Universitato de Bamberg

universitato en Bavario

La universitato de Bamberggermane oficiale Otto-Friedrich-Universität Bamberg, mallonge Uni Bamberg – estas universitato en la historia urbo Bamberg de la federacia lando Bavario en Germanio. Ĝi estis fondita en 1647 kiel akademio, sed nur en 1972 ricevis ĉiujn fakultatojn kaj per tio plenan universitatan statuson.

universitato de Bamberg
Otto-Friedrich-Universität Bamberg
Universitaet Bamberg 01.JPG
Informoj
fondodato 1647 (akademio), 1972 (universitato de ĉiuj fakultatoj)
Situo
urbo Bamberg, Bavario, Germanio
Nombroj
nombro de studentoj 12 843 (stato aprilo 2015)
nombro de kunlaborantoj 2 269 (2012)
el tio profesoroj 150 (2012)
Diversaĵoj
retejo www.uni-bamberg.de
Information icon.svg
vdr

Esperanto kaj la universitatoRedakti

Estante universitata urbo, Bamberg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon, kiu ĉiam je signifa parto konsistis el studentoj kaj kunlaborantoj de la altlernejo. Aktuale, inter alie la esperantisto Martin Haase estas docento pri lingvosciencoj; li estras la fakon pri latinidaj lingvoj.

Eksteraj ligilojRedakti

 
la historia Burgershof , nun unu el pluraj urbocentraj konstruaĵoj de la universitato
 
historia universitata konstruaĵo en la eksa buĉejo borde de la rivero Regnitz