FIDE

internacia organizaĵo pri ŝako

La FIDE (france Fédération Internationale des Échecs, esp: internacia ŝakasocio) estas la tegmenta organizaĵo de la naciaj ŝakasocioj.

Internacia Federacio pri Ŝako
Fédération Internationale des Échecs
internacia sporta federacio • ŝaka federacio
Komenco 20-a de julio 1924 vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Laŭzano, Svislando
Situo Vaŭdo
Tipo Internacia organizo
Agareo

Internacia

Moto Gens Una Sumus
Ĉefestro(j) Arkady Dvorkovich • Alexander Rueb • Folke Rogard • Max Euwe • Friðrik Ólafsson • Florencio Campomanes • Kirsan Iljumjinov vd
Membro de Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj • Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj Agnoskataj de la Internacia Olimpia Komitato vd
Estr(ar)o Arkady Dvorkovich
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo
hispana lingvo
rusa lingvo

Posedatoj ratings.fide.com vd
Retejo http://www.fide.com/
vdr

Historio redakti

La FIDE fondiĝis je la 20-a de julio 1924 en Parizo. La delegitoj de 14 naciaj asocioj antaŭe difinis la bazajn regulojn kaj formis komitaton, kiu ellaboru la statutojn. En la komitato estis:

  • la prezidento d-ro Alexander Rueb el Nederlando
  • la sekretario Leonard Percy Rees el Anglio
  • la kasisto A. Nicolet el Svislando

La 14 landoj estis Argentino, Belgio, Anglio, Francio, Italio, Jugoslavio, Kanado, Nederlando, Pollando, Rumanio, Svislando, Hispanio, Ĉeĥoslovakio kaj Hungario.

Ĝian unua delegitan jarkunvenon post la fondiĝo FIDE havis okaze de intenacia ŝakturniro de Ŝaksocieto Zuriko la postan jaron en Zuriko.

La FIDE ekde tiam determinas la regulojn de ŝako. Ĝi krome donas la titolojn grandmajstro, internacia majstro, FIDE-majstro kaj kandidata majstro por ambaŭ seksoj. Ekde 1970 ĝi kalkulas la oficialan ELO-mondrangliston.

La devizo de FIDE estas Gens una sumus (latina, Ni estas unu familio).

Ekde la jaro 1927 FIDE ankaŭ aranĝis la ŝakolimpikojn kaj ekde 1946 ĝi organizas la oficialajn ŝakmondĉampionadon. Antaŭe ĝi dufoje aranĝis la amatoran ŝakmondĉampionadon, la venkintoj estis Hermanis Matisons (Parizo 1924) kaj Max Euwe (hago 1928).

La transpreno de la aranĝo de la mondĉampionado eblis nur post la 2-a mondmilito pro 2 kialoj:

  1. la tiama mondmajstro Alexander Aljechin mortis. Li dum sia regado ne estas interesita doni sian titolon al FIDE.
  2. la aliĝo de la tre potenca sovetunia ŝakasocio al FIDE en la jaro 1945.

La forta sovetunia ŝakasocio donis la necesan stabilecon por aranĝi la longajn kvalifikajn turnirojn kaj la mondĉampionadon. Post la disfalo de la sovetunio FIDE perdis fortan partneron kaj ekhavis malfacilaĵojn organizi la mondĉampionadon. Kvereloj kun la 13-an ŝakmondĉampiono Garri Kasparov kaŭzis, ke li retiris el FIDE (1993) kaj formis la PCA - Professional Chess Association (profesia ŝaka asocio). Dum 13 jaroj nun estis ĉiam du mondĉampionoj samtempe. Fine 2006 la maĉo inter Kramnik kaj Topalov reunuigis la du asociojn.

Listo de la FIDE-Prezidentoj redakti

Nomo ekde-ĝis Lando
Alexander Rueb 1924-1949 Nederlando
Folke Rogard 1949-1970 Svedio
Max Euwe 1970-1978 Nederlando
Friðrik Ólafsson 1978-1982 Islando
Florencio Campomanes 1982-1995 Filipinoj
Kirsan Nikolajewitsch Iljumschinow ekde 1995 Rusio (Kalmukio)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti