18-a de novembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 18-a de novembro estas la 322-a tago de la jaro (la 323-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 43 tagoj restas.
Je la 18-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 326: Konsekro de la Baziliko de Sankta Petro de Romo fare de papo Silvestro la 1-a
- 763: Tibetanoj forpelis el Ĉangano imperiestron de la dinastio Tang
- 1095: Koncilio de Clermont-Ferrand, kunvokita de papo Urbano la 2-a, iĝis komenco de la unua krucmilito por kiu la papo alvokis al liberigo de la tombo de Kristo de la turka regopovo
- 1210: Papo Inocento la 3-a ekskomunikis imperiestron de Sankta Romia Imperio Otton la 4-an, post kiam li ordonis al la papo nuligi konkordaton de Worms
- 1247: Unua pola vojaĝisto kaj orientalisto Benedykt Polak revenis al Liono el la vojaĝo al Mongola Imperio post trapaso de 19 mil km sen iu ajn mapo - post la reveno rakontis por skribisto sian resumon pri la ekspedicio
- 1297: Ĉeĥa reĝo Vencelao la 2-a gajnis Krakovon kaj Sandomierz-Landon pro 5000 grivnoj da arĝento de la pola princo Władysław Łokietek
- 1307: Laŭ legendo Wilhelm Tell pafis per sago pomon sur la kapo de sia filo
- 1421: Pro alta tajdo en Nederlando 72 vilaĝoj subakviĝis kaj pereis 10 mil personoj
- 1495: Pollando: Bielsk Podlaski ricevis plilarĝigitan urborajton laŭ Magdeburga juro
- 1621: Papo Gregorio la 15-a fondis ordenon de piaristoj
- 1626: Papo Urbano la 8-a konsekris la novan Bazilikon al Sankta Petro en Vatikanurbo
- 1632: Oni eldonis Biblion de Gdańsk, la kalvinan tradukon de la Biblio al la pola lingvo, kun helpo de la unueco de fratoj
- 1655: "Sveda diluvo" kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: sieĝo de Jasna Góra komenciĝis
- 1723: Uralo: Jekaterinburgo fondiĝis
- 1803: Haitia revolucio: lasta venka batalo apud Vertières (norde de la insulo) kontraŭ franca armeo komenciĝis, gvidata de Jean Jacques Dessalines - la sklavribelo en Haitio baldaŭ kondukis al starigo de la sendependa respubliko
- 1812: Franca invado al Rusio: rusa armeo frakasis ariergardon de marŝalo Michel Ney
- 1865: fervoja stacidomo Łódź Fabryczna ekfunkciis
- 1875: Sokrates Starynkiewicz iĝis prezidanto de Varsovio
- 1881: En Parizo inaŭguris agadon kabaredo La Nigra Kato
- 1883: Rekonstruita post incendio Nacia teatro en Prago ekfunkciis
- 1903: Subskribo de usona-panama interkonsento pri Zono de la Kanalo de Panamo
- 1905: Haakon la 7-a iĝis reĝo de Norvegio, unua reĝo post malfondo de la unio Svedio-Norvegio
- 1912: En Himara (apud Ionia Maro, nun en Albanio) lokaj grekoj komencis kontraŭturkan ribelon
- Unua Mondmilito
- 1914: Batalo de Krzywopłoty (distrikto Olkusz) inter Aŭstrio-Hungario kaj la Rusia imperio finiĝis
- 1916: Batalo ĉe la Somme finiĝis
- 1918: Latvia Popola Konsilio proklamis Respublikon Latvio, en la nuna konstruaĵo de Latva Nacia Teatro, akirante suverenecon (de Germanio kaj la Rusia imperio)
- 1918: Rusia enlanda milito: Admiralo Aleksandr Kolĉak enpotenciĝis en Siberio kaj estis proklamita supera reganto de Rusio
- 1926: George Bernard Shaw malakceptis mon-premion de sia Nobel-premio
