Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj
La Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj (en angle Global Association of International Sports Federations aŭ mallonge: GAISF, en france Association Générale des Fédérations Internationales des Sports) estis kreita por antaŭenigi kunlaboron inter internaciaj sportfederacioj [1]. Dudek ses internaciaj sportaj asocioj helpis fondi ĝin en 1967. Nuntempe, la asocio funkcias kiel la gepatra organizaĵo por ĉiuj internaciaj sportfederacioj (olimpikaj kaj ne-olimpikaj), kaj la asocio ankaŭ organizas multdisciplinajn sportajn eventojn. La asocio inkluzivas ĉirkaŭ 92 oficialajn membrojn (kiel FIBA kaj la Internacia Tenisa Federacio (ITF)), kaj ĉirkaŭ 17 aliĝintajn membrojn. Ĉi tiuj federacioj ne reprezentas sporton sed organizaĵojn kiuj okupiĝas pri agadoj proksime rilataj al la internaciaj sportaj federacioj (kiel la Internacia Paralimpiko). Komitato kaj la Internacia Asocio por la Mondaj Sportludoj).
Tutmonda Asocio de Internaciaj Sportaj Federacioj | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo sporta organizaĵo | ||
Komenco | 1967 vd | |
Fino | 14-a de septembro 2023 vd | |
Poste | SportAccord vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Laŭzano | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Referencoj
redakti- ↑ btcom. "GAISF » Mission and Vision". Prenita la 21an de Julio 2021.