Eŭropaj balotoj 2014

Tago Ŝtatoj
ĵaŭdo,
22-a de majo
 Britio,  Nederlando
vendredo,
23-a de majo
 Ĉeĥio (1-a tago),  Irlando
sabato,
24-a de majo
 Ĉeĥio (2-a tago),  Francio (Transmaraj teritoriojparte),  Italio (1-a tago),  Kipro,  Latvio,  Malto,  Slovakio
dimanĉo,
25-a de majo
 Aŭstrio,  Belgio,  Bulgario,  Danio,  Estonio,  Finnlando,  Francio,  Germanio,  Grekio,  Hispanio,  Hungario,  Italio (2-a tago),  Kroatio,  Litovio,  Luksemburgo,  Pollando,  Portugalio,  Rumanio,  Slovenio,  Svedio

La 8-aj elektoj por la Eŭropa Parlamento okazis de la 22-a ĝis la 25-a de majo 2014 en ĉiuj 28 membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Tiuj ĉi estis la okaj rektaj elektoj ekde 1979 por la Eŭropa Parlamento, en kiuj estis elektitaj 751 Membroj de EP kiuj oficas en la oficepriodo 20142019. Rajtigitaj por partopreni en la balotoj estis ĉirkaŭ 388 milionoj da homoj.

La Traktato de Lisbono, kiu validas ekde la 1-a de decembro 2009 antaŭvidas aldonajn povojn por la Eŭropa Parlamento, interalie la parlamento en 2014 post ĝia starigo unuafoje elektis la prezidanton de la Eŭropa Komisiono. Inter la dekkelkaj eŭropaj politikaj partioj nomumon de sia kandidato antaŭanoncis Eŭropa Popola Partio, Partio de Eŭropaj Socialistoj, Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo, Eŭropa Verda Partio kaj Partio de Eŭropa Maldekstro.

La politika partio Eŭropo - Demokratio - Esperanto partoprenis en la balotoj en Francio.

La tagoj de la elektoj redakti

Divido de la seĝoj redakti

La Traktato de Lisbono plialtigis la nombron de la eŭropaj parlamentanoj de 736 ĝis 751, kaj pro tio en 2011 estis alelektitaj aldonaj 18 parlamentantoj. Samtempe estis interkonsentite, ke neniu el la membroŝtatoj povas havi pli ol 96 parlamentanojn (tamen Germanio kiu ĝis tiam okupis 99 seĝojn, tenos ĉiujn lokojn ĝis la fino de la oficperiodo). Post la membriĝo de Kroatio, kiu okupas en la Eŭropa Parlamento 12 seĝojn, la nombro de la parlamentanoj en la 7-a oficperiodo kreskis ĝis 766. Tio kaŭzis la neceson rearanĝi la distribuon de la nombro de la seĝoj inter la membroŝtatoj por reatingi en 2014 la nombron de la parlamentanoj je 751. Aperis diversaj proponoj de solvo, sed fine oni decidis malaltigi la nombron de la parlamentanoj je unu por ĉiu el la 12 plej grandaj eŭropuniaj membroŝtatoj (inkluzive de Kroatio). Tiu propono estis aprobita de la Eŭropa Konsilio la 28-an de junio 2013.

Membroŝtatoj 2009 2013[1] 2014 Ŝanĝo
  Aŭstrio 17 19 18 –1
  Belgio 22 22 21 –1
  Britio 72 73 73
  Bulgario 17 18 17 –1
  Ĉeĥio 22 22 21 –1
  Danio 13 13 13
  Estonio 6 6 6
  Finnlando 13 13 13
  Francio 72 74 74
  Germanio 99 99 96 –3
  Grekio 22 22 21 –1
  Hispanio 50 54 54
  Hungario 22 22 21 –1
  Irlando 12 12 11 –1
  Italio 72 73 73
  Kipro 6 6 6
  Kroatio 12 11 –1
  Latvio 8 9 8 –1
  Litovio 12 12 11 –1
  Luksemburgo 6 6 6
  Malto 5 6 6
  Nederlando 25 26 26
  Pollando 50 51 51
  Portugalio 22 22 21 –1
  Rumanio 33 33 32 –1
  Slovakio 13 13 13
  Slovenio 7 8 8
  Svedio 18 20 20
  Eŭropa Unio 736 766 751 –15

Referencoj redakti

  1. Post la alelekto de la 18 aldonaj parlamentanoj en 2011 konforme al la Traktato de Lisbono kaj post la membriĝo de Kroatio al EU en 2013.

Vidu ankaŭ redakti