- 1928: Walt Disney montris unuan filmon kun Mickey Mouse, Steamboat Willie kaj Minnie Mouse
- 1929: Ruĝa Armeo invadis Manĉurion
- 1930: Soka Gakkai, japana sekulara budhana organizaĵo, fondiĝis
- 1931: Japanoj okupis Manĉurion
- 1933: Komunista Partio de Ukrainio ĉesis la politikon de ukrainigo
- 1933: Universitato de Istanbulo malfermiĝis kiel reformita kaj refondita
- 1935: Himalajo: unua grimpo al Kabru
- 1935: Malfermo de la Monumento de Libereco en Rigo
- 1935: Dua Pola Respubliko: en Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ 12 ukrainoj ligitaj kun mortigo de pola politikisto Bronisław Pieracki fare de membro de la Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj
- 1935: Hungario kaj Rumanio interkonsentis pri religo de inundoprotektaj telefonoj kaj konstruado de novaj linioj
- 1936: Germanio kaj Italio agnoskis hispanan registaron de Francisco Franco
- 1940: Litovio: dramteatro Panevėžys fondiĝis
- Dua Mondmilito
- 1939: Pola Rezistomovado: en Poznań aperis la unua konspira revuo "Polska Narodowa" (Nacia Pollando) kaj en Gdynia fondiĝis Sekreta Taĉmento de Skoltoj; en Londono estis subskribita pakto inter la pola ekzila registaro kaj la brita registaro pri kreo de Pola Mararmeo en Britio; Adolf Hitler kaj itala ministro pri eksterlandaj aferoj Galeazzo Ciano kunvenis por diskuti pri katastrofa evoluo de la itala invado en Grekion
- 1940: Gestapo arestis membrojn de konspira organizaĵo "Grunwald" en Bydgoszcz, Grudziądz, Kartuzy, Chojnice, Kościerzyna kaj Chełmno; en koncentrejo Dachau pereis pastro Edward Kozłowski, arestita en Poznań kaj en Mauthausen estis pafmortigita literaturisto Tadeusz Szulc, arestita en Varsovio; subskribo de pola-brita interkonsento pri kreo de la Pola Mararmeo - la unua internacia dokumento subskribita de pola ekzila registaro (la 3-an de decembro estis subskribita sekreta aldona protololo, laŭ kiu pruntitaj militŝipoj "estos donitaj senpage")
- 1941: Nord-Afrika kampanjo: alianca armeo komencis rompi germanan-italan sieĝon de Tobruk; Pola diasporo en Urugvajo - trarigarda artikolo en "Dziennik Polski" (Londono) pri 3 mil poloj kaj ilia milita helpo
- 1942: Operaco Reinhardt: taĉmentoj de germana polico pafmortigis en arbaro apud Miechów ĉirkaŭ 500 judojn, en Bochotnica 44 polojn kaj judon, apud Kazimierz Dolny ĉirkaŭ 40 polojn kaj judojn, en Wierciszewo 18 judojn, en Jóźwin 5 polojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj fuĝintaj de internigejo; de Nowe Miasto foriris transporto kun judoj al koncentrejo en Aŭŝvico, al kiu germana polico alveturigis ankaŭ 63 virojn de Varsovio; Litovio: komandanto de la germana sekureca polico kaj SD, Karl Jeger, ordonis fermi ĉiujn litovajn ciganojn en tendaro en Ežerėlis (distrikto Kaunas) kun konfisko de ilia posedaĵo
- 1943: Volinia masakro: Gestapo kaj ukraina polico murdis en Rivno 1864 personojn, en tio ĉirkaŭ 100 membrojn de la Pola Enlanda Armeo; Berlino estis bombita de 440 bombaviadiloj de Royal Air Force
