Palencio

Palencio (hispane Palencia) estas kastilia urbo kaj municipo en la aŭtonoma regiono de Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Kampartero, en hispana Tierra de Campos. Ĝi estas la plej loĝata urbo kaj ĉefurbo de la provinco Palencio, en kies sudo ĝi estas.

Palencio
Montaje Palencia.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34001–34006 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 77 090  (2021) [+]
Loĝdenso 814 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 4° 32′ U (mapo)42.016666666667-4.5333333333333Koordinatoj: 42° 1′ N, 4° 32′ U (mapo) [+]
Alto 749 m [+]
Areo 94,71 km² (9 471 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Palencio
Situo de Palencio

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Palencia [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Palencio estis sufiĉe grava urbo dum la mezepoko, dum kiu fondiĝis unu el la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo. Poste ĝi perdis gravecon, kaj eĉ la universitato estis translokita al Valadolido. La ĉefurba metropoleto, nome alfoz de la urbo, estas formata de dek municipoj, kun pli ol 20 000 loĝantoj, kiuj sume al tiuj de la ĉefurbo totalas pli ol 100 000 personoj. Palencio estas grava industria centro en la regiono.

La plej grava monumento estas la Katedralo, alnomata la bela nekonata, konstruita de 1321 al 1504. La Universitato de Palencio estis fondita de Alfonso la 8-a de Kastilio laŭ peto de la episkopo Tello Téllez de Meneses kaj estis la unua universitato de Hispanio. Ĝi estis la modelo sur kiu estis strukturita la Universitato de Salamanko.

GeografioRedakti

 
Rivero Carrión tra Palencio kaj ponto Puente Mayor.

Ĝia alteco super marnivelo estas de 750 metroj, borde de la rivero Carrión, proksime al ties enfluejo en la rivero Pisuerga. La unua menciita trafluas la urbon el nordo suden, kaj enirinte en la urbon malfermiĝas en tri brakoj, formante la insulon Sotillo kaj alian pli malgrandan insuleton, ambaŭ okupitajn de parko nomita Sotillo de los Canónigos (Arbareto de la pastroj), rilate al la pastroj de la apuda katedralo, kiuj venis tien promeni. La rivero Carrión unuiĝas, kie estas la ponto Puente Mayor (de la 16-a jarcento), kaj poste remalfermiĝas nun en du brakoj, formante alian insulon (Dos Aguas), okupita per parko kaj per sportaj instalaĵoj. La rivero formas malgrandajn akvofaletojn kaj enhavas artefaritan akvosprucon ĉe la Puente Mayor. Abandoninte la urbon, la rivero reunuigas siajn brakojn.

Palencio situas 45 kilometrojn norde de Valadolido (Valladolid), kaj havas multan rilaton kun tiu ĉi urbo. Ili estas la du hispanaj provincaj ĉefurboj plej proksimaj inter si.

La municipo Palencio enhavas ankaŭ la loĝlokon Paredes de Monte.

HistorioRedakti

 
Romia mozaiko kun Meduzo trovita en Palencio en 1869 kaj nun en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio.

Estis pruvoj de antaŭromia setlado en la nuna urbo, kiun keltiberoj nomis Pallantia. La tiama popolo estis vakceoj: klera. afrikultura kaj kun forta milita organizado. Grava pruvo de romanigo estas la ponto nomita Puentecillas, de romia deveno sed rekonstruita foje; tiu ponto ebligis la aliron al la insulo Sotillo de los Canónigos.

En la Hispanio de la visigotoj la urbo estis sidejo de episkopo ekde la 4a jarcento, dependanta de la ĉefdiocezo de Toledo. Ĝi estis tiam foje ankaŭ unu de la sidejoj de la kortego. Restaĵoj de la visigota epoko estas la Kripto de Sankta Antolín (nome la aktuala kripto de la katedralo) kaj en la apuda loĝloko Baños de Cerrato ĉe la preĝejo de Sankta Johano de Baños (7-a jarcento), je nur 7 km de la ĉefurbo, konsiderata la majstroverko de la arkitekturo de visigotoj.

MezepokoRedakti

 
Katedralo de Palencio.

