Donald Tusk
Donald Franciszek TUSK (naskiĝis la 22-an de aprilo 1957 en Gdańsk) estas pola politikisto, kunfondinto kaj de 2002 prezidanto de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO). De 2001 ĝis 2005 li estis vicprezidanto de la pola parlamento. Inter 2003 kaj 2006 li estis estro de la PO-frakcio en la parlamento. De la 16-a de novembro 2007 ĝis la 18-a de novembro 2011 kaj de la 18-a de novembro 2011 ĝis la 22-a de septembro 2014 li estis ĉefministro en Pollando. Ekde la 1-a de decembro 2014 ĝis la 1-a de decembro 2019 li estis Prezidanto de la Eŭropa Konsilio post Herman Van Rompuy, sukcedis lin Charles Michel.
Donald Tusk | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Donald Tusk | |||||
Naskonomo | Donald Franciszek Tusk | ||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1957 (65-jara) en Gdańsk | ||||
Religio | katolika eklezio [#] | ||||
Etno | Kaŝuboj • poloj [#] | ||||
Lingvoj | pola • angla • germana [#] | ||||
Loĝloko | Sopot [#] | ||||
Ŝtataneco | Pollando [#] | ||||
Alma mater | Gdańsk University - Faculty of Languages and History • I Liceum Ogólnokształcące im. Mikołaja Kopernika w Gdańsku [#] | ||||
Partio | Civitana Platformo [#] | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Donald Tusk [#] | ||||
Patrino | Ewa Tusk [#] | ||||
Edz(in)o | Małgorzata Tusk [#] | ||||
Infanoj | Michał Tusk • Katarzyna Tusk [#] | ||||
Parencoj | Józef Tusk • Bronisław Tusk [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • historiisto • partoprenanto de internacia forumo [#] | ||||
Aktiva en | Varsovio • Bruselo • Gdańsk [#] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
vicprezidanto de la pola parlamento | |||||
Dum | 2001 ĝis 2005 | ||||
Ĉefministro de Pollando ![]() | |||||
Dum | 2007–2014 | ||||
Antaŭulo | Jarosław Kaczyński | ||||
Sekvanto | Ewa Kopacz | ||||
Prezidanto de la Eŭropa Konsilio ![]() | |||||
Dum | 2014–2019 | ||||
Antaŭulo | Herman Van Rompuy | ||||
Sekvanto | Charles Michel | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

Tusk kandidatis en la elektoj pri la pola prezidanteco je la 9-a de oktobro 2005 kaj en la unua baloto ricevis 36,3% da voĉoj, relativan plimulton. En la dua baloto je la 23-a de oktobro 2005 li malvenkis kontraŭ Lech Kaczyński, tiama urbestro de Varsovio, per 46,5% kontraŭ 53,5%. Kaczyński en la unua baloto estis ricevinta 33,1%.
En la parlamentaj elektoj la 21-an de oktobro 2007 lia partio ricevis la plimulton de la voĉoj (ĉ. 44%). Donald Tusk fariĝis la nova ĉefministro de Pollando, post Jarosław Kaczyński. Tiupostene li gvidis la duan koalician registaron de Civitana Platformo kaj Pola Popola Partio ĝis sia demisio favore al Ewa Kopacz.
Ambaŭ liaj gepatroj estas de origino kaŝuboj. Donald Tusk estas edzo de Małgorzata Tusk kaj havas kun ŝi du gefilojn: filo Michał (n. 1982) kaj filino Katarzyna (n. 1987).
PublikaĵojRedakti
- Był sobie Gdańsk (Estis Gdańsk), Gdansko 1997
- Idee gdańskiego liberalizmu (Ideoj de liberalismo en Gdańsk), Gdansko 1998
- Solidarność i duma (Solidareco kaj fiero), Gdansko 2005
- Szczerze (Sincere), Gdansko 2019
InteresaĵoRedakti
En majo 2012 Donald Tusk ricevis Premion je la nomo de Walther Rathenau pro meritoj favore al la Eŭropa integrado. Notindas, le la patrono estis adepto de la tezo pri "sezona" pola ŝtato, kaj ankaŭ ĉefarkitekto de la traktato de Rapallo, kiu iĝis pramodelo de la pakto Ribbentrop-Molotov, kun ties sekreta aldona protokolo.