Seulo

ĉefurbo de Sud-Koreio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seulo (Italio).

Seulo (koree 서울 [səŭl] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de Sud-Koreio. En ĝi loĝas proksimume 10 milionoj da personoj kaj aliaj 9 milionoj en la metropolo; kun sume 19 milionoj.

The Seongsan Bridge illuminated at night
Panorama vido de la urbo
Seulo
koree 서울, hangeŭlo: 서울특별시, ĉinskribe: 서울特別市, Norma transskribo: Seoul Teukbyeolsi, McCune-Reischauer: Sŏul T'ŭkpyŏlsi
urbo
Fotomontaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: 서울특별시
Statuso: Speciala urbo Seulo
Lando Sud-Koreio Sud-Koreio
Duoninsulo Koreio
Historia regiono Silla
Riveroj Hangang, Cheonggyecheon
Situo Seulo
 - alteco 80 m s. m.
 - koordinatoj 37° 34′ 08″ N 126° 58′ 36″ O / 37.56889 °N, 126.97667 °O / 37.56889; 126.97667 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 836 m s. m.
Areo 605,33 km² (60 533 ha)
Loĝantaro 10 464 051 (2010)
 - de metropolo 29 500 000
Denseco 17 286,52 loĝ./km²
Unua skribmencio -18
Horzono UTC (UTC+9)
ISO 3166-2 KR-11
Floro Forsitio
Arbo Ginko
Birdo Korea pigo
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Sud-Koreio
Situo enkadre de Sud-Koreio
Situo enkadre de Sud-Koreio
urbodistriktoj de Seulo
urbodistriktoj de Seulo
urbodistriktoj de Seulo
Vikimedia Komunejo: Seoul
Retpaĝo: www.seoul.go.kr
Map

La nomo Seul estis uzata ekde la epoko de la reĝlando Silla (57 a.K. – 935 p.K.), poste la urbo nomiĝis antikve Hanyang (한양, 漢陽), poste oni ŝanĝis al Hansŏng (한성, 漢城), kiam ĝi iĝis ĉefurbo de dinastio Joseon en 1394 (ĝi plu konatas per tiu nomo en la ĉina lingvo). Dum la japana kolonia okupacio ĝi estis transnomita Kyŏngsŏng (경성, 京城—Keijō en la japana lingvo), kaj finfine reakiris la nomon Seul ĉe la liberigo en 1945.

Etimologio redakti

 
Seulo en Hangulo.

La urbo estis konata pasintece per la nomoj Wiryeseong (en korea 위례성 kaj ĉinlitere 慰禮城, dum la epoko Baekje), Namĉeon (en korea 남천 kaj ĉinlitere 南,[1] dum la epoko Silla), Hanĝang (en korea 한양 kaj ĉinlitere 漢陽, dum la epoko Gorjeo), Hanseong (en korea 한성 kaj ĉinlitere 漢城, dum la epoko Joseon), kaj Keijō (en japana 京城) aŭ Gjeongseong (en korea 경성 kaj ĉinlitere京城) dum la regado fare de Japanio.[2]

Dum la epoko de Japania aneksado de Koreio, Hanseong (koree ĉinlitere 漢城) estis alinomita (京城 Keijō?) fare de la japanimperiaj aŭtoritatoj por eviti konfuzon kun hanja '漢' (transliterumado de antikva korea vorto Han (koree Hang 한) kun la signifo "granda"), kiu referencas ankaŭ al Han popolo aŭ al la Han dinastio en ĉina lingvo, kaj en japana lingvo estas termino por "Ĉinio".[3]

Post la Dua Mondmilito kaj la sendependigo de Koreio, la urbo ekhavis sian nunan nomon, kiu originiĝis el korelingva vorto kun la signifo "ĉefurbo", ŝajne descendinta el antikva vorto, Seorabeol (en korea 서라벌 kaj ĉinlitere 徐羅伐), kiu origine referencis al Kjonĝu, ĉefurbo de Silla.[4] Antikva Kjonĝu estis konata en dokumentoj ĉinliteraj ankaŭ kiel Geumseong (en korea Hant 金城, laŭvorte "Ora Kastelo aŭ Urbo" aŭ "Metala Kastelo aŭ Urbo"), sed neklaras ĉu la indiĝena kore-stila nomo Seorabeol havis la saman signifon kiel Geumseong.

