Prawo i Sprawiedliwość
Prawo i Sprawiedliwość (prononco:ˈpravɔ i spravjɛdˈlivɔɕtɕ, PiS), esperante "Rajto kaj Justeco", estas politike dekstrisma kaj popolisma politika partio en Pollando, fondita la 13-an de junio 2001 fare de Lech Kaczyński. Ekde 2007, post parlamentaj balotoj, ĝi estas partio kun la dua plej granda subteno en Pollando.
Prawo i Sprawiedliwość | ||
---|---|---|
Prawo i Sprawiedliwość | ||
partio | ||
Komenco | 13-a de junio 2001 vd | |
Antaŭe | balota alianco Solidarność vd | |
Lando(j) | Pollando | |
Sidejo | Varsovio | |
Ideologio |
nacia konservativismo • socia konservativismo • Eŭroposkeptikismo • ekonomia naciismo • dekstra popolismo • pola naciismo • antikomunismo • solidarism • ŝtatismo • kristana dekstro | |
Fondinto(j) | Lech Kaczyński • Jarosław Kaczyński • Ludwik Dorn vd | |
Estr(ar)o | Jarosław Kaczyński (ekde 18-a de januaro 2003) | |
Notoj | internacia aliĝo: ne membras; frakcio en Eŭropa Parlamento: Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Juro kaj Justeco postulas pligrandigi rajtojn de viktimoj kaj plialtigi punojn por krimuloj. La partio proponis fondi "Centran Kontraŭkoruptan Buroon" kaj eniri la regulon de publikeco de havaĵaj deklaracioj de politikistoj kaj oficistoj. PiS kontraŭas laŭleĝigi eŭtanazion, aborton, registritan partnerecon por samseksaj paroj kaj molajn drogojn. La partio subtenas restituon de mortpuno.
La junulara organizo de la partio nomiĝas Forumo de Junuloj.
Pola parlamento
redakti2001: 44 parlamentanojn en Sejmo, malsupera ĉambro de pola parlamento (9,6%).
2005: 153 parlamentanojn en Sejmo (33%) kaj 50 en Senato (50%). PiS kunkreas la registaron.
2007: 166 parlamentanojn en Sejmo (36%) kaj 39 en Senato (39%).
2015: 235 parlamentanojn en Sejmo (51,09%) kaj 61 Senato (61%). PiS sole kreas la registaron
[Informoj pri 2019 kaj 2023 mankas ĉi tie; ĉiukaze la partio en 2023 perdis registaran partoprenon]
Ŝtata prezidanto
redaktiEn 2005 kandidato de PiS, Lech Kaczyński, venkis la prezidentajn balotojn kaj ekestis Prezidento de Pollando.
En 2015 kandidato de PiS, Andrzej Duda, venkis en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 kaj ekestis Prezidento de Pollando.
Eŭropa Parlamento
redaktiEn la Eŭropa Parlamento, la partio membris en frakcio Unio por Eŭropo de Nacioj (UEN) dum la oficperiodo 2004-2009. Ekde 2009 PiS membras en la frakcio de Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj.
2004: Dum la eŭropaj balotoj 2004 PiS ricevis 12,67% voĉdonojn (la tria plej bona rezulto) kaj gajnis 7 mandatojn el 51.
2009: Dum la eŭropaj balotoj 2009 PiS ricevis 27,4% voĉdonojn (la dua plej bona rezulto) kaj gajnis 13 mandatojn el 51.
2014: Dum la eŭropaj balotoj 2014 PiS ricevis 31,78,4% voĉdonojn (la dua plej bona rezulto) kaj gajnis 19 mandatojn el 51, inter ili unu esperantisto Ryszard Czarnecki.
[Informoj pri 2019 kaj 2024 mankas ĉi tie]
Prezidantoj
redakti- Lech Kaczyński - 2001-2003
- Jarosław Kaczyński - ekde 2003
Interesaĵoj
redaktiKiel opozicia konservativa partio la 25-an de oktobro 2015 gajnis parlamentan voĉdonon en Pollando — duone de la kadenco realigis socian programon, Familio 500+ k.a., akirinta unuan lokon en la monda rangolisto por 2018
Esperanto
redaktiJen partiaj politikistoj kiuj asertas[mankas fonto] esti favoraj al Esperanto kaj anoj de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE).
kaj eĉ unu esperantisto kiu estas eŭropdeputito Ryszard Czarnecki.
Krome pri Esperanto ekinteresiĝis la partia politikisto Mateusz Morawiecki, tiam la vic-Ĉefministro de Pollando, nun Ĉefministro.