Komunista partio
Komunista partio estas partio, kiu defendas komunismon, kaj baziĝas sur la instruoj de Karl Marx kaj plejofte ankaŭ Lenin. Ne ĉiuj komunistaj partioj uzas la vorton komunista en siaj nomoj. La komunistaj partioj ĝenerale sekvis la tradiciojn bazitajn en la Oktobra Revolucio en Sovetunio. Komunistaj partioj regis en pluraj landoj, kaj ankoraŭ regas en kelkaj. En multaj aliaj landoj, komunistaj partioj estas aŭ estis malpermesitaj.

Historio Redakti
En la 19-a jarcento oni uzis la esprimon Komunista partio aŭ Ligo de la komunistoj por la internacia asocio de laboristoj kiun gvidis Marx kaj Engels, kaj kiu eldonis la faman Komunistan Manifeston, ankaŭ konatan kiel Manifesto de la Komunista Partio.
La nuna uzado komenciĝis post la Rusa Revolucio, en 1918, kiam la Bolŝevika partio ŝanĝis sian nomon al Komunista partio (KPSU), kaj favoris la splitiĝon de la revoluciaj aloj de la socialdemokrataj partioj, kiuj ĝenerale alprenis ankaŭ la nomon komunista.
Partioj kun tiu nomo aŭ similaj prenis povon en diversaj landoj en sekvaj jaroj, unue en Mongolio, post la Dua Mondmilito en orienta Eŭropo, kaj poste en Ĉinio, Norda Koreio, Kubo, Vietnamio kaj aliaj landoj.
La nunaj reĝimoj en Ĉinio, Vietnamio aŭ Kubo estas regataj de partio kiuj oficiale nomas sin komunistaj, kvankam estas disputo pri tio ĉu ili (precipe en Ĉinio) rajtas sin ankoraŭ nomi sin tiel.
La diverseco ene de la grupo de komunistaj partioj estas sufiĉe granda. Pro tio, oni povas paroli pri tre diversaj kurentoj:
Komunistaj Partioj Redakti
Afriko Redakti
Sudafriko Redakti
Ameriko Redakti
Brazilo Redakti
Ĉilio Redakti
Meksiko Redakti
Usono Redakti
Azio Redakti
Ĉinio Redakti
Nepalo Redakti
Eŭropo Redakti
Aŭstrio Redakti
Britio Redakti
Ĉeĥoslovakio Redakti
Finnlando Redakti
Francio Redakti
Germanio Redakti
Hispanio Redakti
Hungario Redakti
- 1918.11.24-1919.03.21 Hungaria Partio de la Komunistoj (Kommunisták Magyarországi Pártja, KMP) fondinto Béla Kun
- 1919.03.21-1919.06.12 Hungara Socialista Partio (Magyarországi Szocialista Párt) fondita kun la socialdemokratoj- reganta partio
- 1919.06.13-1919.08.01 Hungaria Partio de la Socialistaj-Komunistaj Laboristoj (Szocialista - Kommunista Munkások Magyarországi Pártja) - reganta partio
- 1919 novembro denove, kaŝe Hungaria Partio de la Komunistoj (''Kommunisták Magyarországi Pártja, KMP'')
- 1925.04.14-1928 Hungaria Socialista Laborpartio (Magyarországi Szocialista Munkáspárt)
- 1943.07-1944.09.12 Pacpartio (Békepárt)
- 1944.10.18-1948.06.12 Partio de Hungaraj Komunistoj (Magyar Kommunisták Pártja) - regis en koalicio
- 1948.06.13-1956.10.31 Partio de Hungaraj Laboristoj - reganta partio
- 1956.11.01-1989.10.07 Hungara Socialista Laborista Partio (hungare Magyar Szocialista Munkáspárt, mallongigite MSzMP) - reganta partio
- 1989- Laborpartio (hungare Munkáspárt, 3-4 procenta partieto)