Karl Marquard Sauer

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Karl Marquard SAUER (pseŭdonime: M. Alland; naskiĝinta la 18-an de januaro 1827 en Mainz, mortinta la 4-an de aprilo 1896 en Freiberg) estis germana filologo, pedagogo kaj verkisto.

Karl Marquard Sauer
Persona informo
Carl Marquard Sauer
Naskiĝo 18-an de januaro 1827 (1827-01-18)
Morto 4-an de aprilo 1896 (1896-04-04) (69-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Profesio
Alia nomo M. Alland vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de ĉarpentisto li studis romanistikon. Li deĵoris kiel verkisto sed ĉefe kiel instruisto de lingvoj.

Liaj ĉefe en gazetoj legeblaj romanoj estis distraĵoj ne malfascinantaj nek tedaj. Eĉ pli gravis liaj studoj pri itala literaturo kaj gramatikoj ekz. por la hispana kaj la itala. Ili ĝuis eldonokvantojn grandajn kaj pritraktiĝojn.

Verkoj (elekto) redakti

  • 1858 Kleine italienische Sprachlehre (lernolibro)
  • 1863 Licht- und Schattenbilder aus dem Wiener Leben (rakontoj)
  • 1867 Korporal Hilscher. Ein Dichterleben
  • 1867 Spanische Conversations-Grammatik
  • 1870 Kinder der Zeit (romano)
  • 1871 Nuova grammatica tedesca
  • 1871 Im blauen Ritter (romano)
  • 1885 Diálogos castellanos

Eksteraj ligiloj redakti