Sint-Truiden
Sint-Truiden (nederlande, proksimuma prononco [sintTREJDEN]) estas municipo en Belgio, kiu en la 11-a jarcento ricevis urbajn rajtojn. Komence de januaro 2016 ĝi havis 40 158 loĝantojn. Sint-Truiden situas en la procinco Limburgo, en la okcidento de la nederlandlingva Flandra Regiono - loke aldone ankaŭ parolatas variaĵoj de la proksime parenca limburga dialektaro. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Haselto.
Sint-Truiden | |||
---|---|---|---|
municipo | |||
flago | blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Belgio | ||
Provinco | Limburgo | ||
Poŝtkodo | 3800 | ||
Kodo laŭ NIS | 71053 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 40 158 (januaro 2016) | ||
Loĝdenso | 354 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 49′ N, 5° 11′ O (mapo)50.8166666666675.1833333333333Koordinatoj: 50° 49′ N, 5° 11′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 106,90 km² (10 690 ha) | ||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||
![]() | |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Ekde 1977 la municipoj Aalst bij Sint-Truiden, Brustem, Duras, Engelmanshoven, Gelinden, Gorsem, Groot-Gelmen, Halmaal, Kerkom, Ordingen, Runkelen, Velm, Wilderen kaj Zepperen apartenas al Sint-Truiden, la ĉefa municipo.