Haselto

(Alidirektita el Spalbeek)

Haselto (nederlande Hasselt, proksimuma prononco [HAS'lt]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en la jaro 1236. Dum la mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. En 2020 ĝi havis 78 619 loĝantojn.

Haselto
municipo
urbo de Belgio • municipo en Belgio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Limburgo
Poŝtkodo 3500-3512
Kodo laŭ NIS 71022
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76 685  (januaro 2016)
Loĝdenso 677 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 56′ N, 5° 20′ O (mapo)50.9304805555565.3384972222222Koordinatoj: 50° 56′ N, 5° 20′ O (mapo) [+]
Areo 102,24 km² (10 224 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
Haselto (Belgio)
Haselto (Belgio)
DEC
Situo de Hasselt en Belgio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hasselt (Belgium) [+]
vdr

Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Limburgo, kaj krome ankaŭ estas la administra centro de samnoma distrikto (aŭ arondismento) Haselto.

Tra la urbo fluas la rivero Demer, same kiel la Kanalo Albert. Okcidente de Haselto situas la ŝoseo E313. Ekzistas du ringaj vojoj ene de la urbo. La ekstera ringo estas dizajnita por redukti trafikŝarĝon sur la urbocentro. Same, la interna ringo malpezigas obstrukciĝon en la komerca centro de la grandurbo, kiu estas ĉefe piedira.

Ekde 1977, la municipoj Kermt, Kuringen, Sint-Lambrechts-Herk, Spalbeek, Stevoort, Stokrooie kaj Wimmertingen apartenas al Haselto, la ĉefa municipo.

Turismo

redakti

Unu el la plej konataj vizitindaĵoj estas la japana ĝardeno, iom el la centro. Ankaŭ la muzeo de la juniperbrando estas tre konata.

Esperanto

redakti

De la 20-a ĝis la 22-a de septembro 2024 okazos la Beneluksa Esperanto-Kongreso en Hasselt.

Lokaj famuloj (elekto)

redakti
 
Hendrik van Veldeke

Eksteraj ligiloj

redakti

(nl) Oficiala retejo de la municipo