Katedralo de Bamberg

romanika katedralo en Germanio

La romanika katedralo de Bamberg Sankta Petro kaj Sankta Georgo apartenas al la germanaj imperiestro-katedraloj kaj estas per siaj kvar turoj la superrega konstruaĵo de la monda heredaĵo historia urbocentro de Bamberg. En la interno troviĝas fama rajdantostatuo, la tombejo de la ununuraj sanktigitaj geimperiestroj de la Sankta Romia Imperio same kiel la unua papotombo en Germanujo kaj entute norde de la Alpoj. Krom la tri pilgrimbazilikoj de Marienweiher, Vierzehnheiligen kaj Gößweinstein la katedralo de Bamberg estas la kvara basilica minor de la ĉefepiskopujo de Bamberg.

Katedralo de Bamberg
Sanktaj Petro kaj Georgo
Panorama vidaĵo de la katedralo de Bamberg [+]
Panorama vidaĵo de la katedralo de Bamberg [+]
Panorama vidaĵo de la katedralo de Bamberg [+]
katolika katedralo [+]

Ŝtato Germanio
Federacia landoBavario
Koordinatoj49° 53′ 27″ N, 10° 52′ 57″ O (mapo)49.89070310.882533Koordinatoj: 49° 53′ 27″ N, 10° 52′ 57″ O (mapo) [+]

StiloRomanika

Estiĝo1004
Konsekro1237

Publikopublike alirebla
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoHistoria centro de Bamberg
Jaro1993 (17)
Numero624
RegionoEŭropo
Kriteriojii, iv

ReligioKristianismo
RitoRomkatolika eklezio
StatusoKatedralo

Geografia lokigo sur la mapo : Bamberg

Vidu situon en urbo Bamberg
Vidu situon en urbo Bamberg
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Bavario

Vidu situon en regiono Bavario
Vidu situon en regiono Bavario
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Vidu situon de katedralo Bamberg en Germanio
Vidu situon de katedralo Bamberg en Germanio
DEC

Vikimedia Komunejo:  Bamberg Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Historio redakti

  • Ekde proksimume 600 p.K. koloniado de la katedrala monto
  • En 902 estis dokumentata fortikaĵo „Babenburg“, el kiu poste evoluos la nomo „Bamberg“
  • En 1004 imperiestro Henriko la 2-a metis la simbolan unuan fundamentan ŝtonon de la katedralo
  • En 1007 Bamberg fariĝis episkopejo
  • En 1012 oni konsekris la unuan katedralon
  • En 1020 unua mencio pri katedrala ĥoro; en 1256 papo Aleksandro la 4-a oficiale konfirmis la katedralan ĥoron
  • En 1046 la dua episkopo „Suidger“ papiĝis kiel Klemento la 2-a; lia tombo en la katedralo de Bamberg estas la ununura konserviĝinta papotombejo norde de a alpoj
  • En 1081 okazis brulego en la katedralo
  • En 1087 provizora rekonstruo
  • En 1185 denova brulego kaj malkonstruo
  • En 1237 oni konsekris novan katedralon
  • En 1415 mencio de la unua katedralorgeno; la nuna katedralorgeno devenas el la jaro 1976
  • En 1611 komenco de la barokigo; daŭrigata post la Tridekjara Milito
  • En 1803 sekularigo kaj malfondo de ekleziaj bienoj kaj teritorioj
  • En 1818 Bamberg fariĝis ĉefepiskopejo: al la eklezia provinco apartenas krom Bamberg la episkopujoj Eichstätt, Spiro kaj Würzburg
  • En 1829 komenco de stila purigo laŭ iniciato de la bavara reĝo Ludoviko la 1-a

Statuaro redakti

Fonto : Die Bildwerke des Bamberger Dom[1].

 
La eniroj de la katedralo

La eniroj redakti

Estas kvin eniroj :

  1. Adamo-pordego
  2. Graco-pordego
  3. Princo-portalo
  4. Veit-pordego
  5. Krado-pordo


Adamo-pordego redakti

En Adamo-pordego, oni vidas ses statuojn :

Princo-portalo redakti

Referencoj redakti

  1. Karl Gröber, Die BildWerke des Bamberger Dom, Insel-eldonejo in Leipzig,‎ (DNB 578892758)

Eksteraj ligiloj redakti