Metz

komunumo en la departemento Moselle (Mozelo) de Francio

Metz ([mɛs], esperante Messo)[1][2][3][4][5] estas urbo en nordorienta Francio kaj la ĉefurbo de departemento Moselle (nomata laŭ la rivero Mozelo). Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 120 874 loĝantoj sur areo de 41,94 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 882 loĝantoj/km².

Metz
esperante: Messo
komunumo
Blazono
Oficiala nomo: Metz
Ŝtato' Francio Francio
Regiono Grand Est
Departemento Moselle Prefektejo
Kantono Kvar kantonoj ties ĉefurbo
Arondismento Metz-Ville ĉefurbo
Interkomunumreto Metz-Metropolo
Riveroj Moselle, Seille
Situo Metz
 - koordinatoj 49° 07′ 13″ N 06° 10′ 40″ O / 49.12028 °N, 6.17778 °O / 49.12028; 6.17778 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 256 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 162 m s. m.
Areo 41,94 km² (4 194 ha)
Loĝantaro 122 838 (2008)
Denseco 2 928,9 loĝ./km²
Urbestro Dominique Gros
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 57000, 57050, 57070
INSEE 57463
Situo de Metz enkadre de Francio
Situo de Metz enkadre de Francio
Situo de Metz enkadre de Francio
Situo de Metz enkadre de Loreno
Situo de Metz enkadre de Loreno
Situo de Metz enkadre de Loreno
Vikimedia Komunejo: Metz
Retpaĝo: www.metz.fr
Laŭloka nomo : Messin Map
Protestanta preĝejo Temple Neuf kaj la katedralo Sankta Stefano

Geografio redakti

Metz situas ĉirkaŭ la loko kie la rivero Seille enfluas la Mozelon.

Metz havas 3 insulojn loĝatajn: Petit Saulcy, Grand Saulcy kaj Chambière. La insuloj estas ligitaj inter si kaj al la urbo per pontoj: la Moyen Pont (la Meza Ponto), la Pont des Morts (la Ponto de la Mortintoj), la Pont de la Préfécture (la Prefekteja Ponto), la Pont Moreau, la Pont Saint-Georges kaj la Pont des Grilles.

La plej gravaj urboj ĉirkaŭ Metz estas:

Ĉirkaŭ Metz
Luksemburgo  
55 km
Remso
155 km
  Saarbrücken  
60 km
Nancio
48 km
Strasburgo
130 km

La teritorio havas komunan limon kun la ĉirkaŭaj komunumoj Pouilly, Ars-Laquenexy, Le Ban-Saint-Martin, Coincy, Longeville-lès-Metz, Lorry-lès-Metz, Marly, La Maxe, Montigny-lès-Metz, Peltre, Plappeville, Saint-Julien-lès-Metz, Vantoux kaj Woippy.

Demografio redakti

La loĝantaro de Metz regule kreskis de post la Dua Mondmilito. Tiu demografia kreskado neniam interrompiĝis, eĉ se ĝi estis tre malrapida ekde la 1970-aj jaroj. Tio esceptigas Metz inter la grandaj urboj de Francio, kiuj preskaŭ ĉiuj renkontis demografie-retrokreskajn fazojn dum la 1970-aj1980-aj jaroj.

Historio redakti

 
Katedralo Sankta Stefano

Prahistorio redakti

La plej malnovaj okupspuroj en la ejo de Metz datiĝas 200.000 jarojn antaŭ Jesuo Kristo. En 1882, la plej grava kaj antikva trovaĵo de Mozelo okazis: oni trovis pugnokojnon aŭ bifacon, malkaŝigitan de paleolitika sablotrabo en Montigny-lès-Metz, kaj kiu datiĝus la 3an glaciigon de la kvaternara erao (inter ĉ la -300 000aj ĝis -120 000aj jaroj). La homoj kiuj vivis tiuepoke estis ĉasantoj kaj plukantoj, ili vivis laŭ la malhejmosida vivmaniero propra ĉe la migrantoj kaj delokiĝis laŭ la nutraĵtrovado.

