Haselto
Haselto (nederlande Hasselt, proksimuma prononco [HAS'lt]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1236. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. En 2020 ĝi havis 78 619 loĝantojn.
Haselto | |||||
---|---|---|---|---|---|
nederlande Hasselt | |||||
municipo | |||||
urbo de Belgio municipo en Belgio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Limburgo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 3500-3512 | ||||
Kodo laŭ NIS | 71022 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 76 685 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 677 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 56′ N, 5° 20′ O (mapo)50.9304805555565.3384972222222Koordinatoj: 50° 56′ N, 5° 20′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 102,24 km² (10 224 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hasselt (Belgium) [+] | |||||
| |||||
Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Limburgo, kaj krome ankaŭ estas la administra centro de samnoma distrikto (aŭ arondismento) Haselto.
Tra la urbo fluas la rivero Demer, same kiel la Kanalo Albert. Okcidente de Haselto situas la ŝoseo E313. Ekzistas du ringaj vojoj ene de la urbo. La ekstera ringo estas dizajnita por redukti trafikŝarĝon sur la urbocentro. Same, la interna ringo malpezigas obstrukciĝon en la komerca centro de la grandurbo, kiu estas ĉefe piedira.
Ekde 1977, la municipoj Kermt, Kuringen, Sint-Lambrechts-Herk, Spalbeek, Stevoort, Stokrooie kaj Wimmertingen apartenas al Haselto, la ĉefa municipo.
Turismo
redaktiUnu el la plej konataj vizitindaĵoj estas la japana ĝardeno, iom el la centro. Ankaŭ la muzeo de la juniperbrando estas tre konata.
Esperanto
redaktiDe la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2024 okazos la Beneluksa Esperanto-Kongreso en Hasselt.
Lokaj famuloj (elekto)
redakti- Adrien de Gerlache, polusa esploristo.
- Axel Red, belga kantisto kaj kantverkisto.
- Willy Claes, ŝtatisto kaj politikisto. iama ĝenerala sekretario de NATO (1994–1995).