Malkiel plej granda parto de loĝlokoj en Koreio, "Seulo" ne havas korespondan hanja (ĉinaj karaktroj uzitaj en la Korea lingvo). La 18an de Januaro, 2005, la Seula registaro ŝanĝis ĝian oficialan nomon en ĉinaj karaktroj el la historia Hanĉeng (en ĉina 漢城, simpligita 汉城 en pinjino Hànchéng) al Shou'er (simpligita 首尔, tradicia 首爾 kaj pinjino Shǒu'ěr).[5][6]

Historio redakti

Setlado ĉe la areo de la rivero Han, kie esta la nuntempa Seulo, startis antaŭ ĉirkaŭ la jaro -4000[7]

Seulo estis por la unua fojo registrita kiel Wiryeseong, ĉefurbo de Baekje (fondita en la jaro -18) en la nordorienta areo de la nuntempa Seulo.[7] estas kelkaj urbomuregoj restantaj en tiu areo kiuj datiĝas el tiu epoko. Amplekse oni supozas, ke Pungnaptoseong, termurego en sudorienta Seulo, estis ĉe la ĉefa loko de Wiryeseong .[8] Kiam la Tri Regnoj konkurencis por tiu strategia regiono, la kontrolo pasis el Baekje al Kogurjo en la 5-a jarcento.[9]

Tamen, laŭ Samguk Sagi, kaj Baekje kaj Silla priskribis la landon kiel landlima bordo de Baekje, ne kiel la regiona ĉefurbo.[10][11] Krome, la Steleo Jinheung Taewang troviĝanta ĉe la monto Buĥansan rakontas, ke la loko estis subdisvolvigita en la 6a jarcento n.e.,[1] sugestante, ke la unua ĉefurbo Wiryeseong estis nek en nek proksime de nuntempa Seulo.

En Julio aŭ Aŭgusto 553, Silla ekkontrolis la regionon el Baekje, kaj la urbo iĝis parto de ĵus establita Sin Provinco (신주; 新州).[10][11] Sin (新) havas signifojn kaj de "Nova" kaj de "Silla", tiel laŭvorte kun signifo de Nova Silla Provinco.

En Novembro 555, Jinheung Taewang faris reĝan viziton al Buĥansan, kaj inspektis la landlimon.[12] En 557, Silla abolis la Sin Provincon, kaj establis Buĥansan Provincon (북한산주; 北漢山州).[13] La vorto Hanseong (한성; 漢城; Han Fortikaĵo) aperas sur la ŝtonmurego de "Pjongjanga Fortikaĵo", kiu estis laŭsupoze konstruita meze aŭ ĝis la fino de la 6a jarcento n.e. dum periodo de 42 jaroj, nome en Pjongjang, kvankam ne estas pruvaro, ke Seulo havis la nomon Hanseong datinte de la periodo de la tri regnoj kaj eĉ de pli frua periodo.[14][15][16][17][18]

En 568, Jinheung Taewang faris alian reĝan viziton al la norda landlimo, vizitante Hanseong, kaj gastis en Namĉeon survoje revene al la ĉefurbo. Dum sia restado, li starigis la steleon Jinheung Taewang, abolis la Buĥansan Provincon, kaj establis la Namĉeon Provincon (남천주; 南川州; Sudrivera Provinco), nomumante la urbon kiel provinca ĉefurbo.[1][19] Bazite sur la nomiga sistemo, la nuntempa nomo de la rivero Han dum tiu epoko estis plej verŝajne Namĉeon (Nam Rivero) mem aŭ eble havis vorton kun finaĵo "ĉeon" (천; 川) nek "gang" (강; 江) nek "su" (수; 水). Aldone, "Buĥansan" Jinheung Steleo klare asertas, ke Silla havis posedon de Hanseong (nuntempa Pjongjango), tiel Buĥansan devis esti pli norde de Hanseong. Nuntempaj Pjongjango ne estis Pjongjango, la rivero Taedong estis plej verŝajne la rivero Han, kaj Buĥansan ne estis Buĥansan dum la periodo de la tri regnoj.[1][20] Krome, Pjongjang estis ofta nomo kun la signifo de ĉefurbo uzita de la dinastioj Gogurjeo kaj Gorjeo, simile al Seulo.[21]

