Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj

La Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformuloj, EKR (angle European Conservatives and Reformists, ECR) estas la konservativa frakcio en la Eŭropa Parlamento, fondita post la eŭropaj balotoj 2009. La programo de EKR bazas sur la Praga Deklaracio[1], kiu disvastigas jenajn valorojn: libereco de individuo, subteno al libera komerco kaj aliaj.

Eŭropaj Konservativuloj kaj Reformemuloj
European Conservatives and Reformists Group
emblemo
Frakcio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 22-a de junio 2009 vd
Sidejo Bruselo
Ideologio

konservativismoEŭroposkeptikismonacia konservativismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

En la frakcio membras 54 deputitoj, do EKR estas la 5-a plej granda el ĉiuj 7 frakcioj de la EP. Al ĝi interalie aliĝis Konservisma Partio el Britio kaj Juro kaj Justeco el Pollando.

Prezidanto

redakti

La prezidanto de la frakcio estas polo Michał Kamiński. Kamiński estu la vicprezidanto de la EP, tamen pro Edward McMillan Scott, kiu rompis enajn partiajn kondiĉojn kaj same kandidatis, Kamiński ne estis elektita. Lige kun tio, Michał Kamiński ekestis la prezidanto de EKR.

Piednotoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti