Internacia Paralimpika Komitato
La Internacia Paralimpika Komitato estas internacia senprofitdona organizaĵo, kiu celas kunordigi kaj organizi la Paralimpikan Movadon. La komitato preparas la Paralimpikojn (aŭ Paralimpiajn Ludojn) kaj funkcias kiel la internacia federacio de naŭ sportoj. Ĝi estis fondita la 22-an de septembro 1989 en Düsseldorf (Germanio), kaj nun havas sian centran oficejon en Bonno (Germanio). Laŭ la stato de februaro 2010, en la internacia komitato membras 162 Naciaj Paralimpikaj Komitatoj, kaj aldone kvar internaciaj paralimpikaj organizaĵoj.
Internacia Paralimpika Komitato | ||
---|---|---|
internacia sporta federacio datumbazo neprofitcela organizaĵo | ||
Komenco | 22-a de septembro 1989 vd | |
Geografia situo | 50° 43′ 10″ N, 7° 6′ 58″ O (mapo)50.7194444444447.1161111111111Koordinatoj: 50° 43′ 10″ N, 7° 6′ 58″ O (mapo) | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Bonno | |
| ||
Moto | Spirit in Motion | |
Fondinto(j) | Robert Steadward vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
Prezidanto de la komitato ĝis la jaro 2001 estis la kanadano d-ro Robert Steadward. Lian postenon transprenis Sir Phil Craven, eksa partoprenanto de la Paralimpikoj kaj prezidanto de la internacia federacio de rulseĝa korbopilko. Inter la IPK kaj la Internacia Olimpia Komitato (IOK) estas intensaj kontaktoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti50° 43' 10" norde, 7° 6' 58" oriente Mapo