En 603, Gogurjeo atakis Buĥansanseong (북한산성; 北漢山城; Buĥanmonta Fortikaĵo), kion Silla finfine atingis.[22][23] En 604, Silla abolis Namĉeon Provincon, kaj reestablis Buĥansan Provincon por plifortigi la nordan landlimon. La urbo perdis sian provincan ĉefurbecon kaj estis metita sub la Buĥansan Provincon denove.[24] Tio plue pruvas, ke Buĥansan estis en la nordo de nuntempa Pjongjango ĉar ŝanĝo de la provinca nomo kaj de la celo ne estus estinta postulita se Buĥansan estus estinta en Seulo mem.

 
Gjeongbokgung, estis la ĉefa reĝa palaco dum Joseon.

En la 11-a jarcento Korjo, kiu sukcedis post Unuiĝinta Sillo, konstruis someran palacon en Seulo, kiu estis nomita kiel la "Suda Cefurbo". Nur el tiu periodo Seulo iĝis granda setlejo.[7] Kiam Joseon anstataŭis Korjon, la ĉefurbo estis translokigita al Seulo (konata ankaŭ kiel Hanjang aŭ Hanseong), kie ĝi restis ĝis la falo de la dinastio. La palaco Gjongbok, konstruita en la 14-a jarcento, funkciis kiel la reĝa rezidejo ĝis 1592. La alia granda palaco, Ĉangdeokgung, konstruita en 1405, funkciis kiel la ĉefa reĝa palaco el 1611 ĝis 1872.[7] Post Joseon ŝanĝis sian nomon al Korea Imperio en 1897, la nomo Hŭangseong estis uzita por referenci al Seulo.

 
Ĉangdeokgung, konstruita en 1405, funkciis kiel la ĉefa reĝa palaco el 1611 ĝis 1872.

Origine, la urbo estis tute ĉirkaŭita de amasa cirkla ŝton-murego por havigi siajn urbanojn sekurecon kontraŭ naturaj animaloj, ŝtelistoj kaj atakoj. La urbo kreskiĝis trans tiuj muregoj kaj kvankam la murego ne plu staras (escepte laŭlonge de la Bugaksan Monto (en korea 북악산 ĉinlitere 北岳山), norde de la urbocentra areo[25]), la pordegoj restas ĉe la urbocentra distrikto de Seulo, inklude la plej notindajn Sungnjemun (komune konata kiel Namdemun) kaj Heunginjimun (komune konata kiel Dongdaemun aŭ Heunginjimun).[26] Dum la Joseon-dinastio, la pordegoj estis malfermitaj kaj fermitaj ĉiutage, akompanite de sonorado de grandaj sonoriloj el Bosingak Belfrido.[27] Gine de la 19-a jarcento, post jarcentoj de izolado, Seulo malfermis siajn pordojn al eksterlandanoj kaj ekmoderniĝis. Seulo iĝis la unua urbo en Orienta Azio kiu enkondukis elektron en la reĝa palaco, konstruita de la Edison Illuminating Company[28] kaj unu kardekon poste Seulo instalis ankaŭ elektrajn stratolampojn.[29]

 
La Fortikaĵa Murego de Seulo.

