Elsbeth Wielgus
Elsbeth WIELGUS (naskiĝis la 9-an de decembro 1929 je la nomo Elsbeth Schneider,[1] mortis la 3-an de aŭgusto 2011)[2] estis germana esperantistino, kiu pasigis la plejmulton de sia vivo en Hamburgo. Esperanton ŝi eklernis en 1948 en kurso de August Weide, kune kun sia posta edzo Heinrich Wielgus, kiu mortis en oktobro 2009. Dum plurjardeka profesiado kiel sekretariino kaj ankaŭ post pensiiĝo meze de la 1980-aj jaroj, ŝi multajn jarojn estis la ĉefa motoro de la klubejo "Klaus-Groth-Straße 95" de Hamburga Esperanto-Societo, funkciis kiel prezidanto, kunordigis ties gastejon, kuiris kaj organizis festojn kaj kunvenojn. En 1989 kaj 1990 ŝi estis profesieca kunaktoro de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de la aktora grupo Kia Koincido,[3] post kiam jam multajn jarojn antaŭe ŝi ankaŭ aktoris en sia loka Esperanto-Societo. Dum pli ol 60 jaroj ŝi estis membro de Germana Esperanto-Asocio.
Elsbeth Wielgus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de decembro 1929 |
Morto | 3-an de aŭgusto 2011 (81-jaraĝa) en Hamburgo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto sekretario aktoro ![]() |
Referencoj
redakti- ↑ laŭ nekrologa anonco en la retejo doolia.de (germane)
- ↑ laŭ nekrologo en la revuo Esperanto aktuell 2011/5, p. 15, pli amplekse ankaŭ en „Esperanto Hamburg“, 2011/4 (esperante)
- ↑ broŝuro de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de la aktora grupo Kia Koincido, somero 1989, paĝoj 7, 8 kaj 9 (esperante)