Ĵitomira provinco

Ĵiromira provinco (ukraine Житомирська область, pole Żytomierz) estas unu el la 24 administraj unuoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область.

Ĵitomira provinco
(Житомирська область)
provinco
Ĵitomiro
Ĵitomira provinco en Ukrainio (klakmapo)Aŭtonoma Respubliko KrimeoTranskarpata provincoLviva provincoIvano-Frankivska provincoĈernivca provincoTernopila provincoVolina provincoĤmelnicka provincoRivna provincoĴitomira provincoVinica provincoOdesa provincoOdesa provincoMikolajeva provincoĤersona provincoKirovohrada provincoĈerkasa provincoKieva provincoZaporiĵa provincoDnipropetrovska provincoPoltava provincoĈernihiva provincoSumia provincoĤarkiva provincoDonecka provincoLuhanska provinco
Ĵitomira provinco en Ukrainio (klakmapo)
Oficiala nomo: Житомирська область
Lando Ukrainio Ukrainio
Historiaj regionoj Volinio, Polesio
Najbaras kun
Riveroj
Ĉefurbo Ĵitomiro
Areo 29 832 km² (2 983 200 ha)
Loĝantaro 1 179 032 (2022)
Denseco 40 loĝ./km²
Fondita 22-a de septembro 1937
Guberniestro Vitaliy Bunechko

(ekde 8-a de aŭgusto 2019)

Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 07-09
Telefona prefikso +380-41
Kodo ISO 3166-2 UA-18
AKU AM
Administra divido -
Rajonoj (Distriktoj) 23
Ĵitomira provinco
Ĵitomira provinco
Ĵitomira provinco
Vikimedia Komunejo: Zhytomyr Oblast
Retpaĝo: www.zhitomir-region.gov.ua

Ĝiaj plej grandaj urboj estas krom la administra centro Ĵitomiro (Житомир) la urboj Berdiĉiv (Бердичів), Korosten (Коростень), Korostiŝiv (Коростишів), Zvjahel (Звягель) = Novohrad-Volinskij (Новоград-Волинський), Olevsk (Олевськ), Ovruĉ (Овруч) kaj Radomiŝl (Радомишль).

En la regiono vivas proksimume 1,33 milionoj da homoj (stato de decembro 2005). La areo de la provinco estas 29832 km².

Historie la teritorio apartenas al la regiono Volinio, kiu dum la mezepoko dum multaj jarcentoj apartenis al Litovio, poste al la rusa cara regno kaj inter la du mondmilitoj al Pollando. La kontaktojn al Litovio bildigas la supra dekstra kvarono de la oblasta blazono, kiu montras la nacian simbolon de Litovio, la rajdantan kavaliron "Vytis".

En la provinco naskiĝis la rusa-germana pianisto Svjatoslav Richter.