Multo de la disvolvigo estis rilata lal komerco kun eksteraj landoj kiel Francio kaj Usono. Por ekzemplo, la Seoul Electric Company, la Seoul Electric Trolley Company, kaj la Seoul Fresh Spring Water Company (nome entreprenoj por elektro, transporto kaj akvoliverado) estis ĉiuj kune kore–usone posedataj enterprenoj.[30] En 1904, usonano Angus Hamilton vizitis la urbon kaj diris, "La stratoj de Seulo estas grandiozaj, spacaj, puraj, mirinde faritaj kaj bone drenitaj. La mallarĝaj, malpuraj stratetoj estis plilarĝigitaj, la elflukanaletoj estis kovritaj, la ŝoseoj plialrĝigitaj. Seulo estas evidente iĝinta la plej altnivela, plej interesa kaj plej pura urbo en Oriento."[31]

Post la aneksotraktato en 1910, Japanio aneksis al si Koreion kaj alinomis la urbon Gjeongseong ("Kjongsong" en korea kaj "Keijo" en japana). Japana teknologio estis importita, la urbaj muregoj estis forigitaj, kelkaj el la pordegoj estis detruitaj. Ŝoseoj estis pavimitaj kaj oni konstruis okcident-stilajn konstruaĵojn. La urbo estis liberigitaj de usonaj fortoj fine de la Dua Mondmilito.[7] En 1945, la urbo estis oficiale nomita Seulo, kaj estis deklarita kiel "speciala urbo" en 1949.[7]

 
Surstrata batalo en Seulo dum la Korea Milito.

Dum la Korea Milito, Seulo estis konkerita kaj rekonkerita kelkajn fojojn inter la sovet/ĉine apogitaj nordkoreaj fortoj kaj la uson-apogitaj sudkoreaj fortoj, kio lasis la urbon tre damaĝita post la milito. La ĉefurbo estis provizore translokigita al Busan.[7] Ĉirkaŭkalkulo de la etenda damaĝo asertas, ke post la milito, almenaŭ 191 000 konstruaĵoj, 55 000 domoj, kaj 1 000 fabrikoj ruiniĝis. Aldone, enorma tajdo de rifuĝintoj eniris en Seulo dum la milito, pliigante la populacion de la urbo kaj de ties metropola areo ĝis ĉirkaŭkalkulitaj 1.5 milionoj da loĝantoj ĉirkaŭ 1955.[32]

Post la milito, Seul ekfokusiĝis al rekonstruado kaj modernigo. Kiam la Sudkoreia ekonomio ekkreskiĝis rapide el la 1960-aj jaroj, ankaŭ urbigo akceliĝis kaj laboristoj ektranslokiĝis al Seulo kaj al aliaj grandaj sudkoreaj urboj.[32] El la 1970-aj jaroj, la grando de la Seula administracia areo ege ekspansiis ĉar ĝi aneksis nombrajn urbojn kaj vilaĝojn el kelkaj ĉirkaŭaj landoj.[33]

Ĝia 1972, Seulo estis postulita de Norda Koreio kiel sia de jure ĉefurbo, kaj tiel ĝi estis specifigita en la Artikolo 103 de la Konstitucio de Norda Koreio de 1948.[34]

 
Seula stadiono de la Futbala Mondpokalo 2002.

La populacio de Suda Koreio en 2019 estis ĉirkaŭkalkulita je 51.71 milionoj, kaj laŭ la censo de 2018, 49.8% de tiu populacio loĝis en la Seula metropola areo. Tio estis kresko de ĉirkaŭ 0.7% el 49.1% en 2010, montrante klaran tendencon al la koncentrado de la populacio en la ĉefurbon.[35] Seulo iĝis la ekonomia, politika kaj kultura kerno de la lando,[7] kaj kelkaj kompanioj de la 500 plej grandaj kompanioj de la mondo, kiel Samsung, SK, Hyundai, POSCO kaj LG Group havas siajn sidejojn tie.[36]

Seulo estis la urbo gastiganta de la Aziaj Ludoj de 1986 kaj de la Somera Olimpiko 1988 same kiel de unu el la sidejoj de la Futbala Mondpokalo 2002.

