La abato-preĝejo Sankta Filiberto en Tournus apartenas al la plej gravaj fruromanikaj preĝejoj de Francujo. Ĝi estis konstruata ekde 1000 kaj konsekrata en 1019. Patrona sanktulo de la preĝejo estas Filiberto, kies relikvoj estis tien portata en sekurecon dum la epoko de la surprizatakoj de la Normanoj el la abatejo Noirmoutier, kie li estis mortinta. Antaŭe ili interstaciis en Dipatrino de Cunault ĉe la rivero Loire, kie ĉe faskokolono de la meza navo sur kapitelo je duona alteco estas prezentitaj scenoj el la vivo de Sankta Filiberto.

Sankta Filiberto
abatejo [+]
Koordinatoj46° 33′ 56″ N, 4° 54′ 33″ O (mapo)46.5655805555564.9091083333333Koordinatoj: 46° 33′ 56″ N, 4° 54′ 33″ O (mapo)

Sankta Filiberto (Saône-et-Loire)
Sankta Filiberto (Saône-et-Loire)
DEC
Lokigo de Saône-et-Loire en Francio
Map
Sankta Filiberto
Vikimedia Komunejo:  Abbaye Saint-Philibert de Tournus [+]
vdr
Sankta Filiberto, okcidenta fasado

La nuna urbo Tournus evoluis – same kiel ankaŭ multaj aliaj – el kolonio, kiu estis formiĝinta ĉirkaŭ la benediktana abatejo de Tournus. La malgranda loko ankaŭ nuntempe impresas mezepoka. La preĝejo sitanta proksime de la rivero Saône arthistorie alte gravas kaj plurrilate pioniras decidajn arĥitekturajn evoluojn. La baziliko konsistas el tri navoj de po kvin naveroj, havas transversan navon, ĥorĉirkaŭirejo kun absidokapelaro kaj en la okcidenta alkonstruaĵo ankaŭ trinavan antaŭhalon kaj sur tiu supran preĝejon.

Eksteraj ligiloj redakti