- 1944: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo venkis en batalo de Chotów kun forte armita unuo de Wehrmacht; de internigejo en Łambinowice foriris transporto de 224 varsoviaj ribelintoj al internigejo en Mühlberg en Saksio; Orienta Fronto: trupoj de la Belorusa Fronto ekregis Reĉica, la 13-a Armeo de la 1-a Ukraina Fronto eniris al Ovruĉ (nun en Ĵitomira provinco), liberigita de partizanoj; nokte de la 18-a/19-a de novembro Bomba Korpuso de RAF atakis Berlinon
- 1945: En varsovia Praga oni inaŭguris Monumenton al Frateco de Armiloj
- 1948: Antaŭ juĝejo en Varsovio ekstaris 4 polaj aktoroj, kiuj rolis en nazia-germana propaganda filmo Reveno al patrujo
- 1949: Pollando: laboranto de la Franca Instituto en Varsovio André Robineau estis arestita en aviadilejo kaj akuzita pri spionado - post montra proceso kontraŭ grupo de francoj kaj poloj unu personon oni kondamnis al mortpuno kaj la verdikton plenumis, kio kaŭzis malvarman militon inter ambaŭ ŝtatoj ĝis la morto de Stalin
- 1952: Korea milito: super la Japana Maro okazis senpera kunpuŝiĝo de 4 sovetaj ĉasaviadiloj MiG-15 kun 4 usonaj F-86 Sabre, kiuj sen propraj perdoj pafalterigis 2 aviadilojn kaj unu el la ceteraj difektis (piloto mortis en malsanulejo post la reveno)
- 1956: Stalinismo:
- Pola Popola Respubliko: en Bydgoszcz okazis konfrontiĝo de trimila homamaso kontraŭ milico kaj bruligo de ĵamstacio malhelpanta aŭdeblecon de disaŭdigoj de Radio Libera Eŭropo, Voĉo de Ameriko kaj aliaj — oni arestis 12 personojn, sekvis reprezalioj ankaŭ de iliaj familioj
- Moskvo: en pola ambasadorejo sovetia gvidanto Nikita Ĥruŝĉov diris "Ni enterigos vin" dum alparolo al okcidentaj senditoj, instigante ilin forlasi la ĉambron
- Dum duonhoro grandega flago de Hungario flirtis sur la Statuo de Libereco en Novjorko - memore al la hungara insurekcio subpremita de armeoj de la Varsoavia pakto
- 1959: Premiero de la kostuma filmo Ben Hur
- 1963: Latvio: unua telefono kun klavoj estis lanĉita
- 1965: Dua Vatikana koncilio:
- Mesaĝo de pola episkoparo al la germana pri reciproka pardono de maljustaĵoj - la letero elvokis akran kritikon de la regopovoj de Pola Popola Respubliko, sed estis grava etapo en la pola-germana repaciĝo post la dua mondmilito
- Kelkajn semajnojn antaŭ fino de la Koncilio estis publikigita unu el kvar konstitucioj: Dei Verbum pri Revelacio, kaj anoncita de papo Paŭlo la 6-a
- 1976: Hispana Parlamento renkontiĝis kun demokratoj post 37 jaroj de la diktaturo sub generalo Francisco Franco
- 1978: Gujano: Jim Jones kondukis pli ol 900 membrojn de Popola Templo al amasa sinmortigo (kun si mem kiel 913-a), post kiam iuj el ĝiaj membroj murdis usonan kongresanon Leo Ryan
- 1983: Dum centa datreveno de la fondiĝo oni reinaŭguris Nacian Teatron en Prago (post kelkaj jaroj de rekonstruado)
- 1985: Bildliteraturo: unua eldono de la bildostrio Calvin kaj Hobbes de usona bildliteraturisto Bill Watterson - "la lasta granda ĵurnala komikso"
- 1986: Aganta subtere en Pollando Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco estis akceptita kiel unusola en la mondo sindikato al du internaciaj centroj de la movado: Monda Konfederacio de Laboro kaj Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj
- 1988: Nacia kunveno de Hungara Komunista Junulara Asocio en Székesfehérvár decidis ke ili volas plu funkcii kiel la junulara organizo de la Hungara Socialista Laborista Partio, sed sen rekta partia gvidado
- Revolucioj de 1989
- 1989: Bulgara Demokrata Opozicio okazigis sian unuan amaskunvenon sur placo antaŭ la Katedralo de Aleksandro Nevski de Sofio
- 1989: Pro solidareco kun studentoj teatranoj komencis semajnan protestan strikon en Prago - ĝi disvastiĝis al teatroj ekster Prago
- 1991: Disfalo de Jugoslavio: Jugoslava Popola Armeo konkeris Vukovaron (Venko de Pirho); lokaj ribelemaj serboj, helpataj de Jugoslava Popola Armeo en Skabrnja (Provinco Zadar) masakris 84 kroatojn
- 1991: Flago de Uzbekio oficialiĝis
- 1992: Nacia Banko de Slovakio fondiĝis
- 1993: 21 politikaj partioj en Sud-Afriko aprobis novan konstitucion, kiu donis al nigraj civitanoj la rajton voĉdoni
- 1994: Verĥovna Rada de Ukrainio nuligis deklaron pri suvereneco de Aŭtonoma Respubliko Krimeo
- 1997: Delegitaro de la Armeo de Nord-Makedonio dum sia vizito en Turkio trovis kaj fotis lignan kanonon el la periodo de Ilinden-ribelo
- 2000: En Novjorko Michael Douglas edziĝis al Catherine Zeta-Jones
- 2001: Bulgario: Georgi Parvanov gajnis prezidentan balotadon
- 2002: Abdullah Gül iĝis ĉefministro de Turkio
- 2002: Lech Kaczyński ĵuris kiel prezidanto de Varsovio
- 2004: Viktor Juŝĉenko apelaciis al ukrainoj protekti siajn elektojn kaj iri al Eŭromajdano
- 2004: Eŭropa Parlamento akceptis novan Eŭropan Komisionon kun prezidanteco de José Manuel Durão Barroso
- 2006: En Italio Katie Holmes edziniĝis al Tom Cruise
- 2007: Ukrainio: en minejo de Donecko eksplodis metano, kio kaŭzis morton de 101 ministoj, 37 vundiĝis
- 2007: Itala filozofo Antonio Rosmini estis beatigita en Novaro
- 2011: En Pollando ekfunkciis la dua registaro de Donald Tusk
- 2011: Oficiala eldono de komputila ludo Minecraft
- 2015: Pola ĉefministrino Beata Szydło en Sejmo diris exposé pri "bona ŝanĝo" - ŝia konservativa registaro akiris konfiddemandon
- 2021: Nova anglalingva televidkanalo TVP World komencis disaŭdigon tuttage - plirapidigita pro la kreskantaj hibridaj atakoj ĉe la ŝtatlimoj de Eŭropa Unio kun Belorusio, regata de neagnoskata prezidanto Aljaksandar Lukaŝenka
- En Pollando oni anoncis mobilizon por forsta gardistaro cele de plifirmigo de la orienta landlimo kontraŭ kelkaj miloj de migrantoj el Proksima Oriento, transportitaj de belorusaj fluglinioj, kaj provantaj eksterleĝe kaj perforte transpaŝi la landlimon en kelkdek- kaj kelkcentpersonaj grupoj kun uzo de bruegaj grenadoj kaj laseroj, per kiuj belorusaj limgardistoj provas blindigi la polajn soldatojn
- Irakaj Fluglinioj forveturigis de Minsko 432 siajn turistojn (kurdojn kaj irakanojn); uzbekaj linioj blokis flugojn de Taŝkento al Belorusio kun varbataj migrantoj, por ne endanĝerigi ilian vivon
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Volodimir Zelenskij informis ke pli ol 10 mln de ukrainoj en Vinica provinco, Odesa provinco, Sumia provinco kaj Kievo restas sen kurento — 40% de la loĝantaro de Ukrainio spertos paŭzojn dum liverado de energio (preskaŭ duono de ties infrastrukturo ne funkcias); sub ruinoj de duetaĝa domo en Zaporiĵa provinco pro rusia raketo nokte elpafita pereis 10 personoj, inkluzive de tri infanoj