La 29an de Oktobro 2022, almenaŭ 153 personoj estis ĝismorte stampedigitaj kiam homamaso formiĝis en strateto dum festo de Halloween en la Seula distrikto Itaewon. Prezidento Yoon Suk-yeol deklaris staton de oficiala nacia funebro.[37]

Geografio redakti

 
Vido al norda Seulo el turo Namsan.

Seulo estas en la nordokcidento de Suda Koreio. Seulo mem enhavas 605.25 km2,[38] kun radiuso de proksimume 15 km, iom dividita en norda kaj suda duonoj per la rivero Han. La rivero Han kaj ties ĉirkaŭa areo ludis gravan rolon en la historio de Koreio. La Tri Antikvaj Regnoj de Koreio klopodis ekkontroli tiun teron, kiam la rivero estis uzata kiel komercvojo al Ĉinio (tra la Flava Maro).[39] La rivero ne estas plu aktive uzata por navigado, ĉar ties estuaro situantas ĉe la limoj inter la du Koreioj, kun civila enirejo ŝtopita. La urbo estas limigita de ok montoj, same kiel per la pli nivelaj teroj de la ebenaĵo de la rivero Han kaj de la okcidentaj areoj.

Vidindaĵoj redakti

Changdeokgung estas palaca komplekso kiu situas en granda parko en la distrikto de Jongno-gu, Seulo. La palaca komplekso estis en 1405 konstruita de la unua reĝo de la dinastio Joseon oriente de la palaco Gyeongbokgung, kiu pli servis por oficialaj kaj ceremoniaj funkcioj. Ĝi estas unu el la "Kvin Grandiozaj Palacoj" kiuj estis konstruitaj dum la dinastio Joseon. Pro ĝia orienta loko en rilato al Gyeongbokgung ĝi ankaŭ estas konata kiel la Orienta Palaco. Libere tradukita, la laŭvorta signifo de la nomo estas: "Palaco de la Ĝustaj Valoroj".

Servoj redakti

Administrata strukturo redakti

Krome Namjanĝu estas parto de la urbaro de Seulo.

Demografio redakti

Bildaro redakti

Kulturo redakti

Universitatoj redakti

Seulo estas la sidejo de la plimulto de la pli prestiĝaj universitatoj en Sud-Koreio, inkludiĝas: Nacia Universitato de Seulo, Korea Universitato, Universitato Yonsei, Universitato Sungkjunkŭan, Universitato Sogang, Universitato Hanyang, Universitato Chung-Ang, Universitato Hankuk pri fremdaj studoj, Universitato Kyung Hee, Virina Universitato Ewha, Universitato Soongsil, Virina Universitato Sookmyung, Milita Korea Akademio, Universitato de Seulo kaj Universitato Sejong.

Transporto redakti

En la proksimeco de Seulo estas du flughavenoj: La Gimpo Flughaveno konstruiĝis en la jaro 1939 kiel milita flughaveno en la urbo Gimpo. Situanta apud Seulo ĝi havis strategan gravecon dum kaj post la korea milito. Por tio la flughaveno en Gimpo disvastiĝis pli kaj pli. Gis 2001, kiam la konstruado de Incheon Internacia Flughaveno (IIA) finis, la flughaveno en Gimpo estis la plej grava flughaveno en Sud-Koreio. Nun ĝi estas uzata ĉefe por naciaj flugoj.

Seoul havas du grandajn staciojn, Seula stacio kaj Yongsan stacio, kaj kelkajn malgrandajn staciojn. La longdistanca trafikosistemo estas disvastiga kaj interligas ĉiujn grandajn urbojn. En 2004 la Korea Trajn-Ekspreso (KTX), kio surbazigas francan TVG-teknologion, unuafoje veturis de Seulo ĝis la suda urbego Busan.

Ankaŭ disvastiga metroo-sistemo ekzistas en Seulo kaj nombrego de inter- kaj intraurbaj buslinioj.

