Komunista Partio de Germanio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la historia politika partio en Germanio. Por informoj pri gvidanta partio de Germana Demokrata Respubliko, vidu la artikolon Socialista Unueca Partio de Germanio.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Germana Komunista Partio.

La Komunista Partio de Germanio (germane Kommunistische Partei Deutschlands (KPD)) estis politika partio en Germanio, kiu fondiĝis la 1-an de januaro 1919. La KPD ekestis el pluraj maldekstraj-revoluciemaj grupiĝoj, kiuj posta la Unua Mondmilito unuiĝis kadre de la germania revolucio de novembro 1918. Konataj partianoj de KPD estas Rosa Luxemburg, Karl Liebknecht kaj Ernst Thälmann.

Komunista Partio de Germanio
emblemo
komunista partio
Komenco 30-a de decembro 1918 vd
Fino 17-a de aŭgusto 1956 vd
Antaŭe Spartakistoj vd
Poste Socialista Unueca Partio de GermanioGermana Komunista Partio vd
Lando(j) Vajmara RespublikoGermana Demokratia RespublikoOkcidenta Germanio vd
Sidejo Berlino
Ideologio

marksismoleninismokontraŭfaŝismokomunismosocialismoMarksismo-leninismo

Fondinto(j) Karl LiebknechtRoza Luksemburg vd
Ĉefestro(j) Ernst Thälmann vd
Posedatoj Karl-Liebknecht-Haus vd
vdr
Komunista Partio de Germanio
Kommunistische Partei Deutschlands
Emblemo de Komunista Partio de Germanio
komunista partio
Lando  Germanio
Estro Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg
Fondiĝo 1919
Dissolvo 1933 en Nazia Germanio
1956 en Federacia Respubliko Germanio
Ideologio Komunismo
vdr

Historio redakti

Respubliko (1919-1933) redakti

 
Rosa Luxemburg
 
Karl Liebknecht

La Komunista Partio de Germanio fondiĝis en 1919. Fondomembroj estis interalie Karl Liebknecht kaj Rosa Luxemburg, kiuj kontraŭis la fondo de nova respubliko de Socialdemokratia Partio de Germanio (SPD). KPD celis fondi socialisman ŝtaton en Germanio.

KPD dekomence komprenis sin kiel revolucia alternativo al la socialdemokrata partio SPD (ĉefe pro subteno por Unua mondmilito de Germana imperio). Ekde 1919 KPD membris en la Komunista Internacio.

Dum la Vajmara Respubliko, la ĉefaj politikoj de KPD estis bazita sur socialisma direkto, kiel ŝtatigi la industrion kaj kapitalon, kaj starigi "diktatorecon de la proletaro". Oficiale, KPD partoprenis en germana parlamento (Reichstag), sed KPD kontraŭis SPD kaj aliajn partiojn.

En 1928, Komintern sanĝis politikon, ordonis radikaliĝon de komunismaj partioj, kiuj tiutempe kunlaboris kun moderaj maldekstraj politikaj partioj. Tiu politiko radikaligis KPD. Post la decido de Komintern, KPD rifuzis kunlaboradon kun SPD kaj kontraŭis SPD. La politika disiĝo inter SPD kaj KPD poste iĝis ĉefa kialo de politika destabiliĝo de Respubliko kaj kresko de Naziismo.

Post la "Machtergreifung" (Potenckapto de NSDAP en 1933), NSDAP forbaris KPD en 1933. NSDAP akuzis ke KPD organizigis Incendio de Reichstag. Post la forbaro, Multaj partianoj enkarcerigitaj, parte ekzekutitaj kaj parte ekziligitaj. La gvidanto de KPD, Ernst Thälmann estis malliberigita kaj poste ekzekutita.

Post milito (1945-1956) redakti

Post la fino de la Dua Mondmilito la partio konsekvence denove permesiĝis flanke de la ŝtatoj Sovetunio, Usono, Britio kaj Francio.

En la soveta okupata zono, La KPD kaj orienta SPD formigis novan politikan partion, Socialista Unueca Partio de Germanio en aprilo 1946 laŭ soveta iniciato. SED iĝis la sola gvidanta partio de la komunista ŝtato Germana Demokrata Respubliko.

En la okupataj zonoj de Usono, Britio kaj Francio (kiu poste iĝis Okcidenta Germanio), unuiĝo de la partio KPD kun la grupiĝo Freunde der sozialistischen Einheit al nova partio Sozialistische Volkspartei (Socialista popola partio) estis malpermesata de la tri okupaj ŝtatoj. La KPD estis reprezentata de parlamentanoj en la unua demokratie elektita parlamento de la Bundestag, kies anoj estis elektitaj por oficperiodo de 1949 ĝis 1953. En 1956, KPD malpermesiĝis en okcidenta Germanio laŭ la juĝo de Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio. La Kortumo juĝis ke ideologioj kaj politikaj celoj de KPD kontraŭis Bazan Juron de FRG (Nuna Konstitucio de Germanio). Kune kun malpermeso de dekstra-ekstremisma partio "Socialista Regna Partio", La malpermeso de KPD estis grava okazo en politika historio de Germanio.

Dum la protestoj de 1968, iuj eksaj membroj de la partio en Germanio fondis novan komunistan partion kun la nomo Germana Komunista Partio (mallongigite do DKP). Krome dum la sekvaj jaroj diversaj etaj komunistaj grupiĝoj novfondiĝis, el kiuj pluraj havis la memdifinon esti la posteuloj de la eksa partio KPD. Post la reunuiĝo, DKP fariĝis tutgermana partio.[1]

Referencoj redakti

  1. Ĝia programo, decidita en aprilo 2006, ekzistas en Esperanto: Daŭrigo de la Manifesto. Moderna poziciiĝo de komunista partio. La programo de la Germana Komunista Partio DKP, kun antaŭparolo de Helmut Dunkhase, elgermanigita de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 63 paĝoj, ISBN 978-2-918300-54-0.

Vidu ankaŭ redakti

Famuloj

Sekvantoj