Tadeusz CYMAŃSKI (naskiĝis la 6-an de junio 1955 en Nowy Staw) estas pola politikisto, municipano, urbestro de Malbork en la jaroj 1990 - 1998, parlamentano de Pola Sejmo en la jaroj 1997 - 2001, 2001 - 2005, 2005 - 2007 kaj de la jaro 2009 Membro de Eŭropa Parlamento (Eŭropaj balotoj 2009 en Pollando), de la jaro 2015 denove parlamentano de Pola Sejmo same de la jaro 2019; li tre favoras por Esperanto. Aktiva ano de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto. En la Balotoj al Pola Parlamento 2019 li kandidatas el la listo de Balot-komitato de Rajto kaj Justeco en la balot-regiono n-ro 25 en Gdansko kaj sukcese akiras mandaton al Pola Sejmo .

Tadeusz Cymański
Persona informo
Tadeusz Cymański
Naskiĝo la 6-an de junio 1955
en Nowy Staw
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Gdansko vd
Partio Solidara Pollando
Subskribo Tadeusz Cymański
Profesio
Okupo politikisto • ŝakisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloVarsovio vd
pola Membro de Eŭropa Parlamento en la 7-a oficperiodo (2009 - 2014)
Dum la 14-a de julio 2009
parlamentano de Pola Sejmo
Dum 2015 kaj same de la jaro 2019 –
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En la jaro 1978 li finis la Universitaton en Gdansko, Fakultaton pri Ekonomiko de Transporto, la ekonomikon de landa transporto. De la jaro 1972 ĝis 1978 estis la ano de pola Asocio de Socialisma Junularo kaj Socialisma Asocio de Polaj Studentoj. Dum la studado pro manko de mono laboris kiel tombisto. En la jaroj 1978 - 1990 laboris en la Agrikultura Banko en Malbork kiel revizoro. En la jaro 1980 aktiva en la sendependa pola sindikato Solidareco / Solidarność, kaj estis la prezidanto de la Entreprena Komisiono de Solidareco en Agrikultura Banko en Malbork. Dum la jaroj 19891990 li agadis en la Civitana Komitato Solidareco / Solidarność, li estis Prezidanto de Civitana Komitato en Malbork. De la jaro 19901998 li estis Urbestro de Malbork, dum la sekvontaj tri jaroj li estis ano de la Urba Konsilantaro. Dum la jaroj 1989 - 1998 estis la ano de partio La Centra Interkonsento kaj poste, de la jaro 2001 en la Konservativ-Popola Partio. Dum la jaroj 2001 - 2002 aktivis en la Alianco de Dekstrularo kaj estis la Prezidanto de ties partio en la Pomeria Vojevodio. En la jaroj 2002 - 2011 li estis ano de la partio Rajto kaj Justeco (de la jaro 2004 ĝis la jaro 2007 estis ĉefo de ties en Pomerio). En la jaroj de 1997 ĝis 2009 senrompe estis parlamentano de Pola Sejmo. Dum la balotado al Sejmo en la jaro 2005 li ricevis 23.518 balotvoĉojn kaj en la jaro 2007 - 17.726. De la 9-a de novembro 2005 li estis en la parlamento Vicprezidanto de la Soci-Politika Komisiono, ankaŭ en la Komisiono pri Sano kaj en la Komisiono pri Teritoria Municipo kaj Regiona Politiko. En la jaro 2009 dum la balotado al Eŭropa Parlamento (Eŭropaj balotoj 2009 en Pollando) li estis elektita kiel MEP ricevante 41.521 voĉojn, kaj estas tie en la Komisiono pri Rajtoj de Virinoj kaj Egalrajteco. La 4-an de 2011 la politika komitato de Rajto kaj Justeco forigis lin de la partio, krome forigitaj estis MEP-oj Ziobro kaj Kurski. Tiam la forigitoj kreis novan partion Solidara Pollando en kiu li estas Prezidanto de la Program-Konsilantaro.

Oktobre 2015 li estis kandidato en parlamentaj balotoj al Pola Sejmo de la balot-listo de Rajto kaj Justeco en la balot-regiono n-ro 25 (Gdansko) en la distriktoj: Gdansko, Tczew, Malborko, Kwidzyn, Starogard Gdański, Sztum kaj Nowy Dwór Gdański - kaj li estis elektita kiel parlamentano al Pola Sejmo atingante 13 126 da balot-voĉojn [1].

