Romaniko
Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika arkitekturo al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.
KonstruadoRedakti
La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo.
La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.
PreĝejojRedakti
OriginoRedakti
La kirkokonstruo transprenas formojn de la romia baziliko. Romanika baziliko estas plurnava preĝejo, kies meza navo laŭ alto superas la flankajn.
SkemoRedakti
En horizontala projekcio la romanika preĝejo egalas al kruco. La transversan trabon de la kruco oni nomas transversa navo aŭ transepto. La vertikalan kructrabon formas alta meza (aŭ ĉefa) navo. La rektangulo kie ambaŭ intersekcias navokruciĝo. Ĝia grandeco estas la baza mezurunuo de la preĝejkonstruo. Ekzemple la flankaj navoj, kiuj sude kaj norde kadras la mezan navon mezuras ĝian duonan larĝon.
La plilongigo de la meza navo trans la kruciĝo rezultas je unujuga korusejo. La duoncirkla niĉo, kiu kompletigas la korusejon, nomiĝas absido.
StatikoRedakti
Por dispartigi la premon de la plafona ŝarĝo kaj por ebligi trapason al la flankaj navoj, oni separis la navojn per kolonoj (cirkla profilo) aŭ pilastroj (kvadrata profilo), kiuj ĉiam staras ĉe la randopunktoj de la jugo. Apartaj kolonotipoj estas la faskokolono kaj la faskopilastro.
AperturojRedakti
La granda premo de la plafona volbo permesis nur malgrandajn fenestrajn aperturojn. La rondarka formo de la fenestroj kaj portaloj estas karakterizaĵo de la romanika konstruarto.
OrnamoRedakti
Ankaŭ por ornamo de la eksteraj muroj oni aplikis la rondarkon. Horizontale kurantajn ornamobendojn oni nomas rondarka friso. Por optika dispartigo antaŭmasonitaj vertikalaj arkoj nomiĝas tromparkoj. La okcidenta kirkogablo estis la ornamita "bela flanko", kie la skulptistoj kaj vitropentristoj povis montri sian arton. Embrazuro estas la flanka limigo de portalo, fenestro aŭ pafbreĉo tajlita oblikve en la masonaĵon.
ElementojRedakti
Ekzemploj de verkoj de la romanika konstruartoRedakti
FrancioRedakti
- Dipatrino de Beaune
- Sankta Filiberto, Tournus
- Sainte-Foy, Conques
- Saint-Pierre, Moissac
- Saint-Sernin, Toulouse
- Saint-Bénigne, Dijon
- Notre-Dame-du-Port, Clermont-Ferrand
- Sainte-Trinité, Caen
- Saint-Pierre, Angulemo
- Saint-Trophime, Arles
- Sainte-Madeleine, Vézelay
- Paray-le-Monial
- Saint-Front, Perigueux
- Notre-Dame-la-Grande, Poitiers
- Saint-Savin-sur-Gartempe
- abateja preĝejo en Cluny
- Tour Fenestrelle, Uzès
GermanioRedakti
- Sankta Mikaelo kaj la katedralo de Hildesheim
- Katedralo de Limburgo
- Katedralo de Bamberg
- "Imperiestraj katedraloj" (Kaiserdome) de Majenco, Speyer, kaj Worms
- Kolonjo, St. Maria im Kapitol
- Maria Laach, Benediktana preĝejo
- Osnabrück katedralo
- Treviro katedralo
HispanioRedakti
- San Miquel de Cuixa
- Santiago de Compostela
- Katedralo de Orense, romanika kaj gotika
- Kirkoj de la nordo de la provinco de Palencio; monaĥejo de Santa María la Real en Aguilar de Campoo.
- Taull
- Ripoll
ItalioRedakti
- Sant' Ambrogio, Milano
- San Zeno, Verona
- Katedralo de Pizo
- San Michele, Pavio
- San Miniato al Monte, Florenco
- Katedralo de Cefalu
- Katedralo de Monza
Britio (kie ĝi nomatas "Normanda stilo" aŭ "Normana stilo")Redakti
- katedralo de Durham
- katedralo de Peterborough
- katedralo de Southwell
NederlandoRedakti
- Onze-Lieve-Vrouwe, Maastricht
- katedralo de Tournai
NordioRedakti
Centra EŭropoRedakti
SkulptartoRedakti
BranĉojRedakti
Krom al la konstruintegrita plastiko la romanika skulptado koncentriĝas al la libroornamo kaj al malgrandaj artobjektoj religiaj. Ni ne konas artistojn el tiu ĉi tempo, ĉar ili kreis serve al la disvastigo de la kristana mesaĝo kaj metis sian personecon en la ombron de siaj verkoj.
