Nikolaj Prĵevalskij

rusimperia esploristo

Nikolaj Miĥajloviĉ PRĴEVALSKIJ [1] (ruse Никола́й Миха́йлович Пржева́льский; naskiĝis la 31-an de marto[jul.]/ 12-an de aprilo 1839[greg.], mortis la 20-an de oktobro[jul.]/ 1-an de novembro 1888[greg.]) estis rusimperia geografo[2] kaj fama esploristo de Centra kaj Orienta Azio.

Nikolaj Prĵevalskij
Nikolay Przhevalsky photoportrait and signature.jpg
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1839 (1839-03-31)
en Kimborovo, Smolensk Uyezd, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 20-an de oktobro 1888 (1888-10-20) (49-jara)
en Karakol
Mortis pro tifoida febro [#]
Tombo Kirgizio [#]
Lingvoj rusa lingvo [#]
Ŝtataneco Rusia Imperio [#]
Alma mater General Staff Academy [#]
Familio
Gefratoj Jevgenij Prĵevalskij [#]
Profesio
Okupo zoologo • esploristo • verkistobotanikistomilitistogeografo [#]
Laborkampo naturscienco [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr
Nikolaj Prĵevalskij en 1860 (21-aĝa).

Kvankam li neniam atingis sian finan celon, nome la sankta urbo Lasao en Tibeto, li veturis tra regionoj tiam nekonataj de okdcidentanoj, tiel kiel norda Tibeto (nuntempa Tibeta Aŭtonoma Regiono), Amdo (nuntempa Ĉinghajo) kaj Ĝungario (nuntempa norda Ŝjinĝjiango).[3] Li esence kontribuis al la diskonigo de la geografio de Centra Azio en Okcidento.

Li ankaŭ priskribis kelkajn speciojn antaŭe nekonatajn de la moderna scienco: nome la Prĵevalski-ĉevalon, la Przewalski-gazelon, kaj la Naturan baktrian kamelon, ĉiuj el kiuj estas nuntempe endanĝeritaj.

NotojRedakti

  1. Literumita ankaŭ Nikolay Mikhaylovich Przhevalsky (angle), Przewalski (Polstile) kaj Prjevalsky,
  2. Nikolay Mikhaylovich Przhevalsky Encyclopædia Britannica
  3. Luce Boulnois, Silk Road: Monks, Warriors & Merchants, 2005, Odyssey Books, p. 415 (ISBN 962-217-721-2)

Eksteraj ligilojRedakti