Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio

La Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio - germane Bundesverfassungsgericht aŭ mallongigite BVerfG - estas la konstitucia kortumo de la ŝtato Germanio, do juĝas pri tio ĉu certaj (naciaj aŭ internaciaj) leĝoj kaj reguloj harmonias kun la ŝtata konstitucio aŭ ĉu ili malvalidu en Germanio. La kortumo havas duoblan funkcion, ĉar ĝi unuflanke estas sendependa konstitucia institucio, kaj aliflanke estas parto de la ŝtata juĝista povo pri la nacia kaj internacia juro. Per siaj modelaj verdiktoj ĝi donas konkretigan interpreton al la ŝtata konstitucio.

la "federacia aglo", emblemo de la federaciaj, do tutlandaj institucioj de Germanio
la "federacia aglo", emblemo de la federaciaj, do tutlandaj institucioj de Germanio
ĉefkonstruaĵo de la Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio en Karlsruhe

Kvankam ĝi kontrolas verdiktojn de aliaj juraj kortumoj en Germanio, la konstitucia kortumo ne estas parto de la ŝtataj juraj instancoj, sed kontrolas ilin kiel ĝi kontrolas ĉiujn ŝtatajn instituciojn, laŭ sola kriterio ĉu la instituciaj agoj estas laŭkonstituciaj. Ne ĝustas do nomi la kortumon la "supera jura kortumo de Germanio".

La kortumo havas sian sidejon en la urbo Karlsruhe. La modernisman ĉefkonstruaĵon, kiu konstruiĝis inter la jaroj 1965 kaj 1969, projektis la arkitekto Paul Baumgarten.