Someraj Paraolimpikoj

Someraj Paraolimpikoj, aŭ en angla Summer Paralympic GamesGames of the Paralympiad, estas internacia mult-sporta evento, kie atletoj havantaj fizikajn miskapablojn konkurencas. Tii inkludas atletojn kun movaj miskapabloj, amputoj, blindeco, kaj cerba paralizo. La Paralimpikoj okazas ĉiun kvaran jaron, organizite de la Internacia Paralimpika Komitato. Medaloj estas disdonitaj en ĉiu evento, kun la kutimaj ormedaloj por la unua loko, arĝentaj por la dua kaj bronzaj por la tria, tradicio kiun la Olimpikoj startis en 1904.

Historio redakti

 
germana poŝtmarko pri la "Mondaj konkursoj de la paralizitoj" de 1972 en Hajdelbergo
jaro loko ŝtato
1960 Romo   Italio
1964 Tokio   Japanio
1968 Tel-Avivo   Israelo
1972 Hajdelbergo   Germanio
1976 Toronto   Kanado
1980 Arnhem   Nederlando
1984 Stoke Mandeville, Buckinghamshire kaj Hempstead, Novjorkio   Britio kaj   Usono
1988 Seulo   Sud-Koreio
1992 Barcelona   Hispanio (  Katalunio)
1996 Atlanta   Usono
2000 Sidnejo   Aŭstralio
2004 Ateno   Grekio
2008 Pekino   Ĉinio
2012 Londono   Britio
2016 Rio-de-Ĵanejro   Brazilo
2020 Tokio   Japanio

Vidu ankaŭ redakti