Weltsprache (Eichhorn)

Weltsprache estas naturalisma planlingvo kreita de Nicolaus Eichhorn en 1861, sed nur publikita en Bamberg, 1887. Ĝi estas bazita sur latina lingvo kaj influis Okcidentalon.

Ĝi uzas fiksan konstruadon de vortoj, kalkulante la nombrojn de silaboj kaj la lokon de vokaloj kaj konsonantoj. Ĝiaj radikoj estas naturaj, sed deformitaj kaj ĝi uzas multajn arbitrajn sufiksojn.


Bibliografio redakti

Eichhorn, Nicolaus
Die Weltsprache, ein neuer Versuch, eine Universal-Sprache mit Zugrundelegung des lateinischen Wortstammes zu bilden
Bamberg: Schmidt, 1887
(177 p.)

La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1887” de Biblioteko Butler.