Palencio iĝis urbo dum la epoko de la Reconquista fare de la reĝoj de Asturio-Leono. La reĝo Sanĉo la 3-a la Plejgranda komisiis la episkopon de Palencio nome Poncio la organizadon de la diocezo. Post la restaŭrado kaj ampleksigo de la sanktejo, oni inaŭguris la novan edificon kun ĉeesto de la reĝo kaj de kelkaj episkopoj en 1035. Alfonso la 8-a de Kastilio ege helpis la urbon kaj ekzemple havigis al ĝi foruon kaj la unuan liberan konsilantaron, kaj establis inter 1208 kaj 1212, sugestite de la episkopo Tello Téllez de Meneses, edukan institucion kiu estis la unua universitato de Hispanio nome Universitato de PalencioEstudio General de Palencia, kiu ricevis la papan aprobon de Honorio la 3-a en 1221, sed tiu malaperis post kelkaj jardekoj. Lokanoj de la urbo luktis en la batalo de Las Navas de Tolosa, en 1212, kio havigis al la urbo militakiron. En 1388, dum viroj forestis, trupo de la Duko de Lankastro venis cele al rabado de la urbo, kiu estis kuraĝe defendita de la palencianinoj. Ekde tiam la virinoj el Palencio estas honoritaj per flava bendo.

En la 14-a jarcento oni konstruis novan katedralon sur iama romanika siavice sur iama visigota. El tiuj restis partoj en la aktuala katedralo. La konstruado pluis el 1321 ĝis fino de la 16-a jarcento. Dum la fino de la Mezepoko kaj Renesanco oni konstruis grandajn preĝejojn kaj monaĥejojn, kiel la Konvento de Sankta Paŭlo, (malfrugotiko), la Monaĥinejo de Klaraninoj (gotiko), la Monaĥejo de Sankta Francisko (gotiko kun postaj aldonitaj elementoj), kaj la preĝejo de la jezuitoj.

Moderna epokoRedakti

 
Colegio Villandrando.

La ekonomia prospereco de la 16-a jarcento iĝis Palencio-n kun aliaj kastiliaj provincoj, la ekonomia kaj demografia kerno de la Hispana Imperio. Jam en la 18-a jarcento, la plej profita okazo por la vivo de la urbo estis la konstruado de la Kanalo de Kastilio helpita de la reĝo Ferdinando la 6-a kaj pluigita de Karolo la 3-a.

Dum la 19-a jarcento oni detruis la muregon de la urbo.

Dum la 20-a jarcento la Unua Mondmilito rezultis en ekonomia profito por la urbo. En la unuaj tagoj de la Hispana Enlanda Milito spite dekomencan defendadon de la respublikaj aŭtoritatoj, la insurekciantoj venkis kaj miksa roto de falangistoj kaj policanoj kolektis respublikanojn kaj maldekstrulojn en la urbo kaj ĉirkaŭaĵo, plej parto el kiuj estis mortpafitaj kaj amase entombigitaj en la ĉefurba tombejo; oni ĉirkaŭkalkulis, ke ĉirkaŭ 497 entute. Poste la urbo disvolviĝis ĉefe pro la aŭtomobila industrio, la nutrindustrio kaj tiu de konstrumaterialoj. Oni konstruis modernajn edificojn, sportajn instalaĵojn kaj parkojn.

DemografioRedakti

Historie la urbo estis ricevanto de interna migrado, speciale dum la 1950-aj ĝis 1970-aj jaroj en la nomita rura elmigrado, ĉar ĝi havis pli da industrio ol la ĉirkaŭaj komarkoj kiel Kampartero kaj El Cerrato. La ĉiujara relativa kresko estis de 1,01 % (periodo 2005-2006), estante escepto en la provinco, kiu ĝenerale perdis loĝantaron. Komence de la 20-a jarcento estis inter 10 000 kaj 20 000 loĝantoj; meze de la jarcento estis pli ol 40 000; kaj fine de la jacento ĉirkaŭ 80 000.

