Kia koincido

Esperanto-teatra grupo
(Alidirektita el Kia Koincido)

Kia koincido - oficiale kun du majuskloj Kia Koincido - estas Esperanto-teatra grupo, kiu formiĝis en 1985 en Germanio okaze de la 41-a Internacia Junulara Kongreso en Eringerfeld. Ĝia unua teatraĵo estis La Kalva Kantistino (france: La Cantatrice Chauve) de Eugène Ionesco. La frazo "Kia koincido", kiu ege ofte ripetiĝis en la dramo, finfine ankaŭ fariĝis la nomo de la grupo. Fine la ensemblo arigis junajn esperantistajn aktorojn el Germanio, Nederlando kaj Britio.

Post grandaj sukcesoj dum la IJK 1985 en Eringerfeld kaj la 70-a Universala Kongreso en Augsburg, la ensemblo decidis daŭrigi sian Esperantan teatrumadon. Krom La Kalva Kantistino de Eugène Ionesco la geaktoroj prezentis interalie la kontraŭmilitan absurdan teatraĵon Pikniko sur la Batalkampo de Fernando Arrabal, [1] Kato sur varmega ladotegmento de Tennessee Williams,[2] La aŭdienco de Václav Havel, Pupohejmo de Henrik Ibsen[3] kaj la skeĉon Same procedi kiel ĉiujare (angle: Dinner for one) de Freddie Frinton.

Inter la kerna aktoraro inter 1985 kaj 2000 estis Judith Jackson, Martin Haase, Thomas Bormann, Elsbeth Wielgus, Annette Lui, Thomas Pusch, ekde 1991 ankaŭ Saskia Idzerda, inter 1985 kaj 1990 okaze ankaŭ Jürgen Wulff, kaj krome en 1989 kaj 1990 jam en aĝo de 8 respektive 5 jaroj la du denaskaj esperantistoj Jens kaj Heike Brandenburg,[4] infanoj de Babsi kaj Ulrich Brandenburg.

Referencoj redakti

  1. kies esperanta premiero estis somere de 1986 en Israelo)
  2. kies esperanta premiero estis somere de 1989 en Brighton, Britio)
  3. premiere prezentita en la 76-a UK 1991 en Bergeno
  4. broŝuro de la teatraĵo Kato sur varmega ladotegmento de la aktora grupo Kia Koincido, somero 1989, paĝoj 6, 7 kaj 8.

Eksteraj ligiloj redakti