Majenco

ĉefurbo de Rejnlando-Palatinato

Majenco (germane Mainz [majnc]) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Majno. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi estiĝis el romia setlejo nomata Mogontiacum, fondita en la jaro 38 antaŭ Kristo.

Majenco
germane Mainz, france Mayence, latine Mongotiacum
Ĉefurbo de federacia lando
Mainz Flagge quer.svg
Coat of arms of Mainz-2008 new.svg
FlagoBlazono

Oficiala nomo: Mainz

RegnoFlago-de-Germanio.svg Germanio
federacia landoRejnlando-Palatinato
Distriktoj

RiveroRejno

Supermara alteco89 m ü. NHN [+]
Koordinatoj50° 0′ N, 8° 16′ O (mapo)508.2666666666667Koordinatoj: 50° 0′ N, 8° 16′ O (mapo)
Areo97,73 km² (9 773 ha) [+]

Loĝantaro217 556 [+] (31-a de decembro 2021)
Denseco2 226,09 loĝ./km² [+] [+]

Fondo13 antaŭ Kristo
UrbestroMichael Ebling (SPD)

- somera tempoUTC+02:00
Poŝtkodo55001–55131 [+]
Tel. prefikso06131, 06136 (Ebersheim)
Oficiala kodo07315000
AŭtokodoMZ

Geografia lokigo sur la mapo : Rejnland-Palatinato

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio


Map
Majenco

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Mainz [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti

Majenco etendiĝas sur 97,73 kilometroj alt du kaj havis 217 556 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 2226,09 homoj laŭ kvadrata kilometro.

La Majenca baseno esta fosila sedimentbaseno en germana regiono Rheinhessen, kies sedimentoj grandparte estas el la terciaro, ĉirkaŭ 31 ĝis 19 milionoj da jaroj. Paleografie la Majenca baseno estis tiam golfo de maro, kiu ligis mallongtempe en la oligoceno la tiama norda maro kun la okcidenta paratetiso.

OkazojRedakti

Majenco estas inter la germanaj urboj fama pro sia karnavala tradicio.

EkonomioRedakti

La urbo estas konata kiel sidejo de la televidstacio Zweites Deutsches Fernsehen (ZDF), kaj estas sidejo de konata universitato.

HistorioRedakti

Druso fondis Majencon sub la nomo Mogontiacum en 13 antaŭ Kristo.

Majenco estis de 1797 ĝis 1814 la ĉefurbo de la franca departemento Mont-Tonnerre.

Majenco iĝis en 1946 ĉefurbo de la lando Rejnlando-Palatinato per la decido de la franca generalo Pierre Koenig.

VidindaĵojRedakti

 
Katedralo de Majenco
 
Domo "Zum Römischen Kaiser", nuntempe: Gutenberga Muzeo.

La ĉefa vidindaĵo de Majenco estas la katedralo, kiu iam estis la plej granda preĝejo de Eŭropo. La plej multe vizitata muzeo estas la Gutenberga Muzeo. Menciindas la Princelektista kastelo kaj la Nova sinagogo de Majenco.

Krome ekzistas en Majenco ankoraŭ kelkaj restaĵoj el la romia epoko:

  • La monumento de Drusus (Drususstein)
  • Restaĵoj de akvedukto (nomataj "Römersteine", t.e. "romiaj ŝtonoj")
  • Restaĵoj de romia teatrejo (apud la suda stacidomo)
  • Restaĵoj de antikvaj ŝipoj (restaŭritaj kaj ekspoziciataj en la Muzeo pri antikva ŝipveturado en Majenco)
  • Restaĵoj de romia Sanktejo (Mater- und Isis-Heiligtum)
  • Restaĵoj de romia pordego

ServojRedakti

Famuloj rilataj al MajencoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

BildaroRedakti

Partneraj urbojRedakti

Esperanto en MajencoRedakti

 
la e-lingva urbogvidilo de 1962

Inter la 27-a de decembro 1957 kaj la 3-a de januaro 1958 la 1-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Majenco kaj pritraktis la temon "Kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj de la unuiĝo de Eŭropo".

En 1962 aperis la libreto Aurea Moguntia - profilo de urbo ("Aurea Moguntia" latine signifas "ora Majenco"), literatura skizo pri la urbo, verkita fare de W. Theodor Elwert origine itale, okaze de la 4-a Internacia Kongreso de Italistoj en la urbo, sekve tradukita al Esperanto fare de Willi Böhm, kaj en Esperanto eldonita fare de la presoficejo de la urbo Majenco.

La urba esperanta grupo proksime kunlaboras kun la najbara grupo el Wiesbaden.

Esperantistoj el MajencoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti