Louis Paul Boon

belga verkisto

Louis-Paul BOON (naskiĝis la 15-an de marto 1920 en Aalst, mortis la 10-an de majo 1979) estis belga verkisto kaj pentristo.

Louis Paul Boon
Persona informo
Louis Paul Boon
Naskiĝo 15-an de marto 1912 (1912-03-15)
en Aalst
Morto 10-an de majo 1979 (1979-05-10) (67-jaraĝa)
en Erembodegem
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo verkisto • pentristo • poeto vd
Verkado
Verkoj Q1911136 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Hans Kolfschoten, Louis Paul Boon, Hanny Michaelis & Jacques Presser (1967)

Profesie aŭtomobila pentristo, li forlasis la lernejon je 14 jaroj sed plu studis dum sia libera tempo dum kelkaj jaroj. Li ekaktivis en disidenta kristan-socialista partio, la "daensistoj", kaj publikigis sian unuan romanon en 1939. Post la milito, li aliĝis al la komunista partio, iĝis ĵurnalisto kaj kulturredaktisto en la gazeto Rode Vaan kaj redaktosekretario en Front. En 1954, li iĝis redaktoro de la socialista gazeto Vooruit.

Lia tuta verkaro estas markita per fortaj socialismaj idealoj kaj per la deziro plibonigi la homon. Li estis socie engaĝita aŭtoro, kaj denuncis netolereblajn sociajn situaciojn en siaj romanoj. En 1967, li ricevis la premion Constantijn Huygens por sia tuta verkaro.

Li mortis la 10an de majo 1979 en Erembodegem, dum li laboris super sia lasta romano.

Verkoj redakti

  • Het brood onzer tranen, 1939
  • De voorstad groeit, 1942
  • Abel Gholaerts, 1944
  • Kapellekensbaan, 1953
  • Zomer te Termuren, 1956
  • Pieter Daens
  • De zwarte hand
  • Het jaar 1901
  • De Kasteelheertjes

Rete legeblaj tekstoj esperante redakti

Eksteraj ligiloj redakti