Bamberg
urbo en Bavario, Germanio
Bamberg estas urba komunumo en la historia regiono Frankonio de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Bamberg ene de la administra distriktaro Supra Frankonio. La urbo estas loko de universitato, kies fakon pri latinidaj lingvoj estras la esperantisto Martin Haase, kaj estas ekonomia, kultura kaj administra centro de la regiono. Fine de decembro 2019 la komunumo havis 77 373 loĝantojn.
Bamberg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Bavario | |||||
Distriktaro | Supra Frankonio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 0951 | |||||
Poŝtkodo | 96047, 96049, 96050, 96051, 96052 | |||||
Aŭtomobila kodo | BA | |||||
Oficiala Municipokodo | 09461000 | |||||
NUTS | DE241 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Andreas Starke | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Maximiliansplatz 3 96047 Bamberg | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 77373 (stato 2019-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 49° 54′ N, 10° 54′ O (mapo)49.89166666666710.891666666667Koordinatoj: 49° 54′ N, 10° 54′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 262 m | |||||
Areo | 54,58 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.stadt.bamberg.de/ | |||||
La mezepoka urbokerno ekde la jaro 1993 listiĝas kiel monda heredaĵo de Unesko.
En la urbo Nicolaus Eichhorn en 1887 publikigis la planlingvon Weltsprache.
Vidindaĵoj Redakti
- Katedralo de Bamberg
- Naturhistoria muzeo de Bamberg
- pluraj urbocentraj historiaj konstruaĵoj nun uzataj de la universitato de Bamberg
-
Katedralo de Bamberg
-
malnova urbdomo
-
kirko Sankta Marteno
-
-
-
Famuloj Redakti
- Christopher Clavius aŭ Christophorus Clavius (1528–1612), matematikisto, latinisto, astronomo, jezuito, erudiciulo
- Thomas Gottschalk, radi- kaj televidgastiganto, distristo kaj aktoro
- Friedrich Popp, skulptisto
- Franz Axter, verkisto kaj kuracisto
- Ignaz Döllinger, anatomo
- Ignaz von Döllinger, teologo
- Klemento la 2-a, papo
Gefiloj Redakti
- Ignaz von Döllinger, teologo
- Rudolf Baehr, filologo