Navero, ankaŭ jugo (laŭ la germana Joch) aŭ traveo (laŭ la franca travée) estas en la arĥitekturo, aparte tiu de la preĝejokonstruado, la navotranĉaĵo inter du pilastroj aŭ kolonoj, ofte je la volboj separataj de zonarkoj de la najbaraj naveroj. Ĝi troviĝas kiel spaca eltranĉaĵo inter kvar apogiloj – ekzemplo estus la navokruciĝo. Aparte bone oni povas vidi la subdividon en volberojn rigardante la volbon de navo: Fortikaj diagonalaj ripoj, deirantaj de la apogiloj, subdividas la spacon en kvar aŭ plurajn intertuŝantajn triangulojn, flanke limigitajn de la muroj.

Navero de la katedralo Sankta Johano je Liono

Literaturo redakti

  • Christoph Höcker: Metzler Lexikon antiker Architektur. 2-a eldono Metzler, Stutgarto 2008, ISBN 978-3-476-02294-3. S. 138f