- en Podlaĥio estis ekfunkciigita la unua segmento de elektronika barilo laŭlonge de la pola-belorusa landlimo (21 km el planitaj 206 km); ĉ. 70 germanaj intelektuloj en malferma letero vokis Olaf Scholz kaj EU al pligrandigo de la helpo al Ukrainio — 14 germanaj memmovaj haŭbizoj transdonitaj al ukrainoj ĉesas funkcii pro manko de rezervaj partoj, forgesitaj de Berlino (laŭ "Der Spiegel")
Naskiĝoj
redakti- 1647: Pierre Bayle, franca filozofo kaj verkisto, pioniro de klerismo (m. 1706)
- 1736: Anton Graff, svisa pentristo (m. 1813)
- 1743: Johannes Ewald, dana verkisto kaj teologo, aŭtoro de la Himno de Danio (m. 1781)
- 1752: Adam Christian Gaspari, germana geografo
- 1768: Zacharias Werner, germana poeto, teologo kaj predikisto (m. 1823)
- 1786: Carl Maria von Weber, germana komponisto, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto (m. 1826)
- 1806: Karol Kuzmány, slovaka verkisto, publicisto, kleriko, nacia aganto, kunfondinto de Matica slovenská (m. 1866)
- 1824: Jenő Jendrassik, hungara profesoro pri fiziologio, kuracisto kaj filozofo (m. 1891)
- 1847: Joseph Buatier de Kolta, franca iluziisto (m. 1903)
- 1847: Eliška Krásnohorská, ĉeĥa poetino kaj tradukistino (m. 1926)
- 1851: Anton Bettelheim, aŭstra literaturhistoriisto kaj juristo
- 1852: Mikoláš Aleš, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto (m. 1913)
- 1854: Ödön Iványi, hungara verkisto, ĵurnalisto, gvidanto de soci-ekonomia ĵurnalo "Nagyvárad" (m. 1893)
- 1860: Ignacy Jan Paderewski, pola pianisto kaj komponisto, aktivulo por sendependeco, ĉefministro (m. 1941)
- 1861: Dorothy Dix, usona ĵurnalistino
- 1869: András Balázs, rumania hungara kanoniko, papa prelato (m. 1956)
- 1866: Ágoston Bartalis, hungara juristo, publicisto, lokhistoriisto (m. 1935)
- 1871: Adolf Bischitzky, ĉeĥoslovaka-germana kuracisto, esperantisto kaj tradukisto i.a. de Maria Magdalena de Hebbel, kunlaboranto de "Internacia Medicina Revuo" (m. 1934)
- 1880: István Haller, hungara kristansocialista politikisto, ministro (m. 1964)
- 1880: Árpád Schilling, hungara, rumania hungara kuracisto, vicprezidanto de la Ligo de Internacia Homeopatio en Parizo (m. 1955)
- 1881: János Gruzda, hungara pentristo (m. 1953)
- 1886: Ferenc Münnich, hungara politikisto, ĉefministro (m. 1967)
- 1890: Ottó Indig, hungara verkisto (m. 1969)
- 1897: Patrick Maynard Stuart Blackett, angla fizikisto Nobelpremiita pro pluevoluigo de nebulkamero kaj sekvaj malkovroj pri nuklea fiziko kaj kosma radiado (m. 1974)
- 1899: Jenő Ormándy, hungara-usona violonisto, muzikisto kaj dirigento (m. 1985)
- 1903: Leszek Szuman, pola astrologo, ekonomikisto, spertulo pri reklamo, poligloto, tradukisto, parapsikologo kaj esoterulo (m. 1986)
- 1906: Klaus Mann, germana verkisto, usona civitano (m. 1949)
- 1907: Compay Segundo, kuba muzikisto kaj kantisto (m. 2003)
- 1912: Zoltán Székely, rumania hungara muzeologo, arkeologo (m. 2000)
- 1913: Endre Rozsda, hungara-franca superrealisma pentristo, fotisto (m. 1999)
