Celebrado de la 70-a datreveno de Soveta Krimo en Katin


Celebrado de la 70-a datreveno de soveta krimo en Katin aŭ pli ĝusta titolo: Celebrado de la 70-a datreveno de sovetia krimo en Katin – okazigita en 2010 (kaj kelkiam komence de 2011) solena celebrado de la 70-a datreveno de la katina militkrimo farita en 1940 de sovetia politika polico NKVD kontraŭ polaj militkaptitoj kaj malliberigitoj surbaze de decido de Politburoo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio el la 5-a de marto 1940. Pluraj solenaĵoj okaziĝantaj post la 10-a de aprilo 2010 ligiĝis kun omaĝo al la viktimoj de la katastrofo de pola registara aviadilo TU154M en Smolensk.

Iuj monumentoj kaj platoj por memorfesti la 70-an datrevenon de la masakro

Enlande redakti

La celebradon oni okazigis en pluraj urboj kaj aliaj lokoj en Pollando kun la centraj solenaĵoj ŝtataj kaj religiaj en Varsovio la 13-an de aprilo 2010. Vojevodiaj solenaj datrevenoj okazis en: Bjalistoko, Gdańsk, Krakovo, Katowice, Kielce, Lublin, Lodzo, Opole, Olsztyn, Poznań, Szczecin, Wrocław.

Kadre de la celebroj Sejmo voĉdonis rezolucion memorigantan viktimojn de la krimo kaj Nacia Banko de Pollando emisiis datrevenajn monerojn. Agadon rilate al la celebrado entreprenis Instituto pri Nacia Memoro publikante specialan numeron de sia bulteno kaj kolekton de historiaj kaj juraj studoj, raportoj kaj dokumentoj sub la titolo Zbrodnia Katyńska. W kręgu prawdy i kłamstwa (Krimo de Katin. Ene de vero kaj mensogo) kaj ankaŭ organizante ekspoziciojn, konferencojn kaj memor-marŝojn. La celebradon okazigis pola armeo kaj polico. Multe da datrevenaj solenaĵoj sur teritorio de Pollando havis militistaran asiston.

Okaze de la 70-a datreveno de la soveta krimo en Katin oni malkovris en Pollando i.a. Krucon de Katin en Wadowice kaj monumenton al la viktimoj de Katina krimo en Osowiec-Twierdza (distrikto Mońki), kaj plie, kadre de la projekto "Katyń… savi de forgeso", oni komencis planti 21 473 Kverkojn de Memoro por memorigi ĉiun murditan en Katin, Tver kaj Ĥarkovo. Ankaŭ aperis memortabuloj dediĉitaj al viktimoj de la soveta krimo.

Eksterlande redakti

La 2-an de marto 2010 okaze de la 70-a datreveno de la katina krimo rusa asocio Memorial direktis al prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev malfermitan leteron, en kiu apelaciis i.a. entrepreni paŝojn por malsekretigo de dokumentoj de la rusa enketado pri Katin, daŭrigon de la enketado por registri liston de ĉiuj viktimoj, fikson de plena listo de kulpuloj, fikson de enterigejoj de mortpafitaj el la malliberejoj de la okcidenta Ukrainio kaj Belorusio kaj juran senkulpigon de ĉiuj pafmortiĝintoj.

La 7-an de aprilo 2010 specialan deklaron okaze de la 70-a datreveno de la katina krimo aperigis Usona ministrejo por eksterlandaj aferoj. Okaze de la datreveno oni pretigis ekspozicion i.a. en Eŭropa Parlamento en Bruselo kaj specialan konferencon en la Kongresa Biblioteko de Usono en Vaŝingtono, ligitan kun ekspozicio en la domego de Usona Senato, pli frue ekspoziciitan en la Muzeo de Teroro en Budapeŝto. Ekspozicioj pri la krimo de Katin estis malfermitaj ankaŭ en Nov-Jorko, Ĉikago kaj Atlanta.

La 7-an de aprilo 2010 en Pola Milita Tombejo en Katin okazis solenaĵoj kun partopreno de ĉefministro de Rusio Vladimir Putin kaj ĉefministro de Pollando Donald Tusk, kiuj honoris la memoron de murditaj polaj oficiroj kaj metis bazangulan ŝtonon por konstruo de ortodoksisma preĝejo sur la rusa teritorio de la tero de Katin. La 10-an de aprilo 2010 en Katin devus okazi la dua parto de la datrevenaj solenaĵoj kun partopreno de prezidento de Pollando Lech Kaczyński, sed ne realiĝis pro katastrofo de la pola aviadilo Tu-154 en Smolensk. Anstataŭ planitaj aranĝoj oni surloke nur preĝis per rozario kaj celebris sanktan meson. Kadre de la celebrado de la 70-a datreveno de la krimo en Katin la 25-an de septembro 2010 en Tombejo de la Viktimoj de Totalismo en Ĥarkovo okazis ceremonio kun partopreno de nova prezidento Bronisław Komorowski kaj ĉefministro de Ukrainio Mikola Azarov.

La 11-an de aprilo 2010 okazis datrevenaj solenaĵoj ĉe la Monumento de Katin en Toronto ( Kanado), la 16-an de aprilo ĉe Monumento de Katin en Cannock Chase en Britio, la 18-an de aprilo 2010 solenaĵoj organizitaj de Asocio de Poloj en Argentino kaj solenaĵoj en Stokholmo en Svedio. La 25-an de aprilo 2010 oni aranĝis solenaĵojn ĉe Monumento de Katin en Londono kaj ĉe la Monumento de Katin en Niles (subŝtato Ilinojso). La 28-an de aprilo 2010 en Český Těšín oni solene malkovris ekspozicion Zagłada polskich elit. Akcja AB – Katyń (Ekstermo de pola intelektularo. Operaco AB - Katin), kio inaŭguris celebradon de tiu ĉi datreveno en Ĉeĥio. La datrevena ceremonio okazis ankaŭ en Vilno en Litovio kaj en Grodno kaj Lida en Belorusio. En 2010 en Belorusio oni produktis dokumentan filmon beloruse Катынь. Праз 70 гадоў (Katin - 70 jaroj poste) reĝisorita de Galina kaj Uladzimir Samojlau, montritan la 22-an de oktobro 2010 de televido "Belsat"; impulso por ĝia kreo estis la 70-a datreveno. Oni ankaŭ malfermis porokazan ekspozicion en Minsk.

Kadre de preparado por celebri la 70-an datrevenon de la murdo en Katin oni decidis konstrui Monumenton al Viktimoj de Katin en Budapeŝto (malkovrita en 2011).

En Usono kelkaj solenaĵoj ligitaj kun la 70-a datreveno okazis komence de 2011. Al la 70-a datreveno estis dediĉita konferenco organizita la 4-an kaj 5-an de februaro 2011 en School of Law de Case Western Reserve University en Klevlando (subŝtato Ohio).

Eksteraj ligiloj redakti