Flandra dialekto

lingvovario de nederlanda lingvo parolata en Flandrio
(Alidirektita el Flandra lingvo)

La flandra dialekto estas dialekto de la nederlanda lingvo - aŭ, pli ĝuste: paradigmo de diversaj dialektoj parolataj en Flandrio (la norda parto de Belgio).

Oficiale, ĉiuj flandroj lernas la oficialan nederlandan lingvon en la lernejo, sed la hejma lingvo kutime diferencas de la oficiala lingvo. En Flandrio estas multaj lingvaj/dialektaj regionoj; ofte je distanco de eĉ malpli ol 25 kilometroj, oni jam havas alian parolmanieron.

Bibliotekaj katalogoj (UDC) antaŭvidas apartan kategorion en la ĝermanaj lingvoj por la flandra lingvo, same pri lingvistika divido de la Hindeŭropaj lingvoj: la flandra preskaŭ ĉiam estas menciata aparte. Ankaŭ inter la elekteblaj alternativaj parollingvoj en DVD-diskoj ofte estas aparta versio de la flandra lingvo, speciale en porinfanaj diskoj.

Desegnofilmojn usonajn oni tradukas lastatempe al la flandra kaj al la nederlanda lingvoj. Ekzemploj estas Nemo, Shrek kaj Madagascar.

Ĝeneralaj diferencoj inter flandra dialekto kaj la norma nederlanda lingvo redakti

Kvankam oficiale, la flandra ne estas aparta lingvo, tamen rimarkeblas ĝeneralaj diferencoj kun la nederlanda lingvo:

  • prononco:

En Nederlando, oni ofte prononcas 'j' post vokaloj, kvankam ĝi tute ne estas skribita. Ekz.: 'nee' oni prononcas kiel 'neej' en Nederlando kaj simple kiel 'nee' en Flandrio. Alia ekzemplo: 'zeven' en Nederlando ofte estas prononcata kiel 'zeuven' [zöven].

  • vortuzo: iuj nederlandaj (nl) vortoj tute ne estas uzataj en Flandrio (fl) kaj inverse.

Kelkaj ekzemploj:

    • svp (nl) - aub (fl)
    • sinaasappel (nl) - appelsien (fl)
    • leuk (nl) - plezant (fl)
    • werkster aŭ schoonmaakster (nl) - kuisvrouw (fl)
    • vouwkrat (nl) - plooibak (fl)
    • chemisch reinigen (nl) - droogkuisen (fl)
    • centrifuge (nl) - droogzwieper (fl)
    • mooi (nl) - schoon (fl)
    • jokken (nl) - liegen (fl)
    • matsen (nl) - voordeel hebben (fl)
    • boffen (nl) - geluk hebben (fl)
  • signifo de kelkaj vortoj:

Kelkaj ekzemploj:

    • lopen signifas 'promeni' en la nederlanda, sed 'kuri' en la flandra.
    • schreeuwen signifas 'krii' en la nederlanda, sed 'plori' en la flandra.
  • interjekcio 'nou!'

Nederlandanoj ege ofte diras 'nou!' kiel interjekcio, plejofte komence de frazo, ekzemple por enkonduki respondon al iu demando.

Eksteraj ligiloj redakti