Kultura heredaĵoRedakti

Estas enorma kvanto de vidindaĵoj en Palencio, inter kiuj multaj skulptaĵoj:

Civilaj monumentojRedakti

 
Placo: Monumento al Berruguete de Victorio Macho unuarange kaj la urbodomo duarange.
  • "Calle Mayor": (aŭ esperante "Ĉefa Strato") estas la ĉefa strato aŭ vojo de la urbo, kaj la centro de la komerca kaj kultura aktiveco. Ĉe tiu strato kaj proksime al ĝi, oni lokigas la plejn interesan konstruaĵon.
  • "Plaza Mayor": (aŭ esperante "Ĉefa Placo") estis konstruita je la 17-a jarcento por festi festojn kaj por establi la bazaron. Ĉe tiu placo estas la urbodomo.
  • "Palaco de la Deputitaro": (aŭ hispane Palacio de la Diputación) estas konstruaĵo de novrenesanca stilo, dezajnita de Jerónimo Arroyo.
  • "Laĉa Domo": (aŭ Casa del Cordón) estas konstruaĵo renesanca en kiu estas la "Arĥeologia Muzeo el la Provinco".
  • Ponto Puentecillas.
  • Ponto Puente Mayor (en supra foto).
  • Fera ponto, de la komenco de la 20-a jarcento.
  • Lernejo Villandrando, novgotika kaj modernisma, de arkitekto Jerónimo Arroyo, kun ceramiko pinte de la fasado, verko de Daniel Zuloaga.
  • Hospitalo de San Bernabé.
  • Palaco de Aguado-Pardo, konata kiel Casa Junco.
  • Domo de sinjoroj García Germán aŭ de Flora Germán, kun elstara kupolo angule.

Religiaj monumentojRedakti

 
Preĝejo de Sankta Mikaelo, kun sia karaktera turo.
 
La katedralo de Palencio el la Placo de la Senmakulino.
  • Katedralo de Sankta Antolín, gotika, Nacia Monumento ekde 1929. Ĝi enhavas gravajn artaĵojn kiel la ĉefretablo; la kolekto de murtapisoj; la Kripto de Sankta Antolín, romanika, kun visigota parto; flamenka triptiko de Jan Joest; "La martiro de sankta Sebastiano", de El Greco, ktp.
  • Kristo del Otero de la skulptisto Victorio Macho, 30 m alta starigita en 1931 sur apuda monteto.
  • Preĝejo de Sankta Mikaelo kun turo religi-milita, de la 12-a jarcento, kun diversaj artaĵoj inter kiuj gotikaj murpentraĵoj, Nacia Monumento ekde 1931.
  • Preĝejo de Sankta Francisko, de la 13-a jarcento, kun modifoj de la 16-a jarcento, kaj mudeĥaraj kasonaroj, retabloj kaj kapelo tute kovrita de kranioj. Nacia Monumento ekde 1962.
  • Konvento de Sankta Paŭlo, de la 13-a jarcento, kun modifoj de la 15-a kaj 16-a jarcentoj, sonrilturo de la ĉefa fasado de la 18-a jarcento. En la absido esta renesancaj fenestroj; en la interno elstaras ĉefretablo kaj tomboj de la Markizoj de Poza. Nacia Monumento ekde 1931.
  • Monaĥejo de Sankta Klara, de la 15-a jarcento, kun ĉefretablo de la 18-a jarcento.
  • Preĝejo de Jezuitoj, konstruita en 1584. Nacia Monumento ekde 1982.
  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, romanika preĝejeto, translokigita kaj rekonstruita en la urbo ĵus antaŭ Villanueva del Río inundiĝis de la akvorezervejo de Aguilar. Es Nacia Monumento ekde 1981.
  • Episkopa Palaco, novklasikisma (18-a jarcento) kun Muzeo de religia arto kaj artaĵoj de famuloj kiel Pedro Berruguete, Alejo de Vahía kaj Juan de Valmaseda.
  • Preĝejo de Sankta Lazaro.
  • Preĝejo de Sankta Bernardo kun renesanca fasado de la 16-a jarcento.
  • Konvento de Aŭgustenaninoj "Canónigas" nun Preĝejo de Sankta Aŭgusteno.
  • Konvento de Aŭgustenaninoj "Recoletas", konstruita en la 17-a jarcento.

MuzeojRedakti

Estas muzeoj de Arkeologio, de Nuntempa Arto, de Religia Arto, de la Katedralo, de Jerónimo Arroyo, de Victorio Macho, de Akvo.

FamulojRedakti

ProvincoRedakti

 
Provinco de Palencio, en Hispanio

Palencio estas ĉefurbo de samnoma provinco, kies ĉefaj urboj estas jenaj: Venta de Baños, Carrión de los Condes, Frómista, Guardo kaj Aguilar de Campoo.

BildojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti