Hungara Socialista Laborista Partio
La Hungara Socialista Laborista Partio estis la reganta komunista partio de Hungario, nome Hungara Popola Respubliko, dum la Malvarma milito inter 1956 kaj 1989. Ĝi estis organizita el la Partio de Hungaraj Laboristoj, dum la Hungara revolucio de 1956. La partio transprenis la potencon la 4-an de novembro en 1956, sub gvido de János Kádár kaj milita apogo de Sovetunio.
Hungara Socialista Laborista Partio | ||
---|---|---|
partio | ||
Komenco | 31-a de oktobro 1956 vd | |
Fino | 7-a de oktobro 1989 vd | |
Antaŭe | Partio de Hungaraj Laboristoj vd | |
Poste | Hungara Socialista Partio vd | |
Lando(j) | Hungara Popola Respubliko vd | |
Sidejo | Budapeŝto | |
Ideologio |
Marksismo-leninismo • scienca socialismo • Gulaŝa Komunismo | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Károly Grósz (1988–1989) János Kádár (1956–1988) vd | |
Filioj | Central Committee of the Hungarian Socialist Workers' Party (en) vd | |
Posedatoj | Hírlapkiadó Vállalat (en) vd | |
La Partio havis en la komunista epoko 800.000 anojn, tio estas 8% de la loĝantaro aniĝis en la komunista partio. Post malfondiĝo 1989 de la partio; parto de la anoj iris al la nova Hungara Socialista Partio, heredanto de la Komunista partio. Plimulto de la iamaj anoj partianiĝis nenie.
Multaj ekskomunistoj aperis en la novaj liberalaj, dekstrulaj partioj.