Smolensk

urbo de la Smolenska provinco en Rusio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Smolensk (stacidomo).

Smolensk (ruse Смоле́нск) estas urbo en okcidenta Rusio, ĉefurbo de Smolenska provinco. Inter kelkaj aliaj urboj de Sovet-Unio ĝi estis post la Dua Mondmilito nomumita "Urbo-Heroo".

Smolensk
ruse Смоленск
provinca ĉefurbo
Katedralo en Smolensk
Oficiala nomo: Смоленск
Ŝtato Rusia Federacio
Regiono Centra federacia regiono
Provinco Smolenska provinco
Historiaj regionoj Kieva Regno, Smolenska princlando, Rusa carlando
Titolo Urbo-Heroo
Rivero Dnepro
Situo Smolensk
 - alteco 242 m s. m.
 - koordinatoj 54° 47′ 00″ N 32° 03′ 00″ O / 54.78333 °N, 32.05000 °O / 54.78333; 32.05000 (mapo)
Areo 166,3 km² (16 630 ha)
Loĝantaro 317 700 (2007)
Denseco 1 910,4 loĝ./km²
Unua skribmencio 862
Horzono MT (UTC+3)
 - somera tempo MST (UTC+4)
Poŝtkodo 214ХХХ
Telefona antaŭkodo +7 4812
Aŭtokodoj 67
OKATO 66401
Honorigo Urbo-Heroo
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Smolensk
Retpaĝo: www.admcity.smolensk.ru
Map

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 66401.

La urbo estis fondita kaj ekhavis statuson de urbo en jaro 862. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Ĝi nun membras en la asocio Nova Hanso.

La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).

La urbo estas ĉe supra parto de rivero Dnepr (Днепр).

En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1868). La ĉefa linio estas MoskvoVarsovio, kvankam ĝi estas historie ne la unua. La unua estis OrjolRiga.

Historio redakti

La unua mencio de la urbo estas datita je 862 jaro. La urbo aperis pro la ekzistinta tiam komerca rivera vojo "el nordianoj al grekoj".

Smolensk, pro sia ĉelima situo, plurfoje devis roli kiel ŝildo de rusia ŝtato. Grandaj bataloj okazis apud ĝi dum la militiro de Napoleono en 1812 kaj dum la Dua Mondmilito en 1941 (vidu ankaŭ artikolon Batalo de Smolensko (1943).

En jaro 1959 la urbo havis 160 mil loĝantojn.

La 10-an de aprilo 2010 ĉe Smolensk akcidentis la registara aviadilo kun pola prezidento Lech Kaczyński. Mortis ĉiuj 96 homoj kiuj flugis en la aviadilo por Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin.

Konindaj personoj ligitaj kun Smolensk redakti

Ĝemelaj urboj redakti

Smolensk ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti