Grandmajstro

ŝakista titolo premiata de Internacia Ŝaka Federacio

La titolo internacia grandmajstro (mallongigo: GM, antaŭe: IGM) estas donata ekde la jaro 1950 de la mondŝakasocio FIDE. Ĝi estas la plej alta titolo donita de la FIDE por turnirŝakistoj kaj ĝi validas dum la tuta vivo. La titolon ŝakmondĉampiono ricevas la venkinto de mondĉampiona batalado.

Historio redakti

La titolo grandmajstro estis jam neoficiale uzata en la 19a jarcento, unue je la 18a de februaro 1838 en la ŝakrubriko de la ĵurnalo Bell's Life. Oficiale ĝi estis unue donita de la caro Nikolao la 2a, kiu tiel premiis la 5 venkintojn de la granda turniro en Sankt-Peterburgo 1914: Emanuel Lasker, José Raúl Capablanca, Siegbert Tarrasch, Alexander Aljechin kaj Frank Marshall.

La sovetunia ŝakasocio unue 1927 donis la titolon al Boris Werlinski, poste nur 1931 al Michail Botwinnik.

La titolon de internacia grandmajstro donis la FIDE la unuan fojon 1950. Kiel rekono de ilia meritoj la sekvaj ŝakistoj ricevis la titolon: Ossip Bernstein, Isaak Boleslawski, Igor Bondarewski, Michail Botwinnik, David Bronstein, Oldrich Duras, Max Euwe, Reuben Fine, Salo Flohr, Ernst Grünfeld, Paul Keres, Boris Kostić, Alexander Kotow, Grigori Löwenfisch, Andor Lilienthal, Géza Maróczy, Jacques Mieses, Miguel Najdorf, Wjatscheslaw Ragosin, Samuel Reshevsky, Akiba Rubinstein, Friedrich Sämisch, Wassili Smyslow, Gideon Ståhlberg, László Szabó, Savielly Tartakower kaj Milan Vidmar.

Plimultigo de titoloj redakti

La nombro de la grandmajstroj plimultiĝis de 24 en la jaro 1950 al 88 en la jaro 1972, nuntempe estas pli ol 900. La kialoj por tio estas:

  • Plimutigo de la turniroj (kvalifikaj eblecoj).
  • Politikaj ŝanĝoj en orienta eŭropo, kiuj ebligas multajn fortajn ludistojn partopreni al tiuj turniroj.
  • Disvolviĝo de moderna informsistemoj (interreto, ŝakdatenbankoj).

Plia kialo ankaŭ estas, ke la kvalifikaj turniroj pli kaj pli malongiĝis. Necesis en la 70a jaroj 15 ronda turniro, sufiĉas nun jam 7 rondoj. Krome la minimuma Elo-nombro (2500 por GM, 2400 por IM) ne ŝanĝis dum la pasintaj 25 jaroj kvankam la Elo-nombroj kreskis. Estis ŝakisto kun Elo-nombro 2500 en la jaro 1983 ankoraŭ sub la unuaj 40 de la mondranglisto, li nun ne plu estas sub la unuaj 400. La FIDE tial devus altigi la minimuman Elo-nombron por atingi la titolan normon, sed ĝi ne faris, eble ĉar ĝi ricevas monon por ĉiu donita titolo. Ĝi male malaltigis la postulojn ĉar nun eĉ sufiĉas se oni atingas la minimuman Elo-nombron iam ajn dum turniro.

La plej multaj grandmajstroj vivas nun (julio 2007) en Rusio (173), en Germanio estas 65 kaj en Islando estas 10 kvankam la lando havas nur 300 000 loĝantojn.

Pro tiu kreskado de la nombro de la grandmajstroj oni nuntempe pli uzas la Elo-nombron por taksi la forton de ŝakisto. Ŝakistoj kiuj havas Elo-nombron super 2700 neoficiale estas nomata super-grandmajstroj.

La plej juna grandmajstro estis dum multaj jaroj la usonano Bobby Fischer, kiu ricevis la titolon kiam li havis 15 jarojn, 4 monatojn kaj 1 tagon. En la jaro 2002 la ukraino Sergej Karjakin (ukraine Сергій Карякін) estiĝis grandmajstro kiam li havis 12 jarojn kaj 7 monatojn.

Kvalifikaj kriterioj redakti

Por ricevi la titolon internacia grandmajstro necesas la sekvaj kvalifikaj kriterioj de la FIDE: Oni devas partopreni en minimume 2 internaciaj turniroj kaj atingi minimuman kvanton da poentoj (la tiel nomata grandmajstra normo), kiu dependas de la nivelo de la turniro. Tiu normo konformas al Elo-potenco de minimume 2600. La kvalifiko devas ampleksi minimume 24 ludojn. Krome la kandidato devas havi Elo-nombron super 2500.

Kelkaj honoraj ŝakistoj honore ricevis la titolon honora grandmajstro.

Kvanto da GM en la mondo laŭ landoj redakti

La nombro de aktivaj GM-oj en la mondo estas 1.755 en novembro 2019.[1] La landoj kun pli ol dudek aktivaj GM-oj estas:

País GM
  Rusio 256
  Usono 101
  Germanio 96
  Ukrainio 93
  Barato 64
  Hungario 58
  Serbio 58
  Hispanio 56
  Francio 50
  Ĉinio 48
  Pollando 45
  Armenio 44
  Israelo 43
  Ĉeĥio 36
  Anglio 36
  Nederlando 36
  Bulgario 34
  Kroatio 32
  Kartvelio 32
  Kubo 27
  Azerbajĝano 26
  Argentino 23
  Rumanio 22
  Svedio 22

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti