Komunista Partio de Britio

La Komunista partio de Britio (angle Communist Party of BritainCPB) estas la plej granda komunista partio en Granda Britio. Ĝi ne organizas en la norda parto de Irlando ĉar, kiel aliaj komunistaj partioj, ĝi subtenas la reunuiĝon kaj sendependecon de tiu lando.

Komunista Partio de Britio
emblemo
flago
partio
Komenco aprilo 1988 vd
Antaŭe Komunisma Partio de Granda Britio vd
Geografia situo 51° 22′ 3″ N, 0° 5′ 48″ U (mapo)51.36748-0.096609999999998Koordinatoj: 51° 22′ 3″ N, 0° 5′ 48″ U (mapo)
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Croydon
Komunista Partio de Britio (Britio)
Komunista Partio de Britio (Britio)
DEC
Komunista Partio de Britio
Komunista Partio de Britio
Map
Komunista Partio de Britio
Ideologio

Marksismo-leninismoEŭroposkeptikismokomunismo • labourism

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Robert Griffiths • Mike Hicks vd
Membro de Internacia Kunveno de Komunistaj kaj Laboristaj Partioj vd
Filioj National Women's Advisory Council vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Partio kreiĝis en 1988. Ĝi pretendas esti la heredanto de la iama Komunista Partio de Granda Britio (CPGB) kiu ekzistis inter 1920 kaj 1991. La kreintoj de la CPB estis eks-membroj de tiu partio kiuj iĝis malkontentaj pri la direkto de la CPGB. Notindaj inter ili estis la redaktaro de la ĵurnalo "Morning Star" (Matena Stelo). Ili plendis ke, i.a., la CPGB perdadis membrojn kaj la ĵurnalo perdadis legantojn. La CPGB, kiu ĉiam estis firme ligita al la Soveta Komunista partio, disiĝis en 1991 post la disfalo de Sovetunio.

La CPB havas amikajn rilatojn kun multaj alilandaj komunistaj partioj sed, malkiel ĝia antaŭaĵo, estas pli sendependa. Hodiaŭ la Komunista partio de Britio havas ĉirkaŭ 1000 membrojn, kaj inkluzivas junularan frakcion (Ligo de Junaj Komunistoj / Young Communist League). Por la Brita Ĝenerala Elekto de 2005 la Partio kandidatiĝis en ses elektodistriktoj. Tamen ĝi estas precipe konata por ĝia rolo en la Sindikata movado, kie ĝi havas grandan influon pro ĝia amplekso. La Partio organizas ĉiujaran "Komunistan Universitaton" kiu allogas konatajn politikistojn kaj sindikatestrojn el diversaj landoj.

La CPB uzas du simbolojn: la martelo kaj falĉilo kaj ĝia propra martelo kaj kolombo.

Eksteraj ligiloj redakti