Komunista Partio de Portugalio

politika partio en Portugalio

La Komunista Partio de Portugalio (KPP), (portugale Partido Comunista Português (PCP), estas unu de la ĉefaj politikaj partioj de Portugalio, fondita en 1921 kiel portugala frakcio de la Tria Internacio, kaj aktuale unu el la proporcie ĉefaj komunistaj partioj de Eŭropo.

Komunista Partio de Portugalio
emblemo
komunista partio
Komenco 6-a de marto 1921 vd
Lando(j) Portugalio vd
Sidejo Lisbono
Ideologio

komunismoMarksismo-leninismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Jerónimo de Sousa • Paulo Raimundo • Bento António Gonçalves • Júlio Fogaça • Álvaro Cunhal • Carlos Carvalhas vd
Membro de Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj vd
Posedatoj Avante! vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Álvaro Cunhal estas la plej fama membro de la KPP, kaj estis ĝenerala sekretario de la partio dum 31 jaroj.

La KPP ludis tre gravan rolon en la opozicio al la reĝimo faŝisma de António de Oliveira Salazar, kaj estis akre subpremita dum la 48 jaroj de supervivado eksterleĝe. Estinte unu el la partioj plej influaj post la Revolucio de la Diantoj, ĉefe inter la laborista klaso, malpliigis sian influforton post la falo de la Sovetunio kaj de la nomita Orienta Bloko en 1991. Tamen, ĝi plutenas forton kaj popularecon en ampleksaj sektoroj de la portugala socio, kiel en la ruraj areoj de Alentejo, Ribatejo kaj en industriaj zonoj de Lisbono kaj Setúbal. Krome, ĝi konservas grandan influon super la ĉefa sindikataro de la lando, nome la Confederação Geral dos Trabalhadores Portugueses — Intersindical Nacional (CGTP).

La KPP publikigas la ĉiusemajnan Avante!, fondita en 1931, kaj la dumonatan revuon O Militante.

Eksteraj ligiloj redakti