Aalst
Aalst (nederlande, proksimuma prononco [aːlst]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Orienta Flandrio. Temas pri unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Tiun titolon Aalst ricevis en la jaro 1174. Komence de januaro 2016 ĝi havis 84 329 loĝantojn. La municipo estas la administra centro de samnoma distrikto (arondismento) Aalst.
Aalst | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo | |||||
Collage de Aalst
| |||||
urbo de Belgio municipo en Belgio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Belgio | ||||
Provinco | Orienta Flandrio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 9300 | ||||
Kodo laŭ NIS | 41002 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Christoph D'Haese | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 84 329 (januaro 2016) | ||||
Loĝdenso | 985 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 50° 56′ N, 4° 2′ O (mapo)50.9383333333334.0391666666667Koordinatoj: 50° 56′ N, 4° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 14 m [+] | ||||
Areo | 78,50 km² (7 850 ha) | ||||
Horzono | GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aalst, Belgium [+] | |||||
| |||||
Ekde 1976 la municipoj Baardegem, Erembodegem, Gijzegem, Herdersem, Hofstade, Meldert, Moorsel kaj Nieuwerkerken apartenas al Aalst.
Aalst estas tre konata pro sia ĉiujara karnavalo antaŭ la komenco de la fasto.
Aalst situas ĉirkaŭ 20 km okcidente de Bruselo. 10 km norde de Aalst situas la najbara urbo Dendermonde, kun kiu Aalst estas en konstanta rivaleco. Laŭ kelkaj la kerno de tiu rivaleco estas envio al la legendo pri ĉevalo Beiaard; tiu envio estas prikantata en la urba himno de Dendermonde.