Por la aŭtotrafiko estas densa kaj disvastiga stratoreto kun 6 aŭtostratoj, kiuj estas ligitaj kun la centro de Seoul per 19 alkondukaj stratoj, kaj 3 ringstratoj ĉirkaŭ la urbocentro. Ĉiuj gravaj stratoj havas multajn ŝpurojn, la plej vasta strato estas la Sejongno-strata kun 20 ŝpuroj. Tamen ofte stavo okazas. Por la denso de aŭtotrafiko la aerkvalito ofte malbonas en Seoul.

Seulanoj (inter multaj aliaj) redakti

Ĝemelurboj redakti

Esperanto en Seulo redakti

Multaj koreiaj esperantistoj loĝas en aŭ proksime al Seulo. La Korea Esperanto-Asocio havas sidejon en Seulo.

Kongresoj redakti

 
Ĉefa konstruaĵo de Hankuk-Universitato, en la antaŭa blanka konstruaĵo okazis la solenaĵoj kaj distraj vesperoj de la 102-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto. La salonoj por prelegoj estis en apuda konstruaĵo.

En 2017 en Seulo okazis UK kaj SAT-kongreso (fakte tiu lasta ĉe ĉeurbo Gimpo). Unuafoje (flankenmetante la Pragan kongreson de 1921 dum kiu fondiĝis SAT) UEA kaj SAT okazigis sinsekve siajn kongresojn samjare en sama urbo (dum en antaŭaj jaroj 2015 kaj 2016 ili kongresis samurbe, sed kun jara intervalo, unu post la alia).

La 102-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 22-a ĝis la 29-a de julio 2017 en Seulo, organizata de Korea Esperanto-Asocio.[40] Temis pri la dua Universala Kongreso en Sud-Koreio, post la 79-a UK okazinta en 1994 same en Seulo.[40] Aliĝis ĝis 1173 kongresanoj.[41] La kongresa temo estis “Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo”[42]. En ĉiuj el la sep kongresaj tagoj publikiĝis eldono de la kongresa kuriero "La Kandellumo Verda", redaktata de la korea ĵurnalisto Choe Taesok [Ĉue Tesok] vivanta en Litovio; ĉiuj sep eldonoj ankaŭ post la kongreso legeblas en formato PDF en la oficiala kongresa retejo.[43]