Privata vivo redakti

Li posedas la ŝak-titolojn kaj la unuan ŝak-kategorion. En al jaro 2003 venkis en la simultana ŝakludo la ŝak-mondĉampionon Anatolij Karpov, MEP Cymański estis nomata la plej bona ŝakisto en Pola Parlamento (Anatolij Karpov en la simultano en pola parlamento malvenkis nur kun Cymański). Dum multaj jaroj kiam li estis Urbestro de Malbork kaj pola parlamentano li organizadis la ŝak-turniron je Pokalo de Direktoro de la Kastela Muzeo en Malborko. Kunlabore kun la loka esperantisto en Malborko li sukcese invitis la plej faman ŝakistinon en la mondo (ni aldonu ke ŝi ankaŭ estas esperantistino, same kiel ŝiaj fratinoj kaj patro, la tuta familio estas esperantistoj kaj famaj ŝakistoj): POLGÁR Judit (Judita Polgar), naskita la 23-a de julio 1976, estas hungara ŝakludistino. Senkompare la plej forta ina ŝakisto en la historio, ŝi estis rigardata kiel 8-a en la mondo en la FIDE-listo de oktobro de 2005 kun Elo-nombro de 2735, la sola virino en la listo de la plej fortaj 100 ludantoj, eldonita de FIDE. Ŝi fariĝis grandmajstro en 1991, je la aĝo de 15 jaroj kaj 4 monatoj, rompante la antaŭan rekordon de plej juna grandmajstro, establitan de Bobby Fischer en 1958 - bedaŭrinde lastmomente ŝi nuligis sian aliĝon en la ŝak-turniro en Malborko kaj sian partoprenon en la esperantista PARKO de la MONDO, ŝi estis invitita planti arbon "Hungario".

Li estas filatelisto. Li estas edziĝinta kaj havas 5 infanojn. En la plebiscito de Pola Radio Gdansko li gajnis titolon "Personeco de la jaro 2005".

Esperanto redakti

 

Li tre favoras al Esperanto. En la jaro 2003 li kunfinancis unu ZEOn (Zamenhof-Esperanto-Objekto), en la Esperanta "PARKO de la MONDO" en la urbo kie li loĝas t.e. Malbork. Kelkfoje renkontiĝis kun la Iniciata Grupo "Esperanto por EU", kun Kazimierz Krzyżak, Marian Zdankowski, Helena Biskup kaj Eduardo Kozyra (la unuan fojon novembre 2009 en lia Parlamenta Oficejo en Malbork), poste kun la anoj de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), Kazimierz Krzyżak, Ludwik Kiedrowski, Krystyna Mikołajczak kaj Eduardo Kozyra, ekz. la 6-an de aprilo 2013 en lia Parlamenta Oficejo en Gdynia kiam EDE-PL oficiale invitis la MEP Tadeusz Cymański al partopreno en la E-simpozio, kiu okazos en oktobro 2013 en la Ambasado de Eŭropa Komisiono en Varsovio (estis ankaŭ invititaj aliaj MEP-oj: Jerzy Buzek, Jan Kozłowski kaj Joanna Skrzydlewska. La 17-an de oktobro 2012 li vizitis la E-ekspozicion en Pola Senato. Dufoje en la intervjuo kun li, kiel MEP, al la reta TVMalbork favore parolis pri Esperanto, indikante ke tie en Eŭropa Parlamento estus utila Esperanto kiel labor-lingvo. Li estis en la jaro 2011 en la organiz-komitato de grava E-aranĝo en la "PARKO de la MONDO" en Malbork (la 30-an de junio) dum kiu aperis du novaj ZEO-j: Kaŝubio kaj la dua omaĝe al Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Dum tiu aranĝo Etsuo Miyoshi ricevis la prezidentan, ŝtatan ordenon, la Kavaliran Krucon de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando de la Pomeria Vojevodo Roman Zaborowski ([2], [3]).

Vi povas krome aŭskulti la intervjuon de Malborka Televido kun MEP Tadeusz Cymański (bedaŭrinde nur en pola lingvo) kie li parolas pri la bezono de Esperanto kiel laborlingvo en Eŭropa Parlamento [4]).

La 5an de majo 2016 denove Tadeusz Cymański invitis al sia parlamenta oficejo malborkaj anoj de EDE-Pollando kun prezidanto de Pola EDE Eduardo Kozyra. Ĉio okazas danke al tio ke en oktobro 2015 antaŭ la Parlamentaj Balotoj en Pollando EDE-Pollando faris la dulingvan alvokon al polaj esperantistoj: "Balotu al la subaj kandidatoj kiuj estis la anoj de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) aŭ estas ege favoraj por Esperanto au eĉ kelkaj el ili parolas Esperanton - vidu kaj legu tiun alvokon kaj la liston sur kiu i.a. estis Tadeusz Cymański ([5]). Feliĉe, ke parlamentano Cymański estis elektita al la nova Parlamento kaj jam dufoje invitis al sia Parlamenta oficejo en Malborko la prezidanton de EDE-Pollando Eduardo Kozyra kun la lokaj esperantistoj el EDE-Pollando (Małgorzata Zalewska, Zbigniew Dackiewicz, Tadeusz Sobieraj kaj Piotr Sobuń) kaj promesis kunkrei novan Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE). Eduardo Kozyra dum la unua renkontiĝo enmanigis al parlamentano la gratul-leteron okaze de la sukceso en la balotoj. (vidu la komunan foton: [6]).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estas la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo), kiun apogis i.a. anoj de la PGLE: Paweł Bejda (el la Pola Popola Partio), Tomasz Cimoszewicz (el la Partio Moderna), Tadeusz Cymański (el la reganta partio Rajto kaj Justeco /fakte el la koalicio dum la parlamentaj balotoj nun kunreganta Solidara Pollando), Piotr Polak (el la reganta partio Rajto kaj Justeco), Andrzej Maciejewski (el la Parlamenta Klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) ([7]) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([8], [9]).

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti