Kariljono
Kariljono[1][2][3] estas granda muzikilo, konsistanta el pluraj sonoriloj kaj troviĝanta kutime en turo aŭ simila konstruaĵo. Ĝi estas sonorilaro, kiun oni ludas per klavaro, nun plejofte elektra.[1]
Historio
redaktiLa deveno de kariljonoj troviĝas en la mezepoka komunuma movado, kiam urbo fariĝis memstara, kun privilegiaj liberecoj, protekta murego, propra regantaro, urbodomo, al la urbodomo oni aldonis turon, kaj en la turo estis sonorilo por eventuale averti la loĝantojn antaŭ danĝeroj, kaj ankaŭ por indiki horon per sonorilado. La urban socion konsistigis por ĉiu aparta metio aŭ negoco (foje eĉ la ĉiesulinoj) metia korporacio, do kiam temis pri meto de sonorilo en la urboturon, ĉiu korporacio konkuris por pagi sian sonorilon kvote je la komuna bono. Tial estis multaj sonoriloj. Oni do kutimiĝis fari el ĉiuj harmoniitan aron, per kiu oni povis ludi muzikon.
En modernaj tempoj, pro disvastiĝo en aliaj kontinentoj de gentoj el eŭropa kulturo kaj tradicioj, la ŝato al kariljonoj disvastiĝis kaj nun troviĝas ankaŭ en landoj, kiuj historie neniam konis tiun epokon, ekzemple Usono, Aŭstralio ktp.
Kelkaj famaj kariljonoj
redakti- en Aŭstralio
- en Belgio:
- en Francio:
- en Germanio:
- en Novzelando
- en Rusio
- Sankt-Peterburgo (tie aŭdiĝas regule la Esperanto-himno La Espero)
- en Sudkoreo
- en Usono
Bildaro
redakti-
Kariljona klavaro
-
Memortamburo de aŭtomata kariljono
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 artikolo kariljono en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
- ↑ artikolo kariljono en la Reta Vortaro (ReVo), kun tri pliaj referencoj
- ↑ Francisko Azorín tamen registras la terminon Karilono ĉu erare aŭ anstataŭe kiel Sonorilaro per kiu oni povas ludi harmoniajn muzikaĵojn. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 106. Li indikas etimologion el la latina carillonus, el quadrilio (4 sonoriloj). Kaj li aldonas terminon elektra karilono. Azorín, samloke.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Pri kariljonoj en Flandrio, arkivigita en septembro 2004 (nederlande)
- artikolo "Unika muziklernejo en Belgio" pri la kariljonista konservatorio en Meĥleno, Flandrio, el Monato, jarkolekto 1997 (esperante)
- Kariljonista gildo de Norda Ameriko (angle)
- unua el origine pluraj fotoj de kariljonoj el la kolekto de Petro De Smedt (el retejo ipernity, intertempe ne plu aktiva, arkivigita en junio 2016) (esperante)