Jarosław Kaczyński

Jarosław Aleksander KACZYŃSKI (naskiĝis la 18-an de junio 1949 en Varsovio) estas pola politikisto, doktoro pri juraj sciencoj, kreinto kaj prezidanto de politikaj partioj Porozumienie Centrum (Konsento-Centro) kaj Prawo i Sprawiedliwość (Rajto kaj Justeco), senatano, parlamentano de Sejmo, ĉefministro de Pollando en 2006-2007, kandidato en prezidentec-baloto de 2010. Ĝemela frato de Lech Kaczyński, estinta prezidento de Pollando en 2005-2010.

Jarosław Kaczyński
Persona informo
Jarosław Kaczyński
Naskonomo Jarosław Aleksander Kaczyński
Naskiĝo 18-an de junio 1949 (1949-06-18) (74-jaraĝa)
en Varsovio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Faculty of Law and Administration, University of Warsaw • Copernicus Bilingual High School in Warsaw • XLI Liceum Ogólnokształcące im. Joachima Lelewela w Warszawie vd
Partio Juro kaj Justeco vd
Subskribo Jarosław Kaczyński
Familio
Dinastio House of Kaczyński vd
Patro Rajmund Kaczyński vd
Patrino Jadwiga Kaczyńska vd
Gefratoj Lech Kaczyński vd
Profesio
Alia nomo Stanisław Staszek vd
Okupo politikistoaktorojuristo • sindikatisto vd
Aktiva en Varsovio vd
Doktoreca konsilisto Stanisław Ehrlich vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jarosław Kaczyński
Jarosław Kaczyński
Jarosław Kaczyński
Jarosław Kaczyński kaj tiama Prezidento de Pollando Aleksander Kwaśniewski dum la renkontiĝo en la Prezidenta Palaco, (2002)
Jarosław Kaczyński kaj la papo Benedikto la 16-a
La Ĉefministro Jarosław Kaczyński dum la vizito en Usono, 2006
Prezidento de Pollando Lech Kaczyński nomumas ĉefministron Jarosław Kaczyński, (2006)
Lech Kaczyński enmanigas la demision al la ĉefministro Jarosław Kaczyński
Jarosław Kaczyński, 2007

Infaneco redakti

Jarosław Kaczyński naskiĝis en varsovia kvartalo Żoliborz. Lia patro Rajmund Kaczyński, laŭprofesie inĝeniero, estis soldato de Pola Enlanda Armeo kaj partoprenanto de la Ribelo de Varsovio. La patrino Jadwiga Jasiewicz estas pola filologino (laboranta en Instituto pri Literaturaj Esploroj (IBL) de Pola Scienca Akademio).

Dum nasko de ĝemeloj asistis kiel akuŝistino patrino de la pola poeto Tadeusz Gajcy. En 1962 la fratoj ludis en la filmo Pri duopo, kiu ŝtelis la lunon laŭ romano de Kornel Makuszyński.

Politika agado redakti

1976 - ekkunlaboras kun la Komitato por Defendo de Laboristoj (KOR) kaj poste Interven-Buroo de la Komitato de Socia Memdefendo ĉe KOR

1979 - kunredaktoro de la sendependa monatrevuo Głos (Voĉo), fondita de Antoni Macierewicz

1980 - kunlaborado kun tutpollanda sindikato Solidareco

1989-1990 - ĉefredaktoro de Tygodnik Solidarność (Semajnrevuo Solidareco).

1989-1991 - senatano de Elbląg

1990-1991 - ministro kaj estro de la Kancelario de Prezidento Lech Wałęsa

1990-1998 - fondinto kaj estro de Porozumienie Centrum (Konsento-Centro)

1991-1993 kaj depost 1997 - parlamentano de Varsovio

2001 - fondinto de Prawo i Sprawiedliwość (Juro kaj Justeco aŭ ĝusta nomo Rajto kaj Justeco), ekde 2003 estro de tiu partio

La 14-a de julio 2006 Jarosław Kaczyński iĝis ĉefministro de la registaro de Pollando kaj rezignis la 5-a de novembro 2007, post la malprospera baloto.

Prezidenta balotado 2010 redakti

Aprile 2010 deklaris, ke li kandidatos helpe de Juro kaj Justeco en prezidentec-baloto okaziĝonta post morto de lia frato en la aviada katastrofo en Smolensk.

Jarosław Kaczyński ricevis apogon de pluraj flankoj, i.a. de la sindikata movado Solidareco, Gazeta Polska kaj de eksterlando. Oficiala devizo de lia kampanjo tekstis Pollando estas la plej grava. Post la unua voĉdonrezulto gajnas la duan lokon el inter 10 pretendantoj, de kiuj Marek Jurek, Kornel Morawiecki kaj Janusz Korwin-Mikke deklaris poste sian apogon. En la dua voĉdonrezulto li malgajnis kun Bronisław Komorowski.

Agado depost 2010 redakti

En parlamentaj balotoj en 2011 Jarosław Kaczyński denove startis al Sejmo kiel ĉefgvidanto de Juro kaj Justeco en la ĉefurba areo. Li gajnis mandaton de parlamentano de la 7-a kadenco. Dum la kampanjo aperis lia libro Polska naszych marzeń (Pollando de niaj revoj), kun interalie lia balotprogramo. Junie 2013 laŭvican fojon iĝis prezidanto de la partio.

Novembre 2014 anoncis, ke rekomendos al la partio sian decidon, por ke kandidato de Juro kaj Justeco en prezidentaj balotoj en Pollando en 2015 estu Andrzej Duda, kiu gajnis en la dua alpaŝo. Junie 2015 anoncis, ke kandidatino de Juro kaj Justeco en parlamenta baloto por 2015 estos Beata Szydło. En la baloto la partio gajnis absolutan nombron da mandatoj en Sejmo, kaj Jarosław Kaczyński iĝis parlamentano. Gvidata de li grupiĝo kreis unupartian kabineton kun ĉefministrino Beata Szydło. Li mem okupis neniun funkcion en registara administrado. Julie 2016 denove elektiĝis por posteno de la prezidanto de Juro kaj Justeco.

Julie 2016 publikigis aŭtobiografian libron Porozumienie przeciw monowładzy. Z dziejów PC (Interkonsento kontraŭ monopola regado. El la historio de Konsento-Centro), eldonitan de Zysk i S-ka.

Premioj kaj distingoj redakti

Bibliografio redakti

  • "Czas na zmiany. Rozmowa z Jarosławem Kaczyńskim" (Tempo por ŝanĝoj. Konversacio kun Jarosław Kaczyński), Editions Spotkania 2014, p. 247, ISBN 978-83-7965-008-8

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Ĉefministro de PollandoPoste:
Kazimierz Marcinkiewicz14-a de julio 2006 - 16-a de novembro 2007Donald Tusk