Marktkirche (Essen)

La preĝejo Marktkirche en la centro de Essen troviĝas ĉe la placo Flachsmarkt kaj estis la unua protestanta preĝejo en Essen.

Preĝejo Marktkirche en Essen

Historio redakti

Unua dokumenta mencio de la preĝejo troviĝas en la testamento de Teofano, en kiu ŝi destinis, ke je ŝia memoro estu ekflamataj kandeloj ad sancta Gertrudii. Supozeble la unua preĝejo ekestis ĉi-loke proksimume 1043, kiam Teofano, abatino de Essen, ricevis de imperiestro Henriko la 3-a la foirprivilegion, kiel preĝejo por la foirkomercistoj. Unua nomado kiel Marktkirche (eo: Foirpreĝejo) estas dokumentebla jam por la 14-a jarcento. Dum la mezepoko ĝi servis al la urbokonsilantaro ankaŭ kiel balotejo kaj kunvenejo. Per la okupado de la preĝejo fare de la civitanaro en 1543, kiu per tio postulis la enpostenigo de protestanta pastro, la foira preĝejo akiris ĉefan gravecon. Tamen la urbestraro venkis nur en 1563, al kio sekvis eklezireligiaj kaj politikaj konfliktoj kun la princabatinoj. La 28-an de aprilo 1563 pastro Heinrich Barenbroch, reformaciisto de Essen, la unuan protestantan predikon en la Kapelo Sankta Spirito, la 2-an de majo li unuan fojon povis disdoni la komunion ambaŭforme (t.e. la disdono de pano kaj vino) en la Gertruda-Preĝejokirche. Post sia morto en 1587 Barenbroch estis entombigata en la ĥorejo de la preĝejo, ĉe la enirejo al la sakristio. La preĝejo, kiu ĝis proksimume 1890 nomiĝis Sankta Gertruda, staris sur la origina foirejo de Essen, la iama ekonomia, politika kaj religia centro de la urbo. Temas pri malfru-gotika halopreĝejo.

Dum la Dua Mondmilito la tiam trinava halopreĝejo estis ruinigata escepte kelkaj muraj fragmentoj. Unue oni ne volis rekonstrui ĝin, sed konstrua fakoficisto Sturm Kegel realigis partan rekonstruadon, kvankam oni nur restarigis la du orientajn jugojn kiel denova preĝejo. Sur la okcidentaj portaloj estis prezentitaj per bronzoreliefo la apokalipsaj rajdantoj memore al milito kaj neniigo.

En 2006 arĥitekto Eckhard Gerber aliplanis la preĝejon, oni alkonstruis novan okcidentan ĥorejon el blua vitro, la iamajn okcidentajn portalojn oni metis sur la sudan flankon. Ekde septembro de 2006 la domo estas fakte montrofenestro de la protestanta eklezio. Ĉar preskaŭ neniu protestanto loĝas en la urbocentro, kiun regas vendejoj kaj oficejoj, kaj krome multaj eklezianoj daŭre malmembriĝas, la protestanta eklezio celas varbi por remembriĝo per preĝejo, kiu estu piejo enmeze de malpia aĉetumurbo. Varbilo estas ankaŭ eksterkutimaj kaj eksterordinaraj diservoj. Ekzemple dum la Germana Esperanto-Kongreso en Essen en la jaro 2008 tie ĉi okazis diservo en Esperanto. La pastroj Albrecht Kronenberger kaj Gerrit Berveling celebris ĝin, Ludger Schméink ludis la orgenon (vidu malsupren) kaj prezentis esperantigitajn gospelojn per sia gospelĥoro.

Ekipaĵo redakti

Origine en la preĝejo troviĝis orgeno de orgenkonstrua firmao Stahlhut. Ĉi tiu instrumento estis vendata kaj anstataŭata per cifereca instrumento kun 26 registroj sur du manualoj kaj pedalaro.[1]

I Ĉefa suborgeno C–g3
1. Bordun 16'
2. Prinzipal 8'
3. Rohrflöte 8'
4. Oktave 4'
5. Spitzflöte 4'
6. Quinte 22/3'
7. Superoktave 2'
8. Mixtur IV
9. Trompete 8'
II Ŝvelpozitivo C–g3
10. Gedackt 8'
11. Gambe 8'
12. Vox celeste 8'
13. Flöte 4'
14. Nasat 22/3'
15. Waldflöte 2'
16. Terz 13/5'
17. Zimbel III
18. Oboe 8'
Tremulant
Pedalaro C–f1
19. Prinzipal 16'
20. Subbaß 16'
21. Oktavbass 8'
22. Bassflöte 8'
23. Choralbass 4'
24. Nachthorn 2'
25. Posaune 16'
26. Trompete 8'

Referencoj redakti

  1. Informoj pri la orgeno de Stahlhut kaj pri la nuna orgeno

Literaturo redakti

  • Matthias Pape (eldoninto): Kirche in der Stadt – für die Stadt. Fünf Jahre Citykirchenarbeit an der Marktkirche Essen. Blumhardt-Verlag, 2-a eldono, Hanovro 2000, ISBN 3-932011-27-9.

Eksteraj ligiloj redakti

51.4572222222227.0125