- 1915: Elemér Bakó, hungara lingvisto, bibliotekisto, redaktoro (m. 2000)
- 1923: Alan B. Shepard Jr., usona kosmonaŭto (m. 1998)
- 1924: Alexander Mackenzie-Stuart, skota juristo, prezidanto de la Kortumo de la Eŭropaj Komunumoj (m. 2000)
- 1928: Ádám Jeney, rumania hungara kameraisto (m. 1957)
- 1931: Anatol Vjarcinski, belorusa poeto kaj dramisto, tradukisto (m. 2022)
- 1933: Gábor Máté, rumania hungara estetikisto, tradukisto, prizorganta elsendojn en la rumana lingvo en Segedo (m. 2002)
- 1935: Gvozden Sredić, serba ekonomikisto, Esperanto-vortaristo, sekretario de la Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo kaj de la Jugoslavia Asocio de Fervojistoj-Esperantistoj, redaktoro de "Jugoslavia Fervojisto", ricevinta oran medalon de FISAIC (m. 2011)
- 1935: Ibolya Györfi, rumania hungara scienca esploristino, redaktorino, pedagogino
- 1939: Margaret Atwood, kanada verkistino
- 1939: Amanda Lear, franca kantistino, aktorino, pentristino, manekeno
- 1940: Kabus ibn Sa'id Al Sa'id, sultano de Omano
- 1942: Andrzej Grzębowski, pola esperantisto, aktivulo de Pola Esperanto-Junularo, direktoro de Monda Turismo, posedanto de turisma agentejo Esperantotur kaj ties Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, honora membro de Pola Esperanto-Asocio (m. 2014)
- 1945: Mahinda Rajapaksa, prezidento de Srilanko
- 1946: Amanda Lear, franca-ĉina kantistino
- 1947: Márton Zsigmond, rumania hungara instruisto, pentristo, mozaikisto
- 1954: Jerzy Strzelecki, pola sociologo, tradukisto kaj politikisto (m. 2016)
- 1959: Andrzej Kołodziej, pola kontraŭkomunista aktivulo de la Liberaj Sindikatoj de Marbordo, aganto de Solidareco kaj Solidareco Batalanta
- 1960: Kim Wilde, angla kantistino, diskĵokeo kaj televida prezentistino
- 1966: Jorge Camacho, hispana poeto, poligloto kaj interpretisto, Esperanto-verkisto, membro de Akademio de Esperanto, gajninto de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj de la premio Grabowski, kunfondinto de parodia Esperanta Respubliko
- 1968: Owen Wilson, usona aktoro kaj scenaristo
- 1972: László Fosztó, rumania hungara sociologo, universitata instruisto
- 1987: Norbert-László Moşu, rumania hungara aktoro
- 1980: Olga Urashova, rusia fotomodelino
Mortoj
redakti- 942: Odo de Cluny, abato kaj kristana sanktulo (proksima dato) (n. ĉirkaŭ 878)
- 1170: Adalberto la Urso, brandenburgia margrafo (n. ĉirkaŭ 1100)
- 1259: Adamo de Marisko, angla franciskana teologo (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1305: Johano la 2-a, duko de Bretonio (n. 1239)
- 1472: Bazilo Besariono, greka kleriko, kardinalo, filozofo de Bizanca imperio (n. 1408)
- 1559: Cuthbert Tunstall, angla episkopo kaj humanisto, helenisto, hebreisto, prelato, skolastikisto, ekleziestro, diplomato, administranto kaj reĝa konsilisto (n. 1474)
- 1575: Johannes Aurifaber (Vimariensis), germana teologo kaj reformisto (n. ĉirkaŭ 1519)
- 1664: Miklós Zrínyi, kroata kaj hungara militisto (n. 1620)
- 1724: Bartolomeu de Gusmão, brazila pastro kaj pioniro de aeronaŭtiko (n. 1685)
- 1794: Jacques François Dugommier, franca generalo (n. 1738)
- 1806: Claude Nicolas Ledoux, itala arkitekto kaj urboplanisto (n. 1736)
