Dnepro
![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero nomata Dnepro respektive Dnipro. Pri la urbo Dnipro kaj ĝia futbalklubo FK Dnipro vidu apartajn artikolojn. |
Dnepro aŭ Dnipro (ruse Днепр [dⁿʲepr], beloruse Дняпро [dⁿʲapro], ukraine Дніпро [dⁿʲipro]) estas rivero, kiu fluas de Rusio tra Belorusio al Ukrainio. De la fonto en la Valdaja Altaĵo (Rusio) ĝi direktas sin al sudo kaj post 2.290 km longa vojo fine trans laguno enfluas la Nigran Maron.
Dnepro | |
---|---|
![]() ...en Ukrainio | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 2 290 km |
Akvokolekta areo | 516 300 km² |
Averaĝa trafluo | 1 670 m³/s |
Fluo | |
Enfluejo | Dnepra Laguno, Nigra Maro |
- Alteco | 0 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Berezina, Pripjat, Desna kaj aliaj |
Rivero en Eŭropo | |
Borde de la rivero situas, interalie, la urboj Smolensk (en Rusio), Kievo kaj Dnipro (en Ukrainio). La antikvaj grekoj (helenoj) nomis ĝin Boristeno (Βορυσθένης).
Eksteraj ligiloj Redakti
- Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Dnepro en Vikimedia Komunejo