Belfrido estas konstruaĵo en kiu troviĝas gvatoalarmo kun sonorilo, ofte Kariljono. La vorto "Belfrido" devenas de la malnova franca vorto berfrei, kio devenas de la ĝermana bergan (protekti) kaj frithuz (paco). Origine belfrido estis gardoturo por sin protekti kontraŭ malamikaj atakoj.

La belfrido de Bulonjo-ĉe-Maro

En Flandrio la urboj dum la Mezepoko havis la rajton konstrui belfridojn. Kelkaj belfridoj troveblas ankaŭ en Valonio, nord-Francio kaj Anglio. La sola nederlanda belfrido troviĝas en Sluis, en la nederlanda provinco Zelanda Flandrio (belfort).

La plej malnova belfrido estas tiu de Amiens. La plej famaj estas tiuj de Bruĝo, Gento kaj Ipro.

En 1999 24 flandraj kaj 6 valonaj belfridoj estis registritaj en la listo de Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. En 2005 al tio aldoniĝis 30 pliaj belfridoj, precipe en Francio (Beffroi).

Listo de belfridoj redakti

Flandrio redakti

 
Belfrido de Aalst
 
Belfrido de Bruĝo
 
Belfrido de Ipro

Valonio redakti

Francio redakti

Italio redakti

Nederlando redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti