Malfermi la ĉefan menuon

Martin HAASE (naskiĝis la 25-an de oktobro 1962 en Dortmund) estas fakulo pri latinidaj lingvoj kaj pri la eŭska lingvo. Li laboras ankaŭ pri gestaj lingvoj surdmutulaj. Krome li estas la nuna direktoro de Germana Esperanto-Instituto. En la Esperanto-movado li konatiĝis jam pli frue kiel prezidanto de Germana Esperanto-Junularo kaj aktoro de la amatora teatra grupo Kia koincido.

Martin Haase
Martin Haase 26C3 2.jpg
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1962 (1962-10-25) (56-jara)
en Dortmund
Lingvoj Esperantoangla lingvofranca lingvoitala lingvogermana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Infanoj 0
Profesio
Profesio romanisto • lingvistoesperantisto • universitata profesoro • podkastisto • esperantologo
TTT
Retejo https://www.martinhaase.de/
v  d  r
Information icon.svg

Haase komence studis en Tuluzo kaj akiris licencion. Poste li magistriĝis kaj doktoriĝis pri lingvistiko en Kolonjo en 1988 (resp. 1991). Post agado ĉe la universitatoj de Hamburgo, Osnabrück, Freiburg kaj Berlino (Libera Universitato, Teknologia Universitato) li nun estas estro de la fako pri latinidaj lingvoj ĉe la universitato de Bamberg.

Haase studis plurajn lingvojn surloke dum longaj restadoj eksterlande. Unu el liaj specialaĵoj estas la studo de lokaj aŭ alikaŭzaj variantoj de unu lingvo. Krom ampleksajn kontribuojn al la studprogramo de sia universitato li aranĝas ankaŭ malferman "lingvistikan kolokvon", kiun povas partopreni ĉiuj interesuloj pri lingvistikaj temoj.

Haase estas ankaŭ profesoro de AIS.

Eksteraj ligilojRedakti