La 90-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2017 en Seulo[44]. Temis pri la unua SAT-Kongreso en Azio kaj la tria ekstereŭropa post la kongresoj en Kanado (1973) kaj Brazilo (1988). La kongreso okazis tuj post la 102-a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo. Fakte la kongresejo estis la hotelo Yakam Tourist Hotel en banloko de la okcidenta antaŭurbo Gimpo, ĉe Seulo, tutproksime de la bordo de la Flava Maro. Utilis ke kongresejo, loĝado kaj manĝado okazis en la sama loko.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 "Monument on Bukhansan Mountain Commemorating the Border Inspection by King Jinheung of Silla". Nacia Instituto de Korea Historio.
  2. “Seoul”, Encyclopædia Britannica.
  3. Kim, Dong Hoon. (22a de Marto 2017) Eclipsed Cinema: The Film Culture of Colonial Korea. ISBN 9781474421829.
  4. Yahoo holiday travel guide. Uk.holidaysguide.yahoo.com. Arkivita el la originalo je 7a de Januaro, 2007. Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-01-07. Alirita 2023-02-24.
  5. 서울특별시표기 首爾로...중국, 곧 정식 사용키로 :: 네이버 뉴스 ĉe News.naver.com en 2005-10-23 kaj alirita en 2012-02-10; arkivita en 25a de Januaro 2016 ĉe [1]}
  6. . Chinese Naming Crisis Danger Opportunity Summer 2006 – Good Characters. Arkivita el la originalo je 30a de Septembro 2018. Alirita 2018-11-18. Arkivigite je 2018-09-30 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-30. Alirita 2023-02-24.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 7,7 “Seoul”, Encyclopædia Britannica.
  8. Pungnap-toseong (Earthen Ramparts). Seoul Metropolitan Government. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2014-02-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2023-02-24.
  9. (12a de Novembro 2012) History Of Korea. ISBN 9781136166983.
  10. 10,0 10,1 Samguk Sagi Silla Jinheung 19.
  11. 11,0 11,1 Samguk Sagi Baekje Seong 19.
  12. Samguk Sagi Silla Jinheung 24.
  13. Samguk Sagi Silla Jinheung 28.
  14. Pyongyang Fortress Stone 1.
  15. Pyongyang Fortress Stone 2.
  16. Pyongyang Fortress Stone 3.
  17. Pyongyang Fortress Stone 4.
  18. Pyongyang Fortress Stone 6.
  19. Samguk Sagi Silla Jinheung 45.
  20. "고구려 수도 평양은 북한땅에 없었다" (koree) (2013-01-22). Alirita 2023-01-22.
  21. 고대 평양은 지금의 평양이 아니다 (koree) (2016-07-11). Alirita 2023-01-22.
  22. Samguk Sagi Silla Jinpyeong 30.
  23. Samguk Sagi Goguryeo Yeongyang 15.
  24. Samguk Sagi Silla Jinpyeong 32.
  25. Bugaksan Mountain. Korea Tourism Organization. Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2014. Alirita 2014-02-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2023-02-24.
  26. Seoul City Wall. UNESCO. Arkivita el la originalo je 31a de Decembro 2019. Alirita 2014-02-07.
  27. Bosingak Belfry. Korea Tourism Organization. Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2014. Alirita 2014-02-07. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-02-22. Alirita 2023-02-24.
  28. Nam Moon Hyon Early History of Electrical Engineering in Korea: Edison and First Electric Lighting in the Kingdom of Corea. Promoting the History of EE Jan 23–26, 2000. Institute of Electrical and Electronics Engineers. Arkivita el la originalo je 22a de Februaro 2014. Alirita 2014-02-07.
  29. Kyung Moon Hwang. (2010) A History of Korea. Palgrave Macmillan. ISBN 9780230364523.
  30. Young-Iob Chung. (2006) Korea under Siege, 1876–1945 : Capital Formation and Economic Transformation. Oxford University Press. ISBN 9780198039662.
  31. Bruce Cumings. (2005) Korea's Place in the Sun: A Modern History. W. W. Norton & Company. ISBN 9780393347531.
  32. 32,0 32,1 (2012) Stephen Hamnett, Dean Forbes: Planning Asian Cities: Risks and Resilience. Routledge. ISBN 9781136639272.
  33. Urban Planning of Seoul (PDF). Seoul Metropolitan Government (2009). Arkivita el la originalo je 25a de Januaro 2016. Alirita 2014-02-07. Arkivigite je 2016-01-25 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-25. Alirita 2023-02-24.
  34. Archived copy. Arkivita el la originalo je 14a de Septembro 2016. Alirita 20a de Januaro 2017.
  35. Korean Cultural Centre India New Delhi (angle). Arkivita el la originalo je 20a de Julio 2020. Alirita 2021-10-31.
  36. "GLOBAL 500", CNNMoney, 2012-07-23.
  37. "At least 153 killed in crowd crush during Halloween festivities in Seoul", The Guardian, 30a de Oktobro 2022. (angle)
  38. Seoul Statistics (Land Area). Seoul Metropolitan Government. Alirita 24a de Marto 2010.
  39. Brief History of Hangang (River). Seoul Metropolitan Government. Arkivita el la originalo je 2010-06-12. Alirita 2014-02-07.
  40. 40,0 40,1 Gazetaraj Komunikoj de UEA – N-ro 575 (2015-04-25) – Seulo gastigos la 102-an UK
  41. [2] "La Kandellumo Verda" nº 6.
  42. Pri daŭripova turismo en Seulo – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 643, 2016-10-27
  43. Alireble el
  44. Gvidrezolucio kaj Deklaracio de la 89-a SAT-Kongreso. Arkivita el la originalo je 2023-02-24. Alirita 2023-02-24.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
rivero Han