- 1814: Aleijadinho, brazila arkitekto kaj skulptisto (n. 1730)
- 1827: Wilhelm Hauff, germana verkisto (n. 1802)
- 1830: Adam Weishaupt, germana filozofo, fondinto de la Ordeno de Iluminatoj (n. 1748)
- 1844: Antonín Machek, ĉeĥa pentristo (m. 1775)
- 1864: Joseph Déjacque, franca anarki-komunista poeto kaj verkisto (n. 1821)
- 1886: Chester A. Arthur, prezidento de Usono (n. 1830)
- 1896: Frigyes Ákos Hazslinszky, hungara botanikisto, fungosciencisto, profesoro (n. 1818)
- 1909: Renée Vivien, brita poetino verkanta en la franca lingvo (n. 1887)
- 1917: Auguste Rodin, franca skulptisto (n. 1840)
- 1922: Marcel Proust, franca verkisto (n. 1871)
- 1934: Jenő Szabó, hungara reformita pastro, poeto (n. 1967)
- 1940: Samu Barabás, hungara historiisto, bibliotekisto, arkivisto (n. 1855)
- 1941: Walther Nernst, germana Nobelpremiita kemiisto formulinta la trian leĝon de termodinamiko (n. 1864)
- 1941: Chris Watson, ĉefministro de Aŭstralio (n. 1867)
- 1952: Paul Éluard, franca poeto, reprezentanto de dadaismo kaj superrealismo (n. 1895)
- 1961: Haĝi Seraja Ŝapŝal, karaima kleriko kaj turkologo, orientalisto (n. 1873)
- 1962: Niels Bohr, dana Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al kompreno de la strukturo de atomo kaj evoluo de kvantuma mekaniko (n. 1885)
- 1967: Andor Tittel, rumania hungara fakverkisto pri pedagogio (n. 1911)
- 1969: Ted Heath, brita trombonisto (n. 1902)
- 1973: Alois Hába, ĉeĥa komponisto, muzikteoriisto kaj muzikpedagogo (n. 1893)
- 1976: Man Ray, usona artisto, reprezentanto de dadaismo kaj superrealismo (n. 1890)
- 1977: Kurt Schuschnigg, aŭstra politikisto, konata de sia aŭstrofaŝismo (n. 1897)
- 1982: Balázs Bugyi, hungara kuracisto, radiologia fakulo, medicinhistoriisto (n. 1911)
- 1984: Alexander Schläffer, aŭstra lignoskulptisto (n. 1899)
- 1986: Lajos Bárdos, hungara komponisto, muziksciencisto (n. 1899)
- 1991: Gustáv Husák, prezidento de Ĉeĥoslovakio (n. 1913)
- 1994: Cab Calloway, usona ĵaz-kantisto kaj saksofonisto (n. 1907)
- 1999: Albin Schaedel, germana vitroartisto (n. 1905)
- 2002: Anna Halász, hungara ĵurnalistino, filmkritikistino (n. 1928)
- 2003: Michael Kamen, usona komponisto de filmomuziko (n. 1948)
- 2005: Cornelia Wilhelmina Maria Baltussen, nederlanda flegistino prizorginta la polan Unuan Aŭtonomecan Paraŝutistan Brigadon (n. 1912)
- 2010: Brian G. Marsden, brita astronomo, spertulo pri ĉiela mekaniko kaj astrometrio (n. 1937)
- 2012: Remigiusz Mielcarek, pola biologo kaj botanikisto, poligloto, vojaĝisto kaj Esperanto-ĉiĉerono, profesoro de AIS, lekciisto de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (n. 1957)
- 2020: László Benkő, hungara pianisto, orgenisto, sintezilisto, komponisto, membro de rokgrupo Omega (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Baziliko Sankta Petro konsekrita
- Odo de Cluny, benediktana abato kaj martiro
- Nacia tago en Latvio: proklamo de la respubliko (1918)
- Nacia tago en Omano, naskiĝjubileo de sultano Qabus bin Said bin Taimur Al Said
- Haitio: Festo de Armitaj fortoj
La 18-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.