Konstruintegrita plastikoRedakti
Ĉe la konstruintegrita plastiko la proporcioj de la korpo restas sen signifo; dominas la simbola enhavo de la figuroj. La vestofaldoj estas forte troakcentitaj, pro kio oni parolas pri la romanika vestofiguro. Ĉi figurojn preskaŭ ĉiam akompanas ornamaĵoj en la formoj de plantoj...
Ŝtonaj biblioj nomiĝas figuraj dekoracioj ĉe la esktera flanko de kelkaj romanikaj preĝejoj. Ilin disvolvus proksimume 1100 francaj ŝtontajlistoj. Ekzemplo el la tempo proksimume 1210 troviĝas ĉe la orientaj absidoj de la paroĥopreĝejoj en Aŭstrujo.
La skulptaĵo ĉiam restas ligita al la arkitekturo, kio kaŭzas ĝian kolonforman karakteron. Krom ĉe la ornamado de kolonoj, la ŝtonskulptistoj trovas plian taskokampon ĉe la kapiteloj.
Ornamo de librokovrilojRedakti
La ornamaĵon de la librokovriloj de valoraj manuskriptoj oni ofte skulptas el eburo.
MetalmetiaĵojRedakti
troveblas ĉe la portaloj de la grandaj katedraloj, aŭ komplete gisitaj aŭ bositaj popece (Bernvarda Pordo en Hildesheim).
Ankaŭ en la skulptarto rekoneblas la blokeca formlingvo de la romanika arkitekturo.
Ekzemploj de verkoj kaj artistoj de la romanika skulptartoRedakti
GermanioRedakti
- Ora Pordego, Freiberg
- Bernvarda Pordo, Hildesheim
- Gisleberto
PentradoRedakti
PrincipojRedakti
La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.
Sociaj fono kaj funkcioRedakti
de la romanika pentrado evidentiĝas, se ni rigardas en kiuj kondiĉoj vivis la mezepokaj homoj: neniu - escepte de la klerikaro - scipovis skribi kaj legi. La biblio disponeblis nur en greka aŭ latina lingvo. Ankaŭ la prediko dum la diservoj okazis nur latine.
BranĉojRedakti
Por proksimigi la enhavon de la biblio al la analfabeta popolo, la muroj de romanikaj preĝejoj estis kovritaj per monumentecaj
FreskojRedakti
Oni parolas pri "biblia pauperum", la biblio por povruloj - por la spirite povraj, tio estas tiuj, kiuj povas nek skribi nek legi. En la skribejoj de la klostroj produktiĝas
LibropentraĵojRedakti
por bildeca transdono de la biblioteksto.
VitropentraĵojRedakti
en la romanikaj fenestrorozoj peras unuan impreson de la pompo ĉiela. La pentraĵo sur moveblaj bildportiloj - en la romaniko plej ofte sur ligno - la
TabulpentraĵoRedakti
,etpaŝe ekiras sur la vojo de la eŭropa arto. Grandformataj
MurtapiŝojRedakti
same servas al la bilda redono de historiaj kaj bibliaj rakontoj.
Ekzemploj de verkoj de la romanika pentra artoRedakti
NovromanikoRedakti
Ĉirkaŭ 1850 kaj poste aperis emo konstrui (precipe preĝejojn) laŭ la modelo de la romaniko aŭ rekonstrui (malnovajn) romanikajn konstruaĵojn stilkonforme (ekzemple en Speyer). Ĉi tiun konstrustilo nomiĝas novromaniko. Bonvolu legi ankaŭ sub historiismo. Cetere en tiu tempo oni ofte forigis originalajn barokajn internaĵojn.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.romanes.com Franca Romanika arto tra 150 lokoj
- http://www.circuloromanico.com Arkivigite je 2007-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Círculo Románico hispane