Ĉefurbo de Aŭstrazio redakti

Messo estis ĉefurbo de Aŭstrazio de 561 ĝis 751. La unua reĝo de Aŭstrasio en Messo estis Sigisbert la 1-a. En 566 ĉe Messo li edziĝis kun la visigota princino Brunehault. Sankta Sigisbert la reĝo Sigibert la 3-a fondis apud la urbo la abatejo Sankta Marteno.

De la eliro el Loreno ĝis la eniro en Francio redakti

En 959 Messo eliras el Loreno kiam Bruno la frato de Oto la 1-a dispartigis la Lorenon. En 1234 la urbanoj forpelis ĝian episkopon do Messo iĝis respubliko. En 1356 en Messo Karolo la 4-a aprobis la Oran buleon kiu organizis la unuan germanan imperion. En 1427 Messo militas kontraŭ Loreno. Oni nomas ĉi-tiu milito, la poma korbopleno militon. Ĝia deveno estis kverelo por pomoj. En 1552 Messo eniras en Francio kiam la reĝo Henriko la 2-a ekokupis la tri episkopujojn (Metz, Toul kaj Verdun).

Nuntempa epoko redakti

En 1861 okazis la Universala ekspozicio de agrikulturo, industrio, hortikulturo kaj belarto. Metz estis sieĝita dum la franco-germana milito de 1870. Forlasita de la plimulto de la francaj deputitoj, inkluzive la lorenaj deputitoj de la Meurthe, kiuj voĉdonis preskaŭ unuanime ĝian aneksigon, Metz estis religita al la nova germana imperio, ratifita per la traktato de Frankforto kaj iĝis ĉefurbo de la distrikto Loreno (Lothringen) en la Reichsland Alzaco-Mozelo de 1871 ĝis 1919.

Post la aneksado kaj la foriro de la Metz-anoj korligitaj al Francio, la urbo daŭris pligrandiĝi kaj transformiĝi. Aperis grandegaj konstruaĵoj de nov-romana aŭ nov-gota stilo. Okupita kaj aneksita denove dum la Dua Mondmilito, Metz-on liberis la 95a divido de usona infanterio je la 18a de novembro 1944. Post la malfacilaj bataloj, germana generalo donis la kromnomon "The Iron Men of Metz" (La ferhomoj de Metz) al usonaj soldatoj pro esti la unua armeo kiu kaptis tiun urbon perforte.

Nuntempe, la milita rolo de Metz malkreskis, kaj la urbo diversigis siajn agadojn. Ĝi tiel povis plue kreski malgraŭ la malfaciloj ekonomikaj kiu daŭre frapis la Lorenon.

Geografia aparteno de Metz tra la historio redakti

Kulturo redakti

Kiel urbo de la Granda Regiono, Metz partoprenis la programon de la Eŭropa jaro de la Kultura Ĉefurbo 2007.

Granda literatura festivalo, nomata La Libra Somero, okazas en Metz ĉiujare ekde 1987.

Esperanto redakti

Metz estas la naskiĝurbo de Marie Larroche kaj Raymond Schwartz. En la urbo ekzistas Esperanto-klubo.

Referencoj redakti

  1. artikolo en Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono 1970 p. 687 ĝis eldono 2020, reta versio
  2. Gaston Waringhien: vortaro Grand Dictionnaire Espéranto-Français, 1-a eldono 1957, 2-a eldono 1976 kaj 3-a reeldono 1994 (ISBN 2-9508809-0-8)
  3. Ĵak le Puil kaj Jean-Pierre Danvy: Grand Dictionnaire Français-Espéranto, eldono de 1992 (ISBN 2-9507376-0-9), paĝo 934
  4. artikolo "Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio" en retejo de la asocio SAT-Amikaro, la franclingva branĉo de Sennacieca Asocio Tutmonda, arkivigite laŭ stato de julio 2021
  5. Noto: La meza sono "s" estas pro tio, ke la regiona franca prononco de la urbo estas [mɛs], ne [mɛts] kiel en la germana (kvankam nuntempe ankaŭ multaj franclingvanoj ekster la regiono prononcas ĝin [mɛts]), kaj la duobla konsonanto en la formo "Messo" praviĝis pro tio, ke la esperanta vorto meso jam estas katolika diservo. Notu ke la urbanoj en la franca nomatas en vira formo messins [mɛsɛ̃] kaj en virina formo messines [mɛsiːn].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Metz en la franca Vikipedio.