Kia koincido

Esperanto-teatra grupo

Kia koincido - oficiale kun du majuskloj Kia Koincido - estas Esperanto-teatra grupo, kiu formiĝis en 1985 en Germanio okaze de la 41-a Internacia Junulara Kongreso en Eringerfeld. Ĝia unua teatraĵo estis La Kalva Kantistino (france: La Cantatrice Chauve) de Eugène Ionesco. La frazo "Kia koincido", kiu ege ofte ripetiĝis en la dramo, finfine ankaŭ fariĝis la nomo de la grupo. Fine la ensemblo arigis junajn esperantistajn aktorojn el Germanio, Nederlando kaj Britio.

Post grandaj sukcesoj dum la IJK 1985 en Eringerfeld kaj la 70-a Universala Kongreso en Augsburg, la ensemblo decidis daŭrigi sian Esperantan teatrumadon. Krom La Kalva Kantistino de Eugène Ionesco la geaktoroj prezentis interalie Pikniko sur la Batalkampo de Fernando Arrabal, Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams, La aŭdienco de Václav Havel, Pupohejmo de Henrik Ibsen [1] kaj la skeĉon Same procedi kiel ĉiujare (angle: Dinner for one) de Freddie Frinton.

ReferencojRedakti

  1. prezentita en 76-a UK 1991 en Bergeno

Eksteraj ligilojRedakti