La Kariljono ĉe Deiter-Domo estas vidindaĵo en la urbocentro de Essen. Ĝi troviĝas ĉe strato Kettwiger Straße, piedira zono inter ĉefa stacidomo kaj kinejo Lichtburg.

Kariljonodomo en Essen

Antaŭaĵoj redakti

Jam en 1928 firmao Deiter instalis en sia iama sidejo ĉe strato Limbecker Straße kariljonon.[1] En 1940 oni kaŝis la sonorilojn sur variaj bienoj en Sauerland por protekti ilin kontraŭ la enfandado kadre de la nazia militekonomio.

La firmao akiris la domon Kettwiger Straße 22 en la jaro 1938. Post detruo de la firmaa sidejo ĉe Limbecker Platz la domo fariĝis en 1943 nova sidejo de la fimao. Post la Dua Mondmilito en 1948 Juvelisto Deiter remalfermis la vendejon ĉe Kettwiger Straße 22. Jaron poste oni remuntis la kariljonon, kiun oni estis kaŝinta dum la milito.[1]

Strukturo kaj funkcio redakti

La kariljon havas 26 sonorilojn; kupra figuro de ministo frapas la horojn per martelo. Estas kvar etaĝoj en la turo kun figuroj el la urba historio de Essen.

Ĉiun kvaronhoron eksonas tiel nomata Westminster-Frapo, la ministo frapas la hornombron per sia martelo. Poste la kariljono ludas iam konitajn popolkantojn, ekzemple Am Brunnen vor dem Tore, Die Gedanken sind frei, Horch, was kommt von draußen rein, In einem kühlen Grunde aŭ la ministokanton Glück auf! Glück auf! Der Steiger kommt, en la kristnaska tempo ĝi ludas kristnaskaĵojn. Poste la du bronzaj figuroj en la plej supra etaĝo, du burĝoj en mezepoka kostumo, ekfrapas du sonoriletojn. Ili anoncas la tri figurojn en la suba balkono: episkopo Altfrid, fondinto de la abatinejo kaj rigardata kiel fondinto de la urbo Essen, en la mezo imperiestro Henriko la 3-a , kiu en 1041 donis al Essen la foirprivilegion, kaj dekstre de ĉi tiu abatino Teofano, kiu ricevis la foirprivilegion. Dum kiam episkopo kaj imperiestro per episkopa bastono kaj dokumento montras konvenajn insignojn, Teofano tenas en sia dekstra mano kiel simbolo de siaj meritoj por la abatinejo modelon de la okcidenta konstruaĵo de la katedralo, intertempe jam plejparte atribuata al unu el ŝiaj antaŭuloj.

Post surscenejiĝo de tiuj ĉe tri gravaj personoj en la abatinuja historio du figuroj kun naturtrumpetoj de la almetas en la sekva kampo siajn instrumentojn, kaj inter ili aperas laŭvice tri figuroj de la urba historio. La unua figuro estas Heinrich Barenbroch, kiu en 1563 en la foiropreĝejo realigis kiel unua protestanta pastro la reformacion. Lin postsekvas duko Vilhelmo de Kleve, kiu tiam estis vokto pri abatinejo kaj urbo, kaj ne nome nomata urbestro kun la urboŝlosilo, kiu simbolas la strebadojn de la urbo al sendependeco de la urbo de la abatinuja regado.

La plej malsupra balkono de la kariljono enhavas animitan oraĵistan metiejon. Tiuj ĉi figuroj estis kreataj nur en 1966 por la centjara firmaa ekzisto de la juvelejo. La finaĵon de la kariljono formis la figuron de la „gardema koketo“ kreita nur en 1970, kiu rilatas kun mezepoka kutimo. La figuro levis la kapon, batis per la flugiloj kaj kokerikis.

Pro la aĝo de kaj per tio kreska ĝenemo de la meĥaniko ĉiam denove plene forfalas partoj de la sinsekvo.

Produktintoj redakti

La vitromozaikon de la fasado konceptis la direktoro de la Folkwang-Altlernejo por formado, Hermann Schardt, same kiel de la Bavara Kortega Artinstituto en Munkeno. La figuron de la ministo kreis Adolf Wamper, profesoro de la Folkwang-Altlernejo. La figurojn de la urba historio verkis Hermann Diesener, metalskulptisto el Bamberg, la figurojn en la oraĵistejo artmetia forĝejo el Essen. La meĥanikon kaj mastrumadon de la movilaron konstruis la firmao Deiter kunlabore kun aliaj firmaoj el Essen.

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 Juvelisto Deiter. Arkivita el la originalo je 2007-06-26. Alirita 2014-03-07. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "a" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
51.4538694444447.0130194444444