Batalo de Smolensko (1943)
La dua Batalo de Smolensko (7a de Aŭgusto–2a de Oktobro 1943) estis sovetunia strategia ofensiva operaco fare de la Ruĝa Armeo kiel parto de la Somer-Aŭtuna Kampanjo de 1943 dum la Dua Mondmilito. Okazinta preskaŭ samtempe kun la Ofensivo de Malsupra Dnepro (13a de Aŭgusto–22a de Septembro), la ofensivo daŭris du monatojn kaj estis estrita de la generalo Andrei Jerjemenko, komandanta la Kalininan Fronton (Tverj), kaj Vasilij Sokolovskij, komandanta la Okcidentan Fronton. Ties celo estis malaltigi la germanan ĉeeston el la regionoj de Smolensko kaj Brjansko. Smolensko estis estinta sub Germana okupacio ekde la unua Batalo de Smolensko en 1941.
Spite impresan Germanan defendon, la Ruĝa Armeo kapablis elteni kelkajn elrompojn, liberante kelkajn ĉefajn urbojn, inklude Smolenskon kaj Roslavlon. Kiel rezulto de tiu operaco, la Ruĝa Armeo kapablis starti planadon por la liberigo de Belorusio. Tamen, la ĝenerala antaŭenirado estis malgranda kaj malrapida antaŭ la forta Germana rezistado; kaj tiele la operaco devis esti plenumita en tri etapoj: 7a–20a de Aŭgusto, 21a de Aŭgusto–6a de Septembro, kaj 7a de Septembro–2a de Oktobro.
Kvankam ludanta gravan militan rolon en si mem, la Smolenska Operaco estis grava ankaŭ pro sia efiko sur la Batalo de Dnepro. Oni ĉirkaŭkalkulis, ke tiom multe kiom ĝis 55 Germanaj divizioj estis implikitaj por kontraŭi la Smolenskan Operacon — divizioj kiuj estus ludintaj gravajn rolojn por eviti, ke la Sovetaj trupoj trapasu la riveron Dnepron sude. En la daŭro de la operaco, la Ruĝa Armeo ankaŭ definitive forigis la Germanajn fortojn el la Smolenska terponto, historie la plej grava alproksimiĝejo por elokcidenta atako kontraŭ Moskvo.
Estas grandega malkonsento en la ĉirkaŭkalkuloj de homaj perdoj inter lagermanaj kaj la sovetaj fontoj. Laŭ germanoj ili perdis ĉirkaŭ 70 000 homojn,[1] dum sovetoj indikas el 200 000 al 250 000.[2] Sovetaj fontoj agnoskis 107 645 mortojn.[3]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ "Arkivita kopio". Arkivita el la originalo en la 25a de Majo 2013. Alirita la 12an de Decembro 2018.
- ↑ V.A. Zolotarev and al., Great Patriotic War 1941–1945, Moskva, 1998, p 473.
- ↑ Glantz, David M. & House, Jonathan (1995), When Titans Clashed: How the Red Army Stopped Hitler, Lawrence, Kansas: University Press of Kansas, ISBN 